(iu)
Garni ion per io, kion oni metas aŭ etendas sur ĝin:
kovri pladon, kaserolon, la kapon per tuko;
sin kovri per lana mantelo;
mi bele kovris mian liton per multkoloraj
teksaĵojZ;
kovri domon per tegoloj;
tablo kovrita (per riĉaj pladoj) faras
amikojn[2].
drapiri,
tapeti,
envolvi,
vesti,
vindi
b)
(io)
Garni ion, estante metita aŭ etendita sur ĝi:
ĉapelo kovris la kapon;
nigra lana tuko kovris ŝiajn harojnZ;
infano kovrita de varma robo;
ŝtuparo, pargeto kovrita de ŝvelmola tapiŝoZ;
korto kovrita per ŝtona plankoB;
la tabloj estis kovritaj de verda tuko.
tegi.
c)
(iu)
Dismeti, disĵeti ion sur ion, laŭ pli malpli granda kvanto:
kovri iun per polvo, la tablon per pladoj;
ŝi kovris sin per juveloj;
kovri paperon per desegnaĵoj, murojn per pentraĵoj,
surskriboj;
kovri pecon da pano per tavoleto da buteroZ;
kovr(ad)i iun per kisojZ;
(figure)
kovri sin, sian nomon per gloroZ,
per honto;
(figure)
kovri iun per mokoZŝuti.
d)
(io)
Esti dismetita, disĵetita sur io, laŭ pli malpli granda kvanto:
la malrapide falanta neĝo kovris iom post iom la kadavron;
la stratojn kovris dika tavolo da neĝoZ;
kiam la tero min kovros...Z;
la aero resonadis de batoj de glavoj kaj de bastonegoj, de
siblantaj
sagoj, kiuj elverŝiĝis super ŝi kiel ĉion
ŝutkovranta hajlego
[3];
vojon batitan herbo ne kovras[4];
printempaj floroj kovris la tombon;
nebulo kovras la ebenaĵon;
granda popolamaso kovris la tutan placon;
la akridoj kovros la supraĵon de la teroZ;
la tablon kovras libroj, floroj;
tero kovrita de plej riĉaj kreskaĵojB;
la muroj estis kovritaj de grandaj makuloj de
malsekecoZ;
arboj kovritaj de fruktoj;
fingroj kovritaj de kalojB;
leprokovrita kiel neĝoZ;
polvokovritaj botoj;
kapoj kovritaj de abundaj harligojZ;
tablo kovrita (sk de manĝaĵoj) faras
amikojn[5];
esprimo de mortiga ofendo kovris ŝian vizaĝonZ;
palecoZ, ruĝo kovris ŝian fruntonZ;
kovriĝi per hontoZ.
(iu)
Kaŝi metante sur ion:
ŝi kovris al si per la manoj la orelojnZ;
kovru al vi la okulojn per via manplatoZ;
(figure)
paroli per vortoj kovritaj (per malfacile kompreneblaj
aludoj)[6];
li penis kovri sian eksciton...Z;
kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikeconZ;
amo kovras ĉiujn pekojnZ;
sin kovri (defendi, protekti) per ia
rajtoZŝirmi,
vuali
b)
(io)
Kaŝi metite sur io:
pezaj nuboj kovris la ĉielon;
la esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi,
ĉar ili estis kovritaj per okulvitrojZ;
masko kovras vizaĝon;
ĉambro kovrita de krepuskoZ;
(figure)
miajn okulojn kovris la maltrankvilo pri la
edzinoB;
nebuloj kovras la rigardonZ;
kaŝita malĝojo ĉiam kovras mistere
vian koronZ;
paroli per vortoj kovritaj
(kiuj subkomprenigas tion, kion oni ne volas klare
esprimi;
aludi)[7].
3.
Kompensi:
kovri la deficitonZ;
tio ne sufiĉos por kovri la kostojn;
ĉiuj elspezoj kovriĝis;
bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras
[8];
ni devas nin demandi, ĉu la utilo de la
ŝanĝo kovros la malutilonZ.
kovro
1.
Io, kio kovras:
sur la neĝa kovro brilis grandaj diamantoj
[9];
ĝi estas lia sola kovro, ĝi estas la vesto por lia korpo
[10];
faru tapiŝojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo
[11];
sub ombroriĉaj arboj ĝi kuŝas, sub kovro de
kanoj kaj en ŝlimo
[12];
ŝi faras al si kovrojn: delikata tolo kaj purpuro estas
ŝiaj vestoj
[13];
ŝi vidis pentritajn virojn sur la muro [...], kun longaj
kapkovroj sur siaj kapoj
[14].
tavolo,
tego,
tegmento,
sternaĵo,
vesto.
Substanco, kiu tavole kovras:
dika neĝa kovraĵo;
kovraĵo el pajlo, el tegoloj.
kovro.
*kovrilo
Ĉio, kion oni uzas por kovri ion ajn, kaj precipe:
a)
Movebla parto, kiun oni metas aŭ mallevas sur aperturon de
vazo, kesto, kofro ktp, por ĝin fermi:
ĉiu nefermita vazo, sur kiu ne estas kovrilo kun
ŝnureto, estas malpura
[16];
en tiu momento oni forportis la ĉerkon [...], kaj oni albatis
la
kovrilon
[17].
b)
Lana aŭ kotona teksaĵo, kiun oni metas sur liton por konservi
varmon:
etendu la piedojn kiom via kovrilo permesasZ;
la neĝa nubo pretigos al vi molan liton, ĝi metos tutan
litotukon, molan litkovrilon ĉirkaŭ viajn piedojn
[18].
tapiŝo.
c)
Papera, kartona, leda ekstera parto de libro:
kovrilo de libro.
d)
Panelo, kiu estas adaptita ekstere aŭ interne kaj povas
malfermiĝi kontraŭ la fenestro;
ŝutro.
e)
(figure)
Ĉio, kio ŝirmas, bare malhelpas:
defaligi la kovrilon de la okulojZ;
mi neniam kovrilon (ŝirmilon, pretekston)
faris el la pastra rajtoZ.
Rim.:kovraĵo estas pli ĝenerala ol kovrilo, kiu
montras apartan ilon aŭ rimedon por difinita celo..
ĉirkaŭkovri
Envolve kovri:
li disŝiris siajn vestojn kaj ĉirkaŭkovris
sin per sako
[19];
unu el la potencaj reĝoj de la malproksima
antikveco, ĉirkaŭita de granda lukso,
kuŝas en mumia ĉirkaŭkovro
[20];
tiam defalis la rana ĉirkaŭkovro,
ŝi estis la juna belulino
[21].
*malkovri
(tr)
1.
Malgarni ion de tio, kio ĝin kovris:
salutante sur la strato oni malkovras la kaponB;
malkovri poton, skatolon, siajn ŝultrojn
(dekolti);
la maro malkovras la bordon;
kaj la reĝo Nebukadnecar sendis al la satrapoj [...], ke ili
venu al la solena malkovro de la statuo
[22].
2.
Malkaŝi, konigi ion kaŝitan:
malkovri al iu sian sekreton;
se Dio sin malkovrus al la homoj...
(revelacii);
la kliento estis malkovrita kaj pli parolemaZ;
malkovri antaŭ iu sian koron[23].
3.
Fine trovi ion kaŝitan aŭ nekonatan:
oni malkovris lian kaŝejon;
malkovri la aŭtoron de libro, la instiginton de komploto;
mi penis por malkovri lian penson en liaj okuloj;
Kolombo petis de la reĝo, ke li estu farita vicreĝo de la nove
malkovrotaj landojZ.
4.
Esti la unua, kiu ekvidas aŭ ektrovas ion ĝis tiam nekonata:
malkovri trezoron, fonton, minon, manuskripton, korpon,
planedon, la leĝojn pri la pezoforto
elpensi,
eltrovi,
inventi.