tradukoj: be de en es fr he hu nl pt ru tp

*mult/a [1]

*multaTEZ

Nombra adjektivo montranta:
1.
(ununombre) Grandan nedifinitan kvanton el tuto, kies partojn oni ne povas aŭ ne bezonas esprimi per precizaj nombroj: la tro multa parolado lacigas lin [2]; multa laboro, pacienco, pluvo.
Rim.: Multa estas ofte anstataŭata per multe damulto da.
2.TEZ
(plurnombre) Grandan nedifinitan kvanton da nombreblaj aferoj kontraste kun pli malgranda kvanto: multaj infanoj [3]; multaj birdoj [4]; multaj vazoj; multaj estas la intencoj en la koro de homo [5]. VD:abunda, maro, monto, pluvo, svarmi, verŝi
Rim.: Multaj estas kelkfoje uzata kun subkompreno de „homoj“: multaj diras, ke... Mario ekrigardis kun tia gaja, ĉarma rideto, ke la opinio de multaj ŝajnis al mi tute prava [6]; multajn ŝi vundis kaj faligisZ.

*multeTEZ

Adverbo signifanta:
1.
Grandkvante, grandnombre: multe kuriZ, vojaĝi; ne multe dormiZ; kiu multe parolas, ne multe faras [7]; homon fidelan oni multe benasZ; du homoj povas pli multe fari ol unu[8]; multe pli da bovaĵo ol da ŝafviando.
Rim.: Kelkfoje la senco de multe tre alproksimiĝas al tiu de tre, forte, altgrade: multe labori, suferi; multe superi iun; akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro [9].
2.
(uzata kvazaŭ substantivo: multo da)
a)
(kun ununombro) Grandkvanto da: riĉulo havas multe da mono [10]; ne bone estas manĝi multe da mieloZ; multe da manĝaĵoZ; multe da vino; multe da profitoZ; multe da saĝoZ; venko venas per multe da konsiliĝoZ; tio alportos al nia afero plej multe da utiloZ.
b)
(kun plurnombro) Granda nombro da: riĉulo havas multe da amikojZ; multe da konsilantojZ; multe ... da birdoj [11]; multe da perlojZ, maljustaĵojZ; multe da vinojZ (multspecaj vinoj).
Rim.: Ĉe tiu ĉi uzado kun plurnombro estas konsilinde anstataŭigi multe da per multaj.
3.
Uzata prefikse, multe estas ofte tute samsenca kiel tre.

multoTEZ

Granda kvanto, granda nombro: multo da homoj; sur la arbo estis multo da birdoj; riĉeco donas multon da amikojZ; mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵoZ; ĉe multo da sortoj neevitebla estas pekoZ; la multo de lia senprudenteco lin devojigosZ; multo mankas por ke ...u; ni devas kontentiĝi per nemultoZ; la homomultoZ; la pasioj de la multularo.

*multegoTEZ

Tre granda nekonata nombro aŭ kvanto: multego da diamantoj [12]; nur tre malgranda parto da kunvenintoj ... havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn [13].

multigi

Igi pli grandkvanta aŭ pli grandnombra nedifinitan kvanton aŭ nombron.

multiĝiTEZ

(ntr)
Iĝi pli kaj pli abunda, pli grandnombraj: Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron [14]. VD:prosperi

multobligi

Plimultigi precize difinitan nombron aŭ kvanton.

*malmultaTEZ

Malgrandakvanta, malgrandanombra: la (tre malmultajn) vortojn kun „um“ oni devas lerni, kiel simplajn vortojn [15].

malmulteTEZ

En malgranda kvanto aŭ nombro: ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte [16]; kiam en la urbo ĉio estas en ordo, ... da ebriuloj estas malmulte [17]. VD:iom

malmultiĝi

(ntr)
Iĝi malpli abunda, pli etnombraj. la akvo komencis malmultiĝi post la paso de cent kvindek tagoj [18].

malplimultoTEZ

Parto, partio kun malpli multaj eroj, anoj: farata de grandega plimulto kontraŭ malgrandega malplimulto [19]; cedo de la malplimulto al la plimulto [20].

nemalmulta

Iom granda kvanto aŭ nombro da: lin nemalmultaj konas [21].

plejmulte

En plej alta grado, plej forte: li plejmulte laboras dum vintro; ni plejmulte deziras sukcesi.

plimultoTEZ

Pli granda kvanto, parto aŭ partio: eĉ se ili prezentas en la lando grandegan plimulton ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon aŭ religion al la aliaj regnanoj [22]; la grandegan plimulton de la personoj kiuj batalas por Esperanto ligas unu komuna ideo [23]; la faraono havis ĉe sia flanko [...] la plimulton de la civilaj altranguloj [24]; li rigardis la domojn pli atente, la plimulto el ili [...] havis nur pajlan tegmenton [25].

multangula

Prezentanta grandan nombron da anguloj.

multefrukta

Produktanta multajn fruktojn.

multepeza

Tro peza.

multespeca

Prezentanta multajn specojn.

tradukoj

anglaj

~a: much; ~e: a lot; ~o: a mass, large quantity; ~igi: multiply, propagate; ~iĝi: multiply, swarm; ~obligi: multiply; mal~a: little; malpli~o: minority; plej~e: mostly; pli~o: majority.

belorusaj

~a 2.: многія, шматлікія, шмат якія, шмат хто; ~e: шмат, багата, многа; ~o: вялікая колькасьць, мноства; ~igi: павялічыць, пабольшыць; ~obligi: памножыць; mal~a: малалікі, нешматлікі; mal~e: мала, трохі, крыху; malpli~o: меншасьць; plej~e: пераважна, найбольш; pli~o: большасьць; ~angula: многавугольны, шматкутны; ~efrukta: урадлівы, плённы; ~epeza: цяжкі, цяжкавагавы, цяжкаважны; ~especa: шматбаковы, разнастайны.

francaj

~a: beaucoup de; ~e: beaucoup; ~o: un grand nombre; ~ego: masse (grande quantité), multitude, myriade; ~igi: augmenter (tr.), multiplier; ~iĝi: se multiplier, proliférer, pulluler; ~obligi: multiplier; mal~a: peu de; mal~e: peu; mal~iĝi: décroître (en nombre), décliner (se raréfier), se raréfier; malpli~o: minorité; nemal~a: un certain nombre de, un nombre non négligeable de; plej~e: le plus; pli~o: majorité.

germanaj

~a 1.: viel; ~a 2.: viele; ~e 1.: viel; ~e 2.: viel, massig, eine Menge; ~e 3.: sehr, arg; ~o: Menge, Masse; ~obligi: vervielfachen; mal~a: wenig(e); mal~e: wenig; malpli~o: Minderheit; plej~e: meistens; pli~o: Mehrheit; ~angula: vieleckig; ~especa: vielfältig.

hebreaj

pli~o: רוב.

hispanaj

~a: mucho; ~e: mucho; ~igi: aumentar, incrementar; ~obligi: multiplicar; mal~a: poco; mal~e: poco; malpli~o: minoría; plej~e: sobre todo, mayormente; pli~o: mayoría.

hungaraj

~a 1.: sok; ~a 2.: sok, sokak, sokan; ~e: sok, sokat, nagyon; ~o: sok, tömeg; ~igi: sokasít, megsokasít; ~obligi: megsokszoroz; mal~a: kevés; mal~e: kevés, keveset; malpli~o: kisebbség; plej~e: legtöbb, legtöbbet, leginkább; pli~o: többség; ~angula: sokszögű; ~efrukta: gyümölcsöző; ~epeza: nagyon súlyos; ~especa: sokféle, sokfajta.

nederlandaj

~a 1.: veel; ~a 2.: vele; ~e 1.: veel; ~e 2.: veel; ~e: zeer, erg; ~o: veel; ~igi: vermenigvuldigen; ~obligi: vermenigvuldigen; mal~a: weinig; mal~e: weinig; malpli~o: minderheid; plej~e: meest; pli~o: meerderheid; ~angula: veelhoekig; ~especa: veelvoudig.

portugalaj

~a: muito (quantidade).

rusaj

~a 2.: многие, многочисленные; ~a: многий, многочисленный; ~e: много; ~o: множество, многое; ~igi: увеличивать; ~obligi: умножать; mal~a: немногий; mal~e: мало; malpli~o: меньшинство; plej~e: больше всего, более всего; pli~o: большинство; ~angula: многоугольный; ~efrukta: плодовитый; ~epeza: тяжёлый, тяжеловесный; ~especa: разных видов.

tokiponaj

~a: mute; ~e: mute; ~o: mute; ~igi: mute; mal~e: lili.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:21
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la hejmo de la metiisto
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:16
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista, 1905
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:28
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
16. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
17. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 5a
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:3
19. L. L. Zamenhof: Homaranismo
20. L. L. Zamenhof: Homaranismo
21. V. Varankin: Metropoliteno
22. L. L. Zamenhof: Homaranismo
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso, 1907
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 11a
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo

administraj notoj

pri ~obligi:
    Tiu termino jam aperas sub "obl" kun pli precizaj
    difinoj. Mi proponas forigi ĝin de ĉi tie kaj
    transporti la jamajn tradukojn al la ĝustaj sencoj.
    PS: Povas esti, ke "multobligi" kaj "multobla" pli
    bone sidas sub "mult" (kiel faras VdE kaj PIV) ol sub
    "obl" (kiel faras PV), sed tio estas alia demando.
    [MB]
  

[^Revo] [mult.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2011/12/20 18:10:07 ]