tradukoj: be de en es fa fr hu nl pl pt ru sv

*ekzempler/o

*ekzempleroTEZ

Ĉiu el samspecaj aĵoj, konformaj al komuna tipo: TIP ekzemplero de libro, de gazeto; ZOO malofta ekzemplero de konko; li estas kurioza homa ekzempleroB; ne sufiĉas unu ekzemplero por ke ni povu juĝi ĉiujn aliajn; ĉiu kliento funkciigas propran ekzempleron de la programo en sia komputilo, kaj ne laborigas la retservilon [1]. VD:ekzemplo, specimeno, tipo

provekzempleroTEZ

Ekzemplero de komerca varo, speciale destinita por tio, ke oni povu provi 1 la varon kaj pritaksi ĝian kvaliton: kiam la presejo sendis al la direktoro provekzempleron [de la verko], li estis terurita [2]; en dek tagoj li fabrikis provekzempleron de [koton-pritrakta] maŝino, per kiu unu homo faras la laboron de 50 [3]. VD:provnumero, prototipo, specimeno

tradukoj

anglaj

~o: copy, specimen; prov~o: trial copy, sample, specimen.

belorusaj

~o: экзэмпляр, асобнік.

francaj

~o: exemplaire; prov~o: spécimen, échantillon.

germanaj

~o: Exemplar. ~o de libro: Ausgabe; ~o de konko: Vertreter.

hispanaj

~o: ejemplar.

hungaraj

~o: példány.

nederlandaj

~o: exemplaar; prov~o: proefexemplaar, specimen, voorbeeld. ~o de libro: proefdruk.

persaj

~o: نسخه; prov~o: نمونه، اِشانتیون.

polaj

~o: egzemplarz, okaz; prov~o: tester, próbka.

portugalaj

~o: exemplar, cópia.

rusaj

~o: экземпляр.

svedaj

~o: exemplar.

fontoj

1. Klivo: Kio estas Javo?, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 13a
2. LOdE, 2001:2
3. La Gazeto, N-ro 50

administraj notoj

pri ~o :
       Aldoni ekzemplon en botanika kunteksto.
       Kia rilato kun "specimeno", "tipo"? [MB]
     

[^Revo] [ekzemp1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2011/03/27 12:10:10 ]