Ĉesi fari, ne daŭrigi plue ian agadon:
kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon
[2];
finu do, mi petasZ!;
ĉu vi finis?;
mi finis labori;
fini paroliZ, ludi, danci;
estas tempo fini vian revadon;
fini vivi;
fini sian vivonZ;
fini la diskutadon, la bruon.
abolicii,
detrui,
ekstermi,
estingi,
faligi,
nuligi,
renversi,
ruinigi
2.
Komplete fari, plenumi, konduki ian aferon ĝis la punkto
aŭ
momento, kiam ĝi estas kompleta kaj ĉesas:
mi finos la tutan libron en kvar tagoj
[3];
mi finis mian laboraĵon, verkon, taskon, raporton;
fini la klasojn de la gimnazioZ;
de la plej maljuna li komencis kaj per la plej juna li finis
[4];
la kurso, kunsido estas finita;
finita pentraĵo;
unu, du, tri, kvar kaj finita la far'
(ĉio estas finita!)[5];
la reston vi poste al mi finosZ(finos rakonti).
Rim.:
La radiko fin estas ankaŭ kunmetite
pseŭdoprefikse uzata en ĉi tiu senco:
finlabori, finkonstrui,
finĉerpi, finpagi, finverki.
el 2,
tute
3.
Konsistigi la lastan parton de iu:
komuna kantado finis la kunvenon;
tiu konkludo finas inde vian paroladan;
kapitelo finas la kolonon.
fermi,
kroni
*fino
1.
Ĉeso de agado:
la fino de kantado;
meti finon al la diskutado,
al iu statoZ,
al la milito;
(figure)
(arkaismo)
Cezaro havis malfeliĉan finon (morton).
2.
Lasta parto de io, en tempo aŭ spaco:
por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon
„n“;
[6]
de unu fino de la tero ĝis la alia fino
[7];
de la komenco ĝis la fino
[8];
la fino de libro, de kanto;
loĝi en la fino de la mondo
(loĝi tre malproksime)[9];
la du finoj (ekstremaĵoj) de bastono;
ŝi kunpremis en ambaŭ manoj la finojn de la
tukoZ;
la finetoj de ŝiaj piedojZ;
venis fino al mia latino
(farinte ĉion, kion mi povis, mi tamen ne povas eliri el
embaraso)[10];
bona vino al la fino
(plej bona venas laste)[11];
je la fino de la monato.
ekstremo,
vespero,
vosto
Finanta:
la fina batoZ;
la fina vorto apartenas al li;
la finaj notoj de muzikaĵo.
lasta
fine
1.
Ĉe la fino (tempe aŭ loke), laste:
longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li
pendos
[13]
unue marŝis muzikistaro, poste la urbestraro
kaj fine la kongresanoj;
fine, sed certe ne malplej graveZ.
2.
Post longa atendado:
fine vi alvenas!
fine de
(prepoziciaĵo)
1.
Dum la fina tempo de:
fine de la liberiĝmilito
[14].
2.
En la lasta parto, ĉe la
ekstremo de:
fine de la eta akvovojo
[15].
Lasta parto de vorto, varianta laŭ ties gramatika rolo
(deklinacio
aŭ konjugacio):
la fina silabo „aŭ“ ne
estas en Esperanto finaĵo, sed nur vortfino.
fleksiilo
finigi
1.
(ion)
Fari, ke io finiĝu:
Li finigis iliajn tagojn en vanteco kaj iliajn jarojn en
teruro
[17].
2.
(ion de iu)
Fari, ke iu finu ion:
finigi la komencitan kurson (helpe)
de alia instruanto.
(per io)
Havi kiel finan parton, en la tempo aŭ spaco:
prepozicio, kiu finiĝas per vokalo
[19];
la korpo finiĝis per fiŝa vosto
[20];
per tio ne finiĝas ankoraŭ la fleksebleco
de la lingvoZ;
la koncerto finiĝos per kantado de himno;
la entrepreno finiĝis per fiasko.
finita
1.
Kiun oni finis, interalie tiel ke ĝi estas tute plenumita,
perfekta, definitiva.
finpretigi
grandega ondo sur kies dorso naĝis la Duponta barko,
meze de ĉiuspecaj flosaĵoj, elfinis la ruinigantan
laboron de l’ ondoj
[22] Rim.:
Mi dubas ke tiu derivaĵo estas fakte uzata. Tamen ja estas
similforma vorto en la pola. [Sergio Pokrovskij]
ĝisfine
Ĝis la fino, sen rezigno,
tute,
komplete:
kiam vi legos ĉi tiun leteron ĝisfine,
mi kredas, ke vi konfesos min prava
[23].
nefinita
1.
Kiu ne estas finita, interalie ĉar la laboro estis
interrompita pro la morto de la aŭtoro:
„la nefinita simfonio“
Havanta neniun finon, en tempo aŭ spaco;
senlima, senmezura:
la eterna silento de tiuj senfinaj spacoj timigas min;
la senfineco, la senfinaĵo.
eterna
2.
Tede, supermezure longa:
li faras tiam senfinajn predikojn.
3.
Kies unu ekstremaĵo estas alligita al la alia, tiel ke la
tuto formas flekseblan cirklon:
senfina ĉeno, rimeno.
finfine
Post interaĵoj, baroj aŭ longa atendo, trankvilige:
mi devis serĉi tiun ĉi lokon ...Finfine mi retrovis la rojeton
[25].
mi laboris kiel gazetportisto, ĝardena kaj mueleja laboristo,
purigisto kaj domzorgisto. Sed finfine mi trovis agrablan
laboron en bibliotekoj
[26].
finofara
Lasta, definitiva, pereiga:
doni la finofaran baton al iu
(mortigi, reale aŭ metafore)Z.
decida