En skolastiko, io (ulo aŭ aĵo) meme, reale kaj individue
ekzistanta:
la saĝo de Sokrato ne estas la substanca ento
komparebla kun Sokrato mem;
ŝtono estas ento, ĝiaj pezo, dimensioj kaj situo estas
atributoj.
Rim.:
Por tiu senco tute sufiĉus „ekzistaĵo“.
[Sergio Pokrovskij]
2.
Io ajn individua, ekzistanta reale aŭ koncepte,
„la o“:
ento estas tio, kio estas, filozofia
est(ant)aĵo,
(dum) komunlingva „estaĵo“
ordinare estas vivanta ento
[1].
objekto,
aĵo
Rim.:
PV kaj PIV entenas unu saman enigman difinon:
„Abstraktaĵo, konsiderata kiel reala ekzistaĵo“.
Tio ŝajnas difini alegorion, sed probable temas pri la franca
kontrastigo de „reale ekzistantaj aĵoj“ kun procezoj
kiel rivero aŭ flamo, kiuj laŭ mezepoka filozofio ne vere
ekzistas; laŭ tiu koncepto ankaŭ Sokrato ne estus ento, ĉar
la vivo estas procezo, samkiel rivero.
Tiu difino PIVa ŝajnas arkaikaĵo neinternacia.
[Sergio Pokrovskij]
Mi ne tuŝis la francan tradukon, tamen laŭ la vortaroj la
franca entité estas io tute alia ol la angla entity aŭ
la Wustera ento, Wesen(heit). Sed eble la vortaroj
postrestas?
[Sergio]