tradukoj: be bg de en es fr hu nl pl pt ru
Modela peco laŭ kiu oni fabrikas similajn pecojn; speciale
la plumbaj prestipoj kiajn oni iam uzis en presado.
ŝablono
datumtipo
Sortimento da prestipoj (iam temis pri plumbaj prestipoj,
nun
oni aplikas tion al la komputilaj tipardosieroj):
proporcia, egallarĝa, ekrana tiparo;
tipara familio
(Palatino, Optima, Helvetica ktp);
tipara fasono
(rekta magra, grasa kursivo ktp);
tipara pezo
(magra, grasa);
tipara grado
(cicero, petito, 10-punkta ktp);
necesas, per la kutimaj vindozaj rimedoj, aparte instali la
kunliveratan
tiparon kun la ĉapelitaj literoj de Esperanto
[1]
aldoniĝas amaso da senkostaj unikodaj trutajpaj tiparoj
[2]
alfabeto,
signaro
En programlingvoj,
aro da valoroj kaj aro da operacioj super
ili (abstrakta datumtipo); krome, por reala programplenumo
necesas implice aŭ malimplice difini konkretan prezenton
por la valoroj kaj algoritmojn por la operacioj; kun tia
kompletigo oni ricevas konkretan datumtipon:
bazaj, aprioraj, enkonstruitaj datumtipoj;
simplaj, malsimplaj datumtipoj.