Ekzisti:
mi pensas, do mi estas;
Dio diris: estu lumo
[2];
la homo konsideru tion, kio li estas, rilate al tio, kio
estas;
sen regalo ne estas balo[3].
2.
Troviĝi (en loko aŭ en situacio):
esti en urbo, en dubo, en embaraso;
neniu estisZ(ĉeestis).
3.
Havi tiun econ, havi tiun identecon, esti de
tiu speco, kiun esprimas la predikativo:
riĉeco estas frato de fiereco[4];
pri havo najbara oni estas malavara[5];
estis silento en kampojZ;
kio estas (okazas) al vi?Z;
estis vesperoZ.
Rim.:
Specialan sencon havas la esprimo
tio estas.
4.
Stati (= fari aŭ ricevi agon) tiel, kiel esprimas
la predikativa participo:
esti amata[6];
vi estos punata
[7];
laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi
fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj, sed
mi
pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri
jarojnZ;
ĉiuj jam de longe estis foririntaj, kiam mi alvenis.
5.
Stati tiel, kiel esprimas la adverba predikativo
(uzata en sensubjektaj frazoj por esprimi ies impreson):
ĉie estas varme, sed hejme plej
ĉarme[8];
estas al mi agrable revidi vin;
estas al mi bone, komforte tie ĉi;
kiel estas al vi?
(= 1 kiel vi fartas? 2 en kia stato vi estas?);
estis al ŝi kiel se ŝi sentus, ke ...
[9].
estaĵo
1.
Io, kio iel ekzistas:
ĉiu viva estaĵo
[10];
la komunaj nomoj distingas certan specon de objektoj kaj
estaĵoj (lampo, libro, floro, pomo, seĝo, homo,
amo),
dum la propraj nomoj indikas unu solan, certan objekton,
lokon aŭ estaĵon kaj diferencigas ĝin de
ĉiuj aliaj el la sama speco
[11].
ento
2.
estulo Rim.:
Tiu senco de la vorto ne koheras kun ties vortelementoj
kaj aperas precipe en tradukoj.
[Sergio Pokrovskij]
estulo
Ula estaĵo1,
ekzistanta homo, besto, aŭ spirito:
[la vorto]feo, kiun oni povus uzi,
por montri fab[e]lan estulon, ekz-e Oberono,
kaj kiun oni povas devenigi de
[la vorto]feino[12].
jen ŝi vidis, ke ŝia Arturo estas malsana ― eble
eĉ
mortas, kaj apud li neniu alestas
[14];
kaj alestis apud li ĉiuj vidvinoj, plorante kaj montrante
tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam ŝi estis
ankoraŭ
kun
ili
[15].
Rim.:
La direkta al- neniel taŭgas por la senco
„ĉeesti“, kaj povis aperi nur pro
misapliko de alilingva tradicio.
„Apudesti“ formale estus tute taŭga,
sed por pli flanka, periferia situo.
[Sergio Pokrovskij]
ĉeesti
(x)
Esti en iu loko, kiam io okazas:
ĉeesti kunvenon;
ĉeesti en, ĉe kunveno;
en ĉeesto amata, en forest' insultata;
[16]
multnombra ĉeestantaro.
ĉieesto
Troveblo en ĉiuj eblaj lokoj, aŭ en multegaj lokoj
samtempe:
tiel komenciĝis la legendo pri la ĉieesto de
kolonelo
Aureliano Buendía
[17].
ekesti
(ntr)
Komenci esti,
daŭre (estiĝi)
aŭ nur por nelonga tempo:
por unu minuto ekestis embarasa silento
[18];
li ankaŭ devis demandi, kiel Komenio kondutu en la
situacio,
kiu ekestis post la duelo kun Nigrin
[19];
la problemo estas kompreneble solvita „itisme“,
ĉar la lingvo ĝin tiel solvis jam antaŭ ol la
fama disputo ekestis
[20].
foresti
(ntr)
Esti malproksima, ne ĉeesti:
mi forestis dum du tagoj;
foresti el oficejo;
esti kondamnita forestante;
foresto de ofendo estas plej bona defendo
[21];
la forestanto ĉiam estas malprava
[22].
foresto
Stato esti malproksima, ne ĉeesti.
kunesti
(x)
Esti en sama loko, kune:
li residigis lin sur la teron, dancadis ĉirkaŭ li,
dume
dirante
al li strangajn rakontojn pri ĉio, kion li vidis de kiam
li kaj
maljuna Jafo laste kunestis
[23].
Alivorte, nome2, klarigante pli precize:
la simpla esperantisteco, t.e. la simpla lernado kaj
uzado de Esperanto, neniun devigas aliĝi al ia
ideoZ;
la akuzativo montras direkton,
t.e. movadon al ia lokoZ;
por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e.
... dek frankojn
[26];
por esprimi direkton ni aldonas la
finaĵon n, t.e. la finaĵo, kiu signas la akuzativon.
~i:
essere; ~aĵo:
entita, essere, la creatura; ~ulo:
essere umano; ~anteco:
presente, il tempo che e'; ~inteco:
passato, il tempo che e' stato; ~onteco:
futuro, il tempo che sara'; ~igi:
causare, creare, generare; ~iĝi:
generarsi, formarsi, sorgere; ĉe~i:
presenziare, partecipare, assistere, intervenire; for~i:
assentarsi.