Loko, ĝenerale apuda de domo, priplantita per utilaj aŭ
porplezuraj vegetaĵoj:
la birdo flugis en la ĝardenon
[1];
ĝardenkulturo.
korso,
parko
ĝardena
Rilata al ĝardeno:
ĝardena palisaro;
ĝardenaj (nesovaĝaj) floroj;
ĝardena kulturo
(pli intensa ol tiu de kampo).
ĝardenisto
Homo metie zorganta pri ĝardenoj:
Johano kaj la ĝardenisto kaŭras sur la legombedoj kaj sarkas
la fiherbojn
[2].
bestoĝardeno
Plezurloko, en kiu oni tenas maloftajn bestojn por studo aŭ por
vizito:
en Borås ... troviĝas granda bestoĝardeno kun
elefantoj
[3];
la sonorilo de la besto-ĝardeno estas sonoronta por la hodiaŭa
malfermo
[4].
florĝardeno
Plezurĝardeno
priplantita
per floroj kaj ornamaj vegetaĵoj:
malgranda florĝardeno, kie oni sentis la odoron de rozoj kaj
lavendo
[5].
fruktoĝardeno
Ĝardeno, en
kiu oni kreskigas fruktarbojn:
li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda
fruktoĝardeno
[6].
legomĝardeno
Ĝardeno, en
kiu oni kultivas legomojn:
super la legomĝardenoj jam naĝas blua vespero
[7].
publika ĝardeno
Ĝardeno
libere vizitebla de ĉiu ajn, ne rezervita al iuj privatuloj.
studĝardeno,
eksperimentĝardeno,
botanika ĝardeno
Ĝardeno, destinita por la scienca studo pri
vegetaĵoj.
vintra ĝardeno, vintroĝardeno
En malvarmaj landoj, endoma plezurĝardeneto en vitra ĉambro
aranĝita kiel malgranda
forcejo:
poste ili vizitis la florĉambron – miniaturan vintran
ĝardenon
[8].