tradukoj: be de en fr hu nl ru

1karakteriz/i [1]

karakterizi

(tr)
1.
Montri, difini la karakteron de io: oni povas karakterizi la 19an jarcenton kiel la jarcenton de la historio; ne ekzistas eĉ unu epiteto, kiu karakterizus la belecon de Heleno.
2.
Konsistigi, estigi la karakteron de io: la artikigita parolo karakterizas la homon.
VD:distingi, marki, signi, stampi

karakteriza

Karakterizanta: karakteriza trajto, gesto; la litero n estas karakteriza por la akuzativo.
Rim.: En malnova verko aperas samsence la formo karakteristika: la karakteristikaj diferencoj inter la homoj [2].

karakterizo, karakterizaĵo

Eco, kiu karakterizas; parto de karaktero: en tipologia klasifiko oni provas grupigi lingvojn laŭ iliaj strukturaj karakterizoj [3]; „ĉu vi aŭdis“, mi demandis, „kiom da bonaj karakterizaĵoj la vivo de malbonulo havas?“ [4]. VD:diferencigilo, distingilo, trajto

tradukoj

anglaj

~i 1.: characterize; ~i 2.: characterize; ~a: characteristic.

belorusaj

~i 1.: характарызаваць; ~a: характэрны, уласьцівы.

francaj

~i: caractériser, définir, dénoter; ~a: caractéristique; ~o, : caractéristique (subst.).

germanaj

~i 1.: charakterisieren, bezeichnen; ~i 2.: charakterisieren, kennzeichnen; ~a: charakteristisch, bezeichnend, kennzeichnend.

hungaraj

~i: jellemez, karakterizál; ~a: jellemző, karakterisztikus.

nederlandaj

~i: kenmerken; ~a: kenmerkend.

rusaj

~i: характеризовать; ~a: характерный.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, impresoj de svedoj, vojaĝantaj en Rusujo
3. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
4. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 1993

[^Revo] [karakt1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2010/06/25 17:26:04 ]