tradukoj: be cs de en es fr hu it pl pt ru sk

*cel/i [1]

*celi

1.
Aldirekti ĵeton, pafon aŭ atakon por trafi ion: celi anseron, trafi aeron[2]; celi leporon per pafiloZ; celi al leporo; ĉu tio celas min? insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon [3].
2.
(figure) Aldirekti rigardon, deziron aŭ klopodon al io, peni por atingi, por plenumi ion: nia ekskurso celis la akvofalon; ĉiuj okuloj ekcelis lin; celi justecon, sukceson, profiton, al profito; celadi ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo Z; la Esp-ismo celas reciprokan komprenadon inter ĉiuj homojZ; la Esp-ismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistuZ; celi mortigi iunZ VD:intenci, aspiri, deziri, ambicii.

*celo

Tio, kion oni celas: ni volas montri, ke la ĝardeno ... estis ... la celo de la flugado [4]; la libro tute taŭgas por sia celo; oni ofte kulpigas nin pri celoj, kiujn ni neniam havisZ. VD:programo

celado

Penado por atingi celon: mi klarigis al vi, kio devas esti celado de niaj kongresojZ.

laŭcela

Konforma al la celo, taŭga, konvena.

cele

Laŭcele: ŝerce dirite, cele pensite[5].

cele al

(prepoziciaĵo)
Por, kun la intenco plenumi: UEA iniciatos agadon cele al la starigo de fakaj asocioj [6]

sencela

Senutila, vana: sencela diskutadoB; sencelaj klopodoj; sencela vivo estas frua mortoZ.

celilo

Gradigita, ofte truita plateto, metita ĉe la malantaŭa parto de pafiltubo, por alĝustigi la klinon de la pafilo al la distanco de la trafotaĵo.

celgrajno

Buleto fiksita ĉe la antaŭa ekstremaĵo de pafiltubo, kaj servanta por direkti la pafilon al la celo, per rigardado tra la celilo.

tradukoj

anglaj

~i: aim; ~o: goal, purpose, target, objective; ~ilo: (rear) sight; ~grajno: front sight.

belorusaj

~i 1.: цэліць, наводзіць (на цэль); ~i 2.: імкнуцца, мець на мэце , намервацца; ~o: цэль, мэта; laŭ~a: мэтазгодны; ~e: з мэтай; sen~a: бязмэтны, бясцэльны; ~ilo: прыцэл; ~grajno: мушка.

ĉeĥaj

~i: směřovat; ~o: cíl, účel.

francaj

~i: avoir pour objectif, viser; ~o: but, fin, dessein, objectif; ~ado: visée, ambition; laŭ~a: conforme, ajusté, adéquat; ~e: à dessein; ~e al: en vue de; sen~a: sans but, vain; ~ilo: viseur; ~grajno: guidon .

germanaj

~i 1.: zielen; ~i: richten, trachten; ~o: Ziel; sen~a: ziellos; ~ilo: Kimme; ~grajno: Korn.

hispanaj

~i: apuntar; ~o: objetivo; laŭ~a: conforme, adecuado; ~e al: con el objetivo de; ~ilo: visor, mirilla.

hungaraj

~i: céloz, megcéloz; ~o: cél; ~ado: törekvés; laŭ~a: célszerű; ~e: célzatosan; sen~a: céltalan; ~ilo: nézőke (fegyveren); ~grajno: célgömb.

italaj

~i: puntare, mirare; ~o: obiettivo, meta, bersaglio, scopo; laŭ~a: ad hoc, indicato, adatto, apposito; ~e: ad hoc, indicato, adatto, apposito; ~e al: di (prep. finale), per (cong. finale); ~ilo: tacca di mira; ~grajno: mirino.

polaj

~i 1.: celować, mierzyć (do czegoś/kogoś) ; ~i 2.: celować, dążyć do, zamierzać; ~o: cel; ~ado: cel; laŭ~a: celowy, zamierzony; ~e: celowo, zamierzenie, specjalnie; ~e al: w celu; sen~a: bezcelowy, niezamierzony, przypadkowy; ~ilo: celownik, szczerbinka; ~grajno: muszka.

portugalaj

~i 1.: mirar; ~i: ter por obje(c)tivo, ter intenção, intentar; ~o: obje(c)tivo.

rusaj

~i 1.: целиться, метить, наводить; ~i 2.: стремиться, ставить себе целью , намереваться сделать ; ~o: цель; laŭ~a: целесообразный ; ~e: с целью; sen~a: бесцельный ; ~ilo: прицел; ~grajno: мушка.

slovakaj

~i: mieriť; ~o: cieľ; sen~a: bezcieľny; ~grajno: cieľnik.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 38:12
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. Strategia Plano de Universala Esperanto-Asocio, Esperanto, jaro 1988a, numero 10a (994a), p. 173a

[^Revo] [cel.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.33 2010/04/14 06:05:38 ]