tradukoj: de en es fr hu nl pl pt ru tr

*gras/o

*graso

1.
Z Ŝmirtaŭga kaj facile fandebla substanco en la korpo de bestoj.
2.
Similnatura substanco el diversa deveno: oleo estas vegetaĵa, vazelino minerala graso.
SUB:lardo, sebo, butero, margarino, vegetalino.

grasa

1.
Konsistanta el graso, natursimila al graso: grasa parto de viando; grasa makulo; grasa ŝmiraĵo.
2.
Havanta multe da graso, dika: grasa viando, ansero; homo tre grasdika [1].
3.
AGR Bone sterkita, fruktodona: grasa grundo, kampo.
4.
TIP[2] Tipara fasono pli peza ol tiu uzata por la ĉefteksto.
Rim.: Iuj tiparaj familioj disponigas plurajn tiajn grasajn fasonojn; tiu uzata en kompostado de libroj kutime estas relative malpli peza (la plej pezajn oni uzas por specialaj efektoj en afiŝoj kaj similaj artaĵoj). Tial oni povus distingi tiajn pezogradojn uzante la vortojn graseta, grasega. Ŝajnas ke PIV1 elektis la vorton graseta por nomi la plej ordinaran specon (simile al la rusa tradicio); ni tamen opinias pli oportuna uzi la radikvorton por la ordinara speco, kaj laŭbezone precizigi per sufikso (ekz-e, grasega). [3] VD:kursivo

grasigi

1.
Fari iun grasa: grasigi porkon.
2.
Fari ion grasa, ŝmiri per graso: grasigi paton, ŝuojn, pafiltubon.
3.
AGR Sterki: grasigi teron, ĝardenon.

grasiĝi

Iĝi grasa: la porkoj tre facile grasiĝas; (figure) la akciuloj grasiĝas (riĉiĝas) per altaj dividendoj.

grasigaĵo

AGR
=sterko

malgrasa

1.
Havanta malmulte da graso: la sep malgrasaj bovinoj el la Biblio.
2.
AGR Malmulte fruktodona, malbone sterkita: malgrasa grundo VD:malriĉa.

tradukoj

anglaj

~o: grease; ~a 4.: boldface, bold.

francaj

~o: graisse; ~a: gras, riche; ~igi: graisser, engraisser; ~iĝi: grossir, engraisser; ~igaĵo: engrais; mal~a: maigre, pauvre.

germanaj

~o: Fett; ~a 1.: fettig; ~a 2.: fett; ~igi 1.: mästen; ~igi 2.: fetten; ~igi 3.: düngen; mal~a: mager.

hispanaj

~o: grasa; ~a 1.: graso; ~a 2.: grasoso.

hungaraj

~o: zsír; ~a 1.: zsíros, zsír-; ~a 2.: kövér, hájas; ~a: zsíros; ~igi 1.: hízlal; ~igi 2.: bezsíroz, zsírral beken; ~igi 3.: trágyáz; ~iĝi: hízik; ~igaĵo: trágya; mal~a 1.: sovány, szikár; mal~a 2.: sovány. ~a makulo: zsírfolt.

nederlandaj

~o: vet; ~a 1.: vet, vettig; ~a 2.: vet; ~a: vet; ~igi 1.: vetmesten; ~igi 2.: invetten; ~igi 3.: bemesten; ~iĝi: vet worden; ~igaĵo: mest; mal~a 1.: mager; mal~a: arm. ~a makulo: vetvlek.

polaj

~o: tłuszcz; ~a 1.: tłusty; ~a 2.: tłusty; ~a 3.: tłusty; ~a 4.: wytłuszczony (o czcionce, piśmie) , pogrubiony (o czcionce, piśmie); ~igi 1.: tuczyć; ~igi 2.: natłuszczać, okraszać (dot. pokarmów); ~iĝi: tyć, utyć, roztyć się, tuczyć się, utuczyć się; mal~a 1.: chudy, lichy; mal~a 2.: lichy.

portugalaj

~o: gordura; ~a 1.: gorduroso; ~a 2.: gordo; ~a 3.: rica (adj., terra); ~igi 1.: engordar; ~igi 2.: untar; ~igi 3.: estercar; ~iĝi: engordar (tornar-se gordo); ~igaĵo: esterco, estrume; mal~a 1.: magro; mal~a 2.: pobre (adj., terra).

rusaj

~o: жир; ~a 1.: жирный, жировой, сальный; ~a 2.: жирный; ~a 3.: жирный, тучный; ~a 4.: полужирный шрифт; ~igi 1.: откормить; ~igi 2.: смазать жиром ; ~igi 3.: удобрять; ~iĝi: жиреть, тучнеть; ~igaĵo: удобрение; mal~a 1.: тощий, худой.

turkaj

~o: yağ; ~a: yağlı; ~iĝi: şişmanlamak.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 3:18
2. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
3. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono

[^Revo] [gras.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2009/08/25 16:31:34 ]