tradukoj: be bg de en fr nl pl pt ru

*drapir/i

*drapiri

(tr)
Ornami, kovri per pendanta, multfalda ŝtofo: drapiri liton, fenestron; la grekaj statuoj estas admirinde drapiritaj; (figure) la ĉielo subite drapiriĝis per malhelaj nuboj. VD:dekori, garni, tapeti

drapiraĵo

BELA Multfalda pendaĵo: la drapiraĵoj de solena estrado; tiu pentraĵo vidigas per drapiraĵo la sintenon de subvesta korpo.

tradukoj

anglaj

~i: drape; ~aĵo: drapery, draping.

belorusaj

~i: драпіраваць.

bulgaraj

~i: драпирам.

francaj

~i: draper; ~aĵo: drapé (subst.).

germanaj

~i: drapieren, künstlerisch behängen.

nederlandaj

~i: draperen; ~aĵo: draperie.

polaj

~i: drapować; ~aĵo: draperia.

portugalaj

~i: drapejar.

rusaj

~i: драпировать.

[^Revo] [drapir.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2009/10/11 16:30:22 ]