tradukoj: be bg de en es fr hu nl pl pt ru sv

*gvid/i [1]

*gvidi

(tr)
1.
Montri la vojon ĝustan.
a)
Montri la vojon, irante kun iu kaj helpante al li por atingi la celon, kiun li intencas trafi: gvidu min kaj konduku min [2]; gvidi blindulon, vizitantojn, fremdulojn en urbo, en muzeo; gvidi ekskursantojn sur la monto; (figure) aliajn gvidas kaj mem ne vidas[3].
b)
(io) Montri la linion ĝuste kondukantan al la celo, direkti la movon al la celo: la pafiltubo gvidas la okulon al la celpunkto; la polusa stelo gvidis la iradon de la esploristoj; kompaso gvidas la maristojn; diversaj markoj gvidis ilin sur la ĝusta vojo.
2.
(iu aŭ io)(figure) Sciigi, klarigi, organizi la agadon ĝustan por iu celo, agi kiel vojmontranto: gvidi la publikan opinion; mi devas gvidi la ellaboradon de la ĉapeloj [4]; liaj pasioj gvidis lin; gvidi ies konduton, konsciencon; gvidi esperantan kurson. VD:direkti, konduki 5

sin gvidi

1.
Trovi la direkton: la maristoj sin gvidas per la kompaso; sin gvidi per palpado en la mallumo; ĉiu sin gvidas, kiel li vidas[5]. VD:orienti.
2.
Esti gvidata: sin gvidi per naciaj gustoj, per simpatioj aŭ antipatiojZ, per severaj principojZ, per kapricoZ, per ekstera ŝajnoZ; la lingvo Esperanto ĝuste per tiu ĉi leĝo sin gvidis [6].

gvidado

Ago de iu aŭ io, kiu gvidas: ekskurso sub la gvidado de la E-ista grupo; per gvidado de ŝnuro, kompaso; laŭ sia propra gvido (proprainiciate) labori [7]; gvidado de kurso; riĉeco sen gvido, kiel ĉevalo sen brido[8].

gvida

Kiu gvidas: gvida punkto, modeloZ, principo.

gvidilo

1.
Io, kio servas por gvidi: (arkaismo) gvidilo de pafilo (butoneto montranta la rektan linion al la celo, sinonimo: celgrajno) ; (arkaismo) gvidilo de cikloZ (sinonimo: direktilo); (figure) tiu principo servis al li kiel gvidilo dum lia tuta vivo; plej bona gvidilo estas la lango (ĉar ĝi ebligas informiĝi) [9].
2.
Gvidfolio, gvidlibreto: la organiza komitato publikigis kompletan gvidilon pri la kongresa urbo.

gvidisto

1.
Homo, kiu profesie gvidas vojaĝantojn: du gvidistoj, senditaj por serĉi la malfeliĉajn turistojn, revenis, ne ilin trovinte [10].
2.
POL Homo, kiu gvidas la agadon de grupo: via ekscelenco ordonis doni al iu oficiro kvincent bastonbatojn, kaj pendigi la gvidiston [11]; la gvidistoj de la politikaj partioj anoncis la 22an de novembro ke ili kunlaboros [12]

misgvida

Trompa, gvidanta al malĝusta direkto, malĝusta opinio: svarmis misgvidaj esprimoj, kiuj kaŭzis multe da malbono [13].

tradukoj

anglaj

~i: guide.

belorusaj

~i: кіраваць, накіроўваць , весьці; sin ~i: кіравацца, накіроўвацца , арыентавацца ; ~ado: кіраваньне, кіраўніцтва; ~a: кіруючы; ~isto 1.: гід.

bulgaraj

~i: ръководя, направлявам, водя, предвождам; ~ado: ръководене , ръководство ; ~a: ръководен, ръководещ; ~isto: водач, чичероне.

francaj

~i: guider, diriger, mener; sin ~i: se guider, se diriger , se repérer, s'orienter; ~ado: direction, conduite; ~a: directeur; ~ilo: guide; ~isto 2.: leader (politique etc.), meneur; ~isto: guide (personne); mis~a: fallacieux, qui induit en erreur, trompeur (adj.). laŭ sia propra gvido: de son propre chef.

germanaj

~i: führen, leiten; sin ~i 1.: sich orientieren; sin ~i 2.: sich leiten lassen; ~ado: Führung, Leitung; ~a: führend, Orientierungs-; ~ilo: Leitfaden (libro, principo, ŝnuro), Lenker (stirilo); ~isto 1.: Führer.

hispanaj

~i: guiar; sin ~i: guiarse; ~isto 1.: guía.

hungaraj

~i: vezet, irányít, vezérel, kalauzol; sin ~i 1.: tájékozódik; sin ~i 2.: vezérli (vmi); ~ado: vezetés, irányítás, kalauzolás; ~a: vezér-, vezető, kalauzolás; ~ilo 1.: kalauz (eszköz), vezető (eszköz); ~ilo 2.: útmutató (átv.) , kalauz (átv.); ~isto 1.: kalauz, idegenvezető.

nederlandaj

~i: leiden; sin ~i 1.: zich oriënteren; sin ~i 2.: zich laten leiden; ~ado: leiding; ~a: leidend; ~ilo 1.: leidraad; ~ilo 2.: handleiding, gids; ~isto 1.: gids.

polaj

~i a: oprowadzać; ~i: prowadzić, przewodzić, wodzić, kierować; sin ~i 1.: orientować się, kierować sie; sin ~i 2.: być zorientowanym, być kierowanym; ~ado: prowadzenie, kierowanie, kierownictwo; ~a: naprowadzający, kierunkowy, ukierunkowujący, orientacyjny; ~ilo 1.: kierunkowskaz, drogowskaz, punkt orientacyjny; ~ilo: przewodnik; ~isto 1.: przewodnik; ~isto 2.: kierownik, przewodniczący, lider, wódz (często pogardliwie), szef (często pogardliwie).

portugalaj

~i: guiar, nortear; ~ilo: guia (instrumento); ~isto 1.: guia (pessoa).

rusaj

~i: руководить, направлять, вести; sin ~i: ориентировать ся, руководствоват ься; ~ado: руководство ; ~a: руководящий; ~ilo 1.: направляющая (сущ., тех.), руль, путеводная нить; ~ilo 2.: путеводитель, руководство; ~isto 1.: гид, проводник; ~isto 2.: лидер, вождь, вожак.

svedaj

~i: leda.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 31:3
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 7a
7. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 5a
8. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 5a
12. R. Manandhar: Nepalo: Paco finfine venis, Raporto.info, 2005-11-23
13. I. Lapenna: Por pli efika informado, UEA, 1974

[^Revo] [gvid.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2008/04/24 17:20:20 ]