tradukoj: be br cs de en es fr hu nl pl pt ru

*numer/o

*numero

1.
Cifero aŭ nombro montranta la vicon de iu objekto inter aliaj: numero de paĝo, domo, telefono, bileto.
2.
La objekto mem signita per iu numero: numero de gazeto; gajna numero de loterioZ.

numeri

(tr)
Signi ion per numero: numeri paĝojn de libro, librojn de biblioteko.

numerebla

1.
Tia, ke eblas ĝin numeri.
2.
MAT[1] (p.p. aro) Sampova, kiel iu subaro de la aro de entjeroj: finia aro estas numerebla; la aro de racionaloj estas numerebla, la aro de reeloj ne estas; banaĥa spaco povas havi numereblan dimension, nur se finidimensia. SIN:diskreta, nombrebla.
Rim.: Werner uzas por ĉi tiu senco „nombrebla“ (germane: abzählbar) ― konforma al la nacilingvaj ekvivalentoj ―, kiun li distingas disde „numerebla“ (germane: numerierbar, malofta en faka kunteksto). Tamen niaj aliaj fontoj mencias nur „numerebla“ kaj ni preferis sekvi ilin. Notindas, ke la difino en [2] postulas, ke nur nefiniaj aroj povas esti numereblaj, sed malmultaj dividas tiun ĉi vidpunkton. Notu ankaŭ, ke Bricard [3] konas terminon „komputebla“, verŝajne samsignifa.

provnumero

Provekzemplero de gazeto: bonvolu kontaktiĝi kun la komunikadcentro de EEU por legi la provnumeron [4].

tradukoj

anglaj

~o: number; ~ebla 2.: denumerable, countable, discrete.

belorusaj

~o: нумар; ~i: нумараваць.

bretonaj

~o: niverenn; ~i: niverenniñ; ~ebla 2.: niveradus; prov~o: niverenn skouer.

ĉeĥaj

~o: číslo.

francaj

~o: numéro; ~i: numéroter; ~ebla 1.: numérotable; ~ebla 2.: dénombrable, discret.

germanaj

~o: Nummer; ~i: nummerieren; ~ebla 2.: abzählbar, diskret.

hispanaj

~o 1.: número; ~o 2.: ejemplar; ~i: numerar; ~ebla: numerable.

hungaraj

~o: szám; ~i: megszámoz; ~ebla 1.: megszámozható; ~ebla 2.: megszámlálható; prov~o: próbaszám. gajna ~o: nyerőszám.

nederlandaj

~o: nummer; ~i: nummeren.

polaj

~ebla 2.: przeliczalny.

portugalaj

~o: número; ~i: numerar.

rusaj

~o: номер; ~i: нумеровать; ~ebla 2.: счётный, перечислимый, дискретный.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §303
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18
4. http://www.chinareport.com.cn/04e/2003-4.htm

[^Revo] [numer.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2006/03/20 17:32:07 ]