tradukoj: de en es fr hu nl pl pt ru


Serio de moviĝaj bildoj, projekciebla sur ekranon:
en la popola domo oni montros gajan filmon
[2].

Impresebla membrano el
celuloido aŭ el simila substanco uzata unuope por
fotografado aŭ en strio por
filmado.


Maldika tavolo aŭ ŝelo, kovranta ion:
iriza benzina filmo sur akvo;
celofana filmo;
forcejo, kovrita per filmo.
membrano
Fari filmon, registri per movbildoj:
filmi dramon, komedion, scenon;
preterpasantoj ... mult-foje eĉ fotis kaj
filmis la grupon
[3].

Kamerao por registri
filmon:
ne estas fotiloj kaj filmiloj en la loko
[4].

Animacia verko desegnita kaj prezentebla kiel
filmo:
kiam mi estis infano, mi vidadis desegnofilmojn fare de
... Walt DISNEY
[5].

Esplora informfilmo
pri iu temo, kontraste al fikciaĵoj, novaĵoj...:
dum la vojaĝo estus tre utile fari dokumentfilmon
[6].
Cilindroforma volvaĵo de filmo kaj nigra papero,
danke al kiu oni povas ŝargi la fotografilojn en plenlumo.

Fikciofilmo
prezentanta terurajn, timigajn scenojn:
Polanski estis la unua, kiu donis al ŝi ĉefrolon
– en sia terurfilmo „Balo de vampiroj“
[7].

Aventurfilmo
bildiganta la vivon de vakeroj kaj aliaj homoj en okcidenta
Ameriko dum ĝia eŭropa koloniado:
pafisto tro influita de vakerfilmoj
[8]
Filmo farita per videaj rimedoj:
Yang Lina ... uzis 3 jarojn por fari la
videofilmon „Maljunuloj“
[9].
Speciala kaseto por la uzado de filmoj en fotografilo:
por filmkasetoj oni uzas platfilmojn.
Ludi por filmo.
Sub "impresi" indus spliti ~igxema disde ~ebla. [MB]
pri
kartoĉ~o, :
Dubinda vorto. Ĝi devus esti formita inverse. Mankas en PIV1.
La difino ne ebligas kompreni, pri kio temas (nigra papero?).
[MB]
pri
~kaseto:
Kia diferenco kun "kaseto"? (Cetere cxi-lasta artikolo estas tute
malklara kaj PIV1 draste limigis gxian sencon.) Kion signifas plat~o
(en la ekz-o)? [MB]
pri
film/o : Transporti ~kaseto kaj ~ludi al la artikolo de la cxefelemento. [MB]