tradukoj:
be cs de en es fa fr hu it pl pt ru sv
*esprim/i [1]
*esprimi
(tr)
-
Montri sian penson aŭ senton per paroloj, gestoj aŭ
aliaj
aŭdeblaj aŭ videblaj signoj:
se mi volas esprimi direkton, mi uzas akuzativonZ;
liaj rigardoj esprimis teruron;
esprimi koran dankonZ,
sian favoronZ,
opinion, deziron, ĝojon, kontentecon, doloron.
eldiri.
esprimo
- 1.
-
Montro de penso aŭ sento per paroloj aŭ gestoj:
malĝoja esprimo kuŝis sur ŝia frunto.
- 2.
-
Dirmaniero:
tiu esprimo estas malklara, internacie nekomprenebla.
- 3.
- [2]
Sinsekvo da simboloj, indikanta
matematikan aŭ programan objekton:
la esprimo ax-2 konsistas el
kvar
simboloj kaj prezentas rezulton de du sinsekvaj operacioj;
kalkulu la esprimon a2+5a-2,
kiam a = 2;
egalaĵo konsistas el du esprimoj kunigitaj per egalsigno.
Komparu kun:
formulo.
esprimaĵo
(arkaismo) [3]
- esprimo.
esprimilo
-
Lingva rimedo por esprimi iun sencon aŭ nuancon:
la penso starigas inter ideoj certan nombron da rilatoj,
por kiuj la naciaj lingvoj ne ĉiam disponas esprimilojn
[4];
rekursiaj funkcioj estas eleganta esprimilo por prezenti
multajn klasikajn algoritmojn.
esprimisma
-
Konforma al la stilo de esprimismo, el la esprimismo:
„La krio“ estas unu el la plej reprezentaj
artaĵoj de
la esprimisma movado
[5].
esprimismo
-
Arta stilo, kiu forte prezentas sentojn kaj emociojn, eĉ per
troigo aŭ karikaturo, historie precipe germandevena
movado
el la
unua duono de la 20a jarcento:
esprimismo velkos kun naŭzo / post laŭto ekestos
kontemplo
[6];
Miklós Radnóti ... debutis kiel
avantgarda poeto,
liaj fruaj poemoj montras la influojn de esprimismo kaj
superrealismo
[7].
subesprimo
-
Esprimo rigardata kiel parto de alia esprimo:
ŝpari komunajn subesprimojn en programo;
redukti egalajn subesprimojn en algebra frakcio.
[^Revo]
[esprim.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.23 2010/05/15 16:30:40 ]