tradukoj: be bg cs de en es fr pl pt ru tp

*diferenc/i [1]

*diferenciTEZ

(ntr)
Esti malsama: diferenci de, je iu, per, pri, pro io; ili forte diferencas inter si per la saĝoZ; ĉiuj tiuj projektoj abisme diferencas de Esperanto. VD:dekliniĝi, distingiĝi, devii, diverĝi, kontrasti, variiVD:abismo, fendo, maro

diferencaTEZ

Malsama: li estas tro diferenca je (de, ol) sia frato. VD:alia, diversa, fremda, malproksima

diferencoTEZ

1.TEZ
Malsameco: oni devas fari diferencon inter ambaŭ okazojZ; malgrava estas la diferenco inter profitemo kaj profitemeco. VD:distanco, malkonsento, nuanco
2.
MAT
a)TEZ
[2] Rezulto de subtraho: la diferenco inter 10 kaj 6 estas 4.
Rim.: Bricard sugestas, ke laŭ ĝia signo eblas nomi la diferencon „manko“ aŭ „troo“. Oni ĉiuokaze ne imitu iujn naciajn lingvojn, kiuj parolas pri la „resto“ de subtraho.
b)
(de aritmetika progresio) La konstanta diferenco 2.a inter ĉiu termo de ĝi kaj la antaŭa.
Rim.: Ĉi tiu termino estas paralela al „kvociento de geometria progresio“, tamen ni ne trovis fonton por ĝi. Bricard [3] ambaŭokaze uzas la francecan „racio“, kiu ne enradikiĝis.
c)TEZ
[4] (inter aroj E kaj F) Aro, konsistanta el la elementoj de E, kiuj ne apartenas al F: la diferencon inter E kaj F oni signas per E-FE\F (legu: e minus fo); la diferenco inter la aro de reeloj kaj tiu de racionaloj estas la aro de neracionaloj; la diferencon (EF)\(EF) oni nomas simetria diferenco de E kaj F kaj signas per EF (legu: e delta fo).

diferencigiTEZ

(tr)
1.
Igi malsamaj.
2.
Distingi, malkonfuzi; evidentigi diferencon: diferencigi la verbojn laŭ transitiveco kaj netransitiveco; diferencigi la juston de la maljusto.

diferencigiloTEZ

Eco per kiu oni povas diferencigi: ĉu estas ebla tutmonda lingvo, se ni konsideras, ke lingvo devas esti ankaŭ socia diferencigilo [5]. VD:distingilo, karakterizo, trajto

sendiferencaTEZ

Prezentanta nenian diferencon: justo kaj vero estas en lia spirito du sinonimaj vortoj, kiujn li sendiference uzas unu por la alia [6]; GRA aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn“, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn... [7]. VD:indiferenta

diference de

(prepoziciaĵo)
Malsame, malsimile al, kontraste al: la alia ekzemplo koncernas sukcesan laboron sur loka nivelo en lando, kiu, diference de Bulgarujo, estas unu el la grandpotencoj [8].

tradukoj

anglaj

~i: differ; ~o a: difference; ~o b: difference; ~o c: difference. simetria ~o: symmetric[al] difference.

belorusaj

~i: розьніцца, адрозьнівацца; ~a: розны, адрозны; ~o 1.: розьніца, адрозьненьне; ~o a: рознасьць; ~o b: рознасьць ; ~o c: рознасьць ; ~igi: адрозьніваць. simetria ~o: сымэтрычная рознасьць.

bulgaraj

~o 1.: разлика.

ĉeĥaj

~o 1.: rozdíl.

francaj

~i: différer, être différent; ~a: différent; ~o 1.: différence; ~o a: différence; ~o b: raison; ~o c: différence; ~igi 1.: rendre différents; ~igi 2.: différencier, distinguer; sen~a: indifférent, indifférencié; ~e de: à la différence de. simetria ~o: différence symétrique.

germanaj

~i: abweichen, sich unterscheiden, differieren; ~o a: Differenz; ~o b: Differenz; ~o c: Differenz. simetria ~o: symmetrische Differenz.

hispanaj

~a: diferente; ~o: diferencia.

polaj

~i: różnić się, odróżniać się, wyróżniać się; ~a: różny, odmienny, inny; ~o 1.: różnica, odmienność; ~o a: różnica; ~o b: różnica; ~o c: różnica; ~igi 1.: wyróżniać; ~igi 2.: odróżniać; sen~a: nieodróżnialny, identyczny, tożsamy. simetria ~o: różnica symetryczna.

portugalaj

~i: diferir, ser diferente.

rusaj

~i: различаться, разниться, отличаться; ~a: разный, отличающийся; ~o 1.: различие, разница; ~o a: разность; ~o b: разность; ~o c: разность; ~igi: различать, отличать. simetria ~o: симметрическая разность.

tokiponaj

~o 1.: ante.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 9
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
4. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §79
5. Z. Tišljar: Eŭropa identeco, 1998
6. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
8. I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974

[^Revo] [difere.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2011/12/29 15:10:10 ]