tradukoj: be de en es fr nl pl pt ru

3fisk/o

fisko

EKON
1.
La ŝtato en ĝia rolo de ekonomia subjekto (kontraste al la politika rolo de la regno estkiel suvereno); precipe kiel ricevanto de la publikaj enspezoj aŭ kiel posedanto kaj adminstranto de la ŝtata trezorejo: la havaĵoj de Andrzej Lubomirski estis parceligitaj kaj la kastelo kontraŭleĝe transprenita de la fisko [1]; la Fisko anoncis pasintmonate, ke ĝi faros moninjektojn de 125 miliardoj da dolaroj dividotaj inter Citigroup, JP Morgan Chase, Bank of America ... kaj Merrill Lynch [2] SUP:trezorejo2
2.
Ŝtata administracio, kies tasko estas enkasigo de la impostoj: persono, kiu antaŭ la jarfino malkaŝos al la fisko la kaŝitajn ĝis nun enspezojn, pagos de ili 12-procentan imposton [3].

fiska

EKON
1.
Posedata de la ŝtato, rilata al fisko1: usonaj obligacioj fiskaj; fiskan politikon (buĝetpolitikon) faras la parlamento kaj registaro per enspezoj kaj elspezoj de la ŝtata buĝeto [4].
2.
Rilata al fisko2, imposta: la fiska juro estas la aro de la reguloj, kiuj difinas la rajtojn kaj devojn de la impostpaganto [5].
Rim.: Kelkaj lingvoj ne povas adjektivigi la substantivon „imposto“, kaj anstataŭe uzas la adjektivon „fiska“ kiel la plej proksiman surogaton. Sekve tialingvaj esperantistoj transportas tiun miskutimon ankaŭ en Esperanton (tiel ke PIV2 eĉ ne suspektas ke ekzistas la adjektivo „imposta“). Tio estas evitinda en Esperanto, ĉar la regula adjektivo „imposta“ estas pli klara, precipe konsidere la konfuzan plursencecon de la vorto „fiska“. Ekz-e en la (fakte atestitaj) kombinoj fiska ŝarĝo, fiska eksperto, fiska faciligo, fiska kvitanco, fiska maljusteco, fiska plipezigo, fiska premo preferindas uzi la pli klarajn adjektivojn „imposta“, „buĝeta“, „trezoreja“ ― se temas respektive pri impostoj, buĝeto aŭ trezorejo (ĉar ekz-e „fiska ŝarĝo“ egale bone povas temi pri imposta ŝarĝo de individua civitano, aŭ pri elspezaj problemoj de la ŝtata trezorejo, aŭ pri deficita buĝeto ― do pri tute malsamaj aferoj). [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

anglaj

~o: exchequer, state treasury; ~a: fiscal, of public revenue, of the public treasury.

belorusaj

~o 1.: скарб (дзяржаўны) , казна; ~o 2.: падатковая служба; ~a: фіскальны, казённы.

francaj

~o: fisc, Trésor Public, Trésor de l'État; ~a: fiscal.

germanaj

~o 1.: Fiskus, Staatskasse; ~o 2.: Fiskalbehörde, Finanzministerium; ~a: fiskalisch, Fiskal-.

hispanaj

~o: fisco; ~a: fiscal.

nederlandaj

~o: fiscus; ~a: fiscaal.

polaj

~o 1.: bank narodowy, skarbiec; ~o: fiskus, urząd skarbowy; ~a: fiskalny, skarbowy.

portugalaj

~o: fisco, erário, fazenda (pública), tesouro, recebedoria.

rusaj

~o 1.: казна; ~o 2.: налоговое ведомство; ~a 1.: казённый, казначейский, государственный; ~a 2.: налоговый, фискальный.

fontoj

1. Pollando invitas: Nowy Wiśnicz, Pola Radio
2. Banko Citigroup maldungas 75_000!, Eventeo
3. Pola Padio
4. Bo SANDELIN: Svedoj balotis kontraŭ eŭroMonato
5. Fiska juroVikipedio

[^Revo] [fisk.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2009/08/08 16:31:57 ]