tradukoj:
be cs de en es fr hu nl pt ru sv tr vo
*gramatik/o [1]
*gramatiko
- 1.



Sufiĉe kompleta aro da reguloj de
lingvo1
homa aŭ de
lingvo4
formala:
lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaŭ el vortaro
[2].
- 2.
-
Prigramatika verko aŭ lernilo, prezentanta tiajn lingvajn regulojn:
la 16-regula gramatiko
[3];
aĉeti latinan gramatikon.
*gramatika
-
Rilata al lingvaj reguloj, al la aranĝo de vortoj en parolo:
oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune
kun
ĝia gramatika finiĝo
[4].
gramatikilo
Vorto precipe helpanta en
la rilatigo de aliaj vortoj, en la konstruo de frazoj, ekzemple
prepozicio, konjunkcio:
fantaziaj gramatikiloj, kiel „aŭtem“, „dos“ aŭ
„ud“
[5].
gramatikisto
-
Spertulo en gramatika scienco.
dependogramatiko
Gramatika modelo kiu prezentas la
strukturojn de frazoj per dependorilatoj
inter vortoj:
Lucien Tesnière ... estas precipe konata kiel iu el
la iniciatintoj de dependogramatikoj
[6].
genera gramatiko
Gramatika modelo kies reguloj, provizitaj
per vortaro, povas generi ĉiujn validajn frazojn de
difinita lingvo aŭ sublingvo:
en 2003 la nuntempe plej fama lingvisto Noam Chomsky respondis
al demando ĉu Esperanto havas generan gramatikon, dirante
interalie ke „Esperanto ne estas lingvo“
[7].
ĝenerala gramatiko
Scienco pri la reguloj komunaj al ĉiuj lingvoj.
kompara gramatiko
Scienco pri la samecoj kaj malsamecoj de pluraj lingvoj,
devenintaj el unu sama, kiujn oni komparas kaj klarigas unu
per alia.
historia gramatiko
Scienco studanta la historion de la ŝanĝoj en lingvaj reguloj.
kontraŭgramatika
Ne konforma al la normala funkciado de la koncerna lingvo:
mi ja rekomendas uzi „mialande“ prefere al „milande“, ne
ĉar tiu
lasta estus kontraŭgramatika ... sed ĉar la alia
estas
sankciita de la uzado
[8].
laŭgramatika
laŭgramatika
Lingve bona, konforma al la gramatikaj reguloj de la koncerna
lingvo:
ekzistas du laŭgramatikaj pronomoj por indiki la necertecon pri
la
sekso de unu individuo ... „li“...
„ĝi“
[9].
kontraŭgramatika
preskriba gramatiko,
norma gramatiko
Gramatika teorio kiu gravigas la
distingon inter ĝusta kaj erara uzo de lingvo:
normon starigas la t.n. preskriba gramatiko, kies ĉefa celo estas
instruo de la ĝusta lingvaĵo
[10];
gramatika gramatiko estiĝis en Anglio nur longe
post la Ŝekspira periodo, en la 18a jarcento
[11].
priskriba gramatiko
Scienco priskribanta nur la momentan staton de lingvaj reguloj.
transforma gramatiko
Gramatika modelo kiu rigardas frazojn kiel
rezultojn de transformadoj de baza strukturo tra
forigoj, enmetoj, ŝanĝoj en sonoj, en vortordo...:
„Mi trovis la libron bona“ ... oni povas konsideri
... laŭ la transforma gramatiko kiel aliformiĝon de
„Mi trovis, ke la libro estas bona“
[12].
vortgrupa gramatiko,
sintagma gramatiko
Gramatika modelo kiu prezentas la
strukturojn de frazoj per hierarkia grupigo
de vortoj:
vortgrupaj gramatikoj estas la tipa klasika modelo de la
generisma skolo de lingvoscienco
[13].
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, Ĉap. 7a3.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo4.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 275.
R. Levreaud, G. Waringhien: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Suplemento, antaŭparolo, p. 4a6.
Vikipedio,
Lucien Tesnière, 2010-11-097.
J. S. Larsen:
Komento al unu prelego, 2008-06-018.
A. J. Mechelynck: Re: Opera 7.03 finfine en esperanto!, soc.culture.esperanto, 2003-03-269.
M. M. Campagna: Re: Gender Neutral Pronoun?, soc.culture.esperanto, 1993-10-1310.
C. Brosch:
Ĉu ekzistas normo en Esperanto?, Interlingvistikaj Studoj, 2007:411.
K. Miner:
taglibro, 2008-06-1712.
D. Charters: Ĉu Akuzi la Akuzativon?,
Elektronika Bulteno de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso,
1999-0913.
Vikipedio,
Vortgrupaj gramatikoj, 2006-07-07
[^Revo]
[gramat.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.23 2011/03/15 08:10:09 ]