Unu el la kvar geografiaj ĉefpunktoj, difinata per tiu
parto de la horizonto, kie oni vidas la sunon leviĝi, kaj
kontraŭa al la okcidento; la direkto difinata per
tiu ĉefpunkto:
supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al
okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento
[2];
ŝi timis la kokokrion, ŝi timis la unuan ruĝan strion en
la oriento, ĉar se ŝia laboro ne estos finita ĝis
tiam, ŝi pereos
[3];
al ĉia lando oni povas veni ne sole de oriento,
sed ankaŭ de okcidento
[4].
2.
Terparto kuŝanta oriente de la hejmo de koncerna civilizo:
a)
La landoj kuŝantaj oriente de Okcidenta Eŭropo:
tapiŝoj el Oriento.
b)
La landoj kuŝantaj oriente de Palestino:
kaj tiu homo estis pli eminenta, ol ĉiuj filoj de la
oriento
[5];
jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem,
dirante: Kie estas tiu, kiu estas naskita
Reĝo de la Judoj?
[6]
3.
Ĉe la framasonoj, parto de loĝio, kie sidas la loĝiestro.
orienta
1.
Rilata al oriento1:
orienta vento
(kiu venas de oriente);
Orienta Azio(tiu parto, kiu sterniĝas orienten).
2.
Rilata al oriento2:
orientaj popoloj, lingvoj, juveloj;
orienta kristanismo.
oriente
Ĉe la oriento.
orienten
Direkte al oriento1:
ĝi staris sur dek du bovoj: tri kun la vizaĝo norden, tri
kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun
la
vizaĝo orienten
[7]
oriente de
(prepoziciaĵo)
1.
En la orienta parto de:
Minejo de Bakuanga ekspluatas diamantojn oriente de
Kasai-provinco
[8].
Bazi konstruon, turnante ĝian frunton al oriento:
la romkatolikaj kirkoj kaj la moskeoj estas orientitaj;
malbone orientita domo.
2.
Determini la situacion de persono aŭ objekto rilate al oriento:
orienti karton, planon;
(figure)
priprofesia orientado
(metoda disdonado de lernantoj en diversajn metiojn laŭ
iliaj apartaj kapabloj kaj gustoj).
3.
[9](fakula ĵargono)
Elekti bazon, rilate al kiu
oni
determinos la orientiĝon
de ĉiuj aliaj bazoj.
orientiĝi, sin orienti
1.
Determini la direkton, kiu devas esti sekvata:
sin orienti en arbaro, en nekonata urbo;
la aviadistoj ne povis plu sin orienti pro la densa nebulo.
2.
(figure)
Klare kompreni la situacion, en kiu oni troviĝas, kaj difini,
kion oni devas fari:
la prezidanto de kunsido devas sin rapide orienti en la debatoj.
orientiĝo
1.
Stato de io aŭ iu orientita; de iu, kiu orientiĝas
2:
ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke ŝi ne
plu pensis pri la donintoZ.
2.
[10](de bazoB
rilate al bazo B')
La signo de la
determinanto de ĝiaj
vektoroj rilate al B':
pozitiva aŭ negativa orientiĝo;
aksa simetrio en ebeno modifas la orientiĝon (la
orientiĝo
de bildo de bazo B rilate al
B
estas negativa).
dekstruma,
maldekstruma.
Ne trovadi la ĝustan vojon:
li aŭdis du blankulojn diskuti kion fari
se oni malorientiĝas en la arbaro
[11].
2.
(figure)
Ne kompreni situacion, ne scii, kiel agi:
ŝi estis ja levata al ĉiam pli alta ĝojo, al ĉiam pli alta
feliĉo, kaj en tio ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke
ŝi plu ne pensis pri la doninto
[12];
socio ŝajnas senorientiĝi kaj ... fariĝas viktimo de
la ĝemelaj malsanoj, malriĉo kaj krimeco
[13].
misorientiĝi
1.
Ne rekoni lokon, malĝuste elekti irdirekton,
erari:
cikonio misorientiĝas serĉante sian neston
[14].
2.
(figure)
Malbone kompreni, malĝuste agi:
la leganto, bravigita kaj fariĝinta momente tiel kruela kiel
sia legataĵo, trovu – sen misorientiĝi – la vojon krutan kaj
sovaĝan trans la dezertajn marĉojn de ĉi mallumaj paĝoj
[15].