tradukoj: be de en fr pl pt ru
Egalvaloro aŭ egala amplekso:
meĥanika ekvivalento de la varmo;
meĥanika efiko de unu granda kalorio ekvivalentas 427
kilogrammetrojn.
Kvanto da simpla substanco, kiu povas en kombinaĵo anstataŭi
alian substancon produktante saman efikon aŭ ludante saman rolon:
ĥemia ekvivalento.
[1]
Logika operacio,
kiu al du propozicioj
P kaj Q asocias la propozicion
(P⇒Q)∧(Q⇒P) (po implicas
kuo-on kaj kuo implicas po-on); rezulto de tiu operacio:
la ekvivalenton de P kaj Q oni kutime signas
per P⇔Q
(legu: po (estas) ekvivalenta al kuo);
ekvivalento estas vera, se kaj nur se ambaŭ argumentoj estas
samtempe veraj aŭ falsaj.
duobla implico.

Necesas reverki "~o": (1) ĉu ne ekzistas komunuza senco? (ekz-e: redonu al mi la ~on en loka valuto); (2) la diversaj fakaj sencoj (KEM, FIZ, semantiko, k.a.?) estu klare difinitaj; (3) la nocio "egalvaloro" estu ie difinita. Cetere, laŭ mi, ekzistas problemo, ke kelkaj (ekz-e mi) intuicie konsideras la radikon adjektiva kaj uzas "~o" kun la senco "~eco". [Vd Lanti : Veran pacon povas nur havi socia ordo bazita sur justo, egalo, aŭ, se oni preferas, sur ekvivalento.] Gxuste tiel mi perceptas la rolon de "ekvivalento" en la kunmetajxoj "ekvivalento-rilato" aŭ "ekvivalento-klaso". [MB]