tradukoj: be bg de en es fr hu it nl pl pt ru

* -ec

[1]
I.
Sufikso esprimanta abstraktan ideon de kvalito aŭ stato:

-ec

moleco, blankeco, boneco, beleco, certeco, soleco, infaneco, homeco, reĝeco; la alteco de tiu altaĵo ne estas granda; sian amikecon li pruvis per multaj amikaĵoj; penetremeco; senklereco; ventanimecoZ; la reĝo prenis sur sin la protektantecon super nia kongresoZ; silkecaj (havantaj la kvalitojn, aspekton, naturon de silko) haroj; ligneca trunketo; vitreca rigardo; dezerteca silentoZ; mi donas al vi unu pecon preferece antaŭ viaj fratoj [2].
II.
Samsignifa memstara vortero:

ecoTEZ

peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro[3]; ece (en sia eco) kiel prezidanto li akceptis; ecaro (karaktero, esenco, naturo) VD:diferencigilo, distingilo, karakterizo, trajto

tradukoj

anglaj

~o: property, quality.

belorusaj

~o: якасьць, уласьцівасьць.

bulgaraj

~o: качество.

francaj

-~: -esse, -itude; ~o: caractère, propriété, qualité.

germanaj

-~: -heit, -keit, -schaft, -tät; ~o: Eigenschaft, Qualität, Beschaffenheit.

hispanaj

~o: cualidad.

hungaraj

-~: -ság, -ség; ~o: tulajdonság.

italaj

~o: caratteristica.

nederlandaj

~o: eigenschap.

polaj

-~: -ość; ~o: cecha, przymiot.

portugalaj

-~: -ez, -eza, -dão, -idão, -itude, -tude.

rusaj

~o: свойство, качество.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 48:22
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [ec.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2012/01/05 17:10:10 ]