tradukoj: be bg ca de en fr he hu nl pl pt ru tr

*drink/i

*drinkiTEZ

(tr)
Trinki ebriigaĵon por plezuro aŭ memforgeso aŭ ceremonie ktp: drinki vinon; drinki kiel funelo; li malsanas, ĉar li drinkadis la tutan semajnon; postdrinka kapdoloroZ; la festenestro alvokis la fianĉon kaj diris al li: ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon kaj kiam oni jam drinkis tiam la malpli bonan [1]; (frazaĵo) ne pekas drinkulo, pekas ebriulo [2]; kia ofero, devi drinki bieron por la sano!!! [3]; en tiuj pasintaj multaj jaroj ni aŭdis pri neniu kriŝnano, kiu uzas aŭ vendas drogojn, fumas, drinkas alkoholon [4]; mi iras al taverno kaj drinkas tekilon, aŭ ĝinon sen toniko [5]. VD:fumi
Rim. 1: Do, se gasto diris „mi trinkas nur akvon“, tio normale implicas ke li ne trinkas alkoholon, teon, kafon ktp, sed se li diris „mi drinkas nur vinon“ oni ja povas krome proponi al li teon aŭ kafon ‐ sed ne brandon aŭ bieron.
Rim. 2: PIV2 precizigas, ke drinki estas „trinki alkoholaĵon en nemodera kvanto“. Tio ŝajnas troa: supozeble ĉe la edziĝfesto en la Kana Galilea ne temis pri maldecaĵoj, kaj la vorto „drinkejo“ ne neprigas tion. [Sergio Pokrovskij]

drinkaĵoTEZ

KUI Ebriiga, alkoholenhava trinkaĵo: la delikata bonodoro de la floroj ebriigis ŝin kvazaŭ drinkaĵo [6].

*drinkejoTEZ

Trinkejo de alkoholaĵoj: vi volas forlasi min, por foriri en la drinkejon [7].

drinkemulo

Homo, kiu volonte drinkas: drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝas [8].

fordrinki

(tr)
Perdi, forigi per drinkado: en tiu ĉi jaro li jam havis tempon fordrinki sian tutan havon kaj la havon de sia edzino [9]. fordrinki sian ĉagrenon.

tradukoj

anglaj

~i: drink (alcohol); ~aĵo: beguda (alcohòlica); ~aĵo: (alcoholic) drink; ~ejo: bar, pub, saloon, tavern; ~emulo: drunk, drunkard, alcoholic; for~i: drink away.

belorusaj

~i: піць (алькагольныя напіткі), п'янстваваць; ~ejo: шынок; ~emulo: п'яніца, алькаголік, п'янь, п'янчуга, п'янюга, прапойца, выпіваха, жлукта; for~i: прапіць. post~a kapdoloro: пахмел.

bulgaraj

~i: пиянствам; ~aĵo: напитка.

francaj

~i: boire (une boisson alcoolisée); ~aĵo: alcool (boisson alcoolisée), boisson alcoolisée; ~ejo: bar, café, débit de boissons; ~emulo: buveur; for~i: boire (dépenser en beuverie), noyer (dans l'alcool). ~i kiel funelo: boire comme un trou; ~adi: picoler; post~a kapdoloro: gueule de bois; ~ulo: buveur.

germanaj

~i: saufen, zechen, bechern; ~aĵo: (alkoholisches) Getränk; ~ejo: Kneipe, Trinkhalle, Zechbude; ~emulo: Säufer, Trinker; for~i: ersäufen, versaufen, verzechen, vertrinken. post~a kapdoloro: Kater (Alkohol).

hebreaj

~i: להשתכר; ~aĵo: משקה חריף; ~ejo: באר, פאב, מסבאה; ~emulo: שיכור, שתיין.

hungaraj

~i: iszik (alkoholt); ~ejo: kocsma, italbolt; ~emulo: részeges, iszákos; for~i: elissza (pl. a pénzét). ~i kiel funelo: iszik, mint a kefekötő; post~a kapdoloro: másnaposság, macskajaj.

katalunaj

~i: beure (una beguda alcohòlica); ~aĵo: beguda alcohòlica; ~ejo: pub, taverna; ~emulo: bevedor, barraler; for~i: oblidar, desatendre, perdre (per beure). ~i kiel funelo: beure més que un clot d'arena; post~a kapdoloro: ressaca; ~ulo: bevedor.

nederlandaj

~i: alcohol drinken; ~aĵo: alcoholische drank; ~ejo: bar, café, buffet; ~emulo: alcoholicus; for~i: verbrassen, verdrinken. ~i kiel funelo: drinken als een Zwitser; post~a kapdoloro: kater.

polaj

~i: pić (alkohol), chlać (pot.); ~aĵo: napój alkoholowy, napój wyskokowy, drink; ~ejo: bar, knajpa, tawerna (rzad.), szynk (przest.), karczma (przest.); ~emulo: alkoholik, pijak, opój, ochlaptus, opilśń (przest.); for~i: przepić. post~a kapdoloro: kac.

portugalaj

~i: beber (bebidas alcoólicas), tomar um drinque.

rusaj

~i: пить (спиртное), пьянствовать; ~aĵo: выпивка, алкоголь, алкогольный напиток; ~ejo: питейное заведение, кабак; ~emulo: пьяница; for~i: пропить. ~i kiel funelo: пить мёртвую, пить, как сапожник; post~a kapdoloro: похмелье.

turkaj

~i: içmek, içki içmek; ~aĵo: alkollü içecek; ~ejo: meyhane, bar.

fontoj

1. La Nova Testamento, S. Johano 2:10
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Krys Ungar: Vegetarismo - ĉu granda mispaŝo aŭ saĝa konduto?, Monato, numero 07/1995
4. Bob Felby: Ne tiom danĝera, Monato, numero 12/1999
5. Grigorij L. Arosev: Nerekonebla, Monato, numero 05/2001
6. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo, rakonto de A. Edelmann, tradukis I. Kaminski
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:21
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo, rakonto de A. Edelmann, tradukis I. Kaminski

[^Revo] [drink.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.35 2011/12/02 11:10:10 ]