(iu)
Almeti ion al objekto por ĝin ŝirmi aŭ
plifortigi:
garni muron per pikiloj, vitron per kadro, barelon per feraj
ringegoj, fendon per cemento, brakseĝon per tego.
2.
(iu)
Almeti ion al objekto por ĝin
kompletigi
laŭ ĝia destino:
garni bibliotekon per libroj, fenestron per
vitraĵo, veston per butonoj;
garni tablon, teleron;
bifsteko garnita per legomoj;
garni vazon per floroj.
3.
(iu)
Almeti akcesoraĵon al objekto por ĝin
ornami:
garni ĉapelon per plumoj;
li garnis la domon per multekostaj ŝtonoj por beleco
[1].
4.
(io)
Servi por garni 3:
kadro garnanta spegulon;
brodaĵoj, kiuj garnas robon;
artefarita najtingalo garnita per diamantoj, rubenoj
kaj safiroj
[2].
Tio, kio garnas:
stranga kostumo, kiu havis garnaĵon el grandaj blankaj
sambukaj floraĵoj
[3];
surtabligu kun garnaĵo el subrostitaj legomoj.
Ne konfuzu kun:
garnituro.