tradukoj: be de en es fa fr hu nl pl pt ru sv tp

1ebri/a [1]

ebria

1.
Konfuzita de alkoholo: duonmorte ebria; kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi [2]; vi trinkos sangon ĝisebrie de Mia buĉofero [3]. VD:malsobra
2.
(figure) Konfuzita de sento, pasio, emocio: ebriaj de l' ĝojo [4]; ebria pro la venko; dormebria pro subita vekiĝo [5].

ebrii

(ntr)
Senti konfuzon pro alkoholo, similefika drogo aŭ sento: la maato ebriis kaj ne sobriĝis antaŭ Bulonjo [6].

ebrio

Mensa stato de ebria homo: vera opinio montriĝas en ebrio [7]; ebrio de amo, de entuziasmo. VD:deliro, frenezo

ebrieco

=ebrio Noa vekiĝis de sia ebrieco [8];

ebriiga

Kaŭzanta mensan konfuzon de ebrio aŭ simila al ebrio: la vino estas blasfemanto, ebriiga trinkaĵo estas sovaĝa [9].

ebriigaĵoZ

Ebriiga trinkaĵo.

ebriigi

(tr)
Kaŭzi ebrion: ni ebriigu nian patron per vino, kaj ni kuŝu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron [10]; lin ebriigis la sukcesoB.

ebriiĝi

(ntr)
Atingi tian konfuzon, kian donas konsumo de alkoholo: [Noa] trinkis el la vino kaj ebriiĝis, kaj nudiĝis en sia tendo [11]. VD:drinki

ebriulo

Homo en ebria stato: por ebriulo ne ekzistas danĝero [12].

malebriiĝi, elebriiĝi

(ntr)
Ne plu ebrii, senkonfuziĝi, sobriĝi: jam du sitelojn da akvo oni elverŝis sur lin, sed ĝis nun li ne malebriiĝis [13]; estas nur nun, ke mi kvazaŭ elebriiĝas [14].

postebrio

[15]
MED Kapdoloro, okazanta post ebrio: ĉe tagiĝo ni estis jam satdormintaj kaj iom postebriaj [16].

tradukoj

anglaj

~a: drunk, inebriated, intoxicated; ~o: drunkenness, intoxication; ~eco: drunkenness, intoxication; ~iga: intoxicating; ~igi: intoxicate; ~iĝi: get drunk; ~ulo: drunk person; mal~iĝi, : sober up; post~o: hangover.

belorusaj

~a 1.: п'яны, напіўшыся; ~a 2.: ап'янеўшы; ~o: ап'яненьне (стан); ~eco: ап'яненьне (стан); ~iga: ап'яняючы; ~igaĵo: алькагольны напой, пітво; ~igi: ап'яніць; ~iĝi: ап'янець, напіцца; ~ulo: п'яніца, алькаголік, п'янь, п'янчуга, прапойца, выпіваха, жлукта.

francaj

~a: ivre, saoul, soûl; ~i: être saoul, être soûl; ~o: ébriété, ivresse; ~eco: ébriété, ivresse; ~iga: alcoolisé, enivrant; ~igaĵo: boisson; ~igi: enivrer, griser, saouler, soûler; ~iĝi: s'enivrer; ~ulo: ivrogne; mal~iĝi, : se dégriser, dessaouler, dessouler; post~o: gueule de bois.

germanaj

~a: betrunken, besoffen; ~o: Trunkenheit; ~eco: Trunkenheit; ~igaĵo: Gesöff; ~iĝi: betrunken werden; ~ulo: Betrunkener; mal~iĝi, : nüchtern werden; post~o: Kater (Kopfschmerzen).

hispanaj

~a: ebrio, borracho; ~o: embriaguez; ~igi: emborrachar (a otro); ~iĝi: emborrachar se (uno mismo).

hungaraj

~a: részeg, ittas; ~i: részeg; ~o: részegség, ittasság; ~eco: részegség, ittasság; ~iga: részegítő; ~igaĵo: részegítő ital; ~igi: lerészegít, részeggé tesz; ~iĝi: lerészegedik, megittasul; ~ulo: részeg; mal~iĝi, : kijózanodik; post~o: másnaposság. dorm~a: álomittas.

nederlandaj

~a: dronken; ~o: dronkenschap; ~eco: dronkenschap; ~iga: benevelend; ~igaĵo: alcoholische drank; ~iĝi: dronken worden; ~ulo: dronkelap.

persaj

~a 1.: مست; ~a 2.: سرمست; ~i: مست بودن; ~o: مستی; ~eco: مستی; ~iga: مستی‌آور; ~igaĵo: نوشابهٔ الکلی، مشروب; ~igi: مست کردن; ~iĝi: مست شدن.

polaj

~a 1.: pijany, nietrzeźwy, upojony alkoholem; ~a 2.: pijany, upojony; ~i: być pijanym, być nietrzeźwym, być upojonym (zwłaszcza alkoholem); ~o: bycie pijanym, bycie nietrzeźwym, nietrzeźwość, bycie upojonym; ~eco: bycie pijanym, bycie nietrzeźwym, nietrzeźwość, bycie upojonym; ~iga: upajający; ~igaĵo: napój alkoholowy, napój wyskokowy, woda ognista; ~igi: upijać, upajać; ~iĝi: upijać się, upajać się; ~ulo: ktoś nietrzeźwy, ktoś pijany; mal~iĝi, : trzeźwieć, wytrzeźwieć, otrzeźwieć; post~o: kac.

portugalaj

~a 1.: bêbedo, bêbado, ébrio, embriagado; ~a: bêbedo, bêbado, ébrio, embriagado.

rusaj

~a: пьяный, опьянённый; ~i: быть пьяным; ~o: опьянение; ~eco: опьянение; ~iga: опьяняющий; ~igaĵo: алькогольный напиток; ~igi: опьянить; ~iĝi: опьянеть, напиться; ~ulo: пьяница, пьяный (сущ.); mal~iĝi, : отрезветь, протрезветь; post~o: похмелье.

svedaj

~a 1.: berusad, full; ~a: berusad.

tokiponaj

~a: nasa.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 1:14
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 39:19
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a
5. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro 24a
6. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 9a
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 9:24
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:1
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:32
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 9:21
12. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 1a, sceno 4a
14. S. S. Blicher, trad. H. J. Bulthuis: Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922
15. Plena Ilustrita Vortaro
16. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 22a

[^Revo] [ebri.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.30 2010/08/04 16:30:27 ]