Fronto de konstruaĵo, enhavanta la ĉefan enirejon:
sur placo, ne malproksime de l' Kremlo, staras granda
konstruo sur kies fasado oni povas legi kvarlingve
la faman frazon:
„Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu“
[1].
2.
Ekstera interfaco
de programo aŭ komputa sistemo kun la
ekstera mondo: kun la uzantoj, kun komputila reto ktp:
fasado povas faciligi uzadon de
neafabla programo,
diponigante menuojn ktp;
tiu fenestrosistemo disponigas Vindozan fasadon por
Uniksaj programoj.
grafika fasado
Fasado,
homa-komputila interfaco en kiu por dialoga eneligo
anstataŭ
vortoj estas uzataj bildoj. Programo kun grafika fasado
ruliĝas sub fenestrosistemo kaj ofertas diversajn
fenestraĵojn:
piktogramojn, butonojn, menuojn; la uzanto
stiras ĝin movante la muskursoron inter tiuj objektoj
kaj
alklakante bezonatajn opciojn.
Supozeble ekzistas figura senco (trompa eksterajxo) kaj
rilataj ekz-oj (lia gxentileco estas nura fasado, fasada
unuanimeco, ks), sed mi ne scias, cxu ili estas internaciaj
kaj ne trovis ilin. [MB]