tradukoj:
be ca cs de en es fr hu it nl pt ru sv tr
*ŝtat/o [1]
*ŝtato
-
Politika formo de organizita socio kun propra teritorio kaj
registaro:
Frederiko la Dua multe pligrandigis ne nur la teritorion
kaj la potencon de la prusa regno kontraŭ la aliaj regnoj,
sed ankaŭ la povon de la prusa ŝtato kontraŭ la prusaj
regnanoj;
Rim.:
kontraste al regno, ŝtato ofte
implicas rilaton al siaj ŝtatanoj, kaj ne nepre estas
sendependa.
ŝtata
-
Apartenanta al la ŝtato, administrata de la ŝtato,
rilata al la ŝtato.
ŝtatano
-
Ano de ŝtato:
ne ĉiu ŝtatano estas plenrajta
civitano.
regato
ŝtatismo
-
Emo multigi la administrajn kaj ekonomiajn taskojn
plenumotajn de la ŝtata organizaĵo.
liberalismo
ŝtatisto
-
Ŝtatreganto, precipa aŭ
iu el la precipaj estroj de ŝtato:
prezidanto, ĉefministro...:
vi estas samtempe ŝtatisto kaj budha sacerdoto.
Ĉu vi opinias, ke religio kaj ŝtato devas kaj
povas esti institucie kunligitaj?
[2].
alŝtatigo
-
Transmeto de io el privata en ŝtatan posedon
aŭ administradon.
deŝtatigo
bufroŝtato
-
Ŝtato kuŝanta inter pli grandaj ŝtatoj,
evitanta malamikaĵojn inter ili:
tiam, Belgio estis fondata kiel bufroŝtato inter la batalemaj
najbaraj landoj: Nederlando, Germanio kaj Francio
[3].
deŝtatigo
-
Rezigno fare de ŝtato posedi aŭ administri ion:
deŝtatigo de la Eklezio.
alŝtatigo
interŝtata
-
Rilata al pluraj ŝtatoj, al iliaj rilatoj:
la stranga fremdulo pli koncernas la
juglandan heredrajton ol la interŝtatan pacon
[4];
distingu inter simpla „kontrakto“ (interkonsento pri
konkrete
plenumeblaj aŭ plenumendaj aferoj) kaj „traktato“
(interŝtata
interkonsento); ekzemple la „Traktato de Maastricht“.
[5].
membroŝtato
-
Ŝtato, kiu anas en internacia
organizaĵo:
post atribuo de la patento, necesas traduko al la oficialaj
lingvoj de
la membro-ŝtatoj en kiuj la patento estu valida.
[6].
subŝtato
-
Membra ŝtato en federa
ŝtato.
tradukoj
anglaj
~o:
state;
inter~a:
international.
belorusaj
~o:
дзяржава, краіна;
~a:
дзяржаўны;
~ano:
грамадзянін, падданы;
~ismo:
этатызм;
al~igo:
нацыяналізацыя, адзяржаўленьне;
de~igo:
дэнацыяналізацыя, разьдзяржаўленьне, прыватызацыя;
inter~a:
міждзяржаўны, міжнародны;
membro~o:
дзяржава-ўдзельніца, краіна-ўдзельніца;
sub~o:
штат.
ĉeĥaj
~o:
stát.
francaj
~o:
État;
~a:
étatique, nationale (étatique);
~ano:
citoyen, ressortissant;
~ismo:
étatisme;
~isto:
homme d'État;
al~igo:
nationalisation;
bufro~o:
État tampon;
de~igo:
privatisation;
inter~a:
international;
membro~o:
État membre (d'une organisation);
sub~o:
État (d'une fédération).
germanaj
~o:
Staat;
~a:
staatlich;
~ano:
Staatsbürger;
~ismo:
Etatismus;
al~igo:
Verstaatlichung;
de~igo:
Privatisierung;
inter~a:
zwischenstaatlich, international.
hispanaj
~o:
estado;
~a:
estatal;
al~igo:
nacionalización;
de~igo:
privatización.
hungaraj
~o:
állam;
~a:
állami, állam-;
~ano:
állampolgár;
~ismo:
etatizmus;
al~igo:
államosít;
de~igo:
magánosítás, privatizálás;
inter~a:
államközi;
membro~o:
tagállam;
sub~o:
szövetségi állam.
de~igo de la Eklezio:
az állam és az egyház szétválasztása.
italaj
~o:
stato (pol.);
~a:
statale;
~ano:
cittadino (di stato);
~ismo:
statalismo;
al~igo:
nazionalizzazione;
bufro~o:
stato cuscinetto;
de~igo:
privatizzazione (di beni dello stato);
inter~a:
sovranazionale, internazionale;
sub~o:
stato (di confederazione).
katalunaj
~o:
estat;
~a:
estatal;
~ano:
ciutadà, súbdit;
~ismo:
estatisme;
~isto:
estadista;
al~igo:
estatització;
bufro~o:
estat coixí;
de~igo:
privatitzar;
inter~a:
interestatal, internacional;
membro~o:
estat membre;
sub~o:
estat federat.
de~igo de la Eklezio:
desamortització de l'església.
nederlandaj
~o:
staat;
~a:
staats-;
~ano:
staatsburger, burger;
al~igo:
nationalisatie;
de~igo:
denationalisatie;
inter~a:
internationaal;
membro~o:
lidstaat.
portugalaj
~o:
estado.
rusaj
~o:
государство;
~a:
государственный;
~ano:
подданный, гражданин;
~ismo:
этатизм;
al~igo:
национализация, огосударствление;
bufro~o:
буферное государство;
de~igo:
денационализация, разгосударствление;
inter~a:
межгосударственный, международный;
membro~o:
страна-участница, государство-член;
sub~o:
штат.
de~igo de la Eklezio:
отделение церкви от государства.
svedaj
~o:
stat;
~a:
statlig.
turkaj
~o:
devlet.
[^Revo]
[sxtat.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.28 2011/12/05 17:10:11 ]