tradukoj: be bg br ca cs de el en es fr hu it nl os pl pt ro ru sk sv vo

*hor/o [1]

*horo

1.
KAL Ĉiu el la 24 egaldistancaj numeritaj tempopunktoj en diurno, indikataj per vicmontraj numeraloj, inter kiuj la noktomezo estas la la 24a, kaj la tagmezo, la 12a: kiam la horloĝo batis la naŭan horon, la ambasadoro, laca de maldormo kaj en malbona humoro, venis en la ĉambron de sia edzino [2].
Rim.: La tempindiko en Esperanto estas bazita sur tiuj tempopunktoj kaj konsistas el la nomo de la plej ĵusa horo, kaj eventuala indiko de poste pasintaj minutoj. Alivorte, la horintervaloj estas numerataj per sia komenca punkto, ne per la fina (do, malkiel ĉe „la unua tago“, „la dua jaro“ ktp).
2.
Komunuza mezurunuo de tempo, egala al 3600 sekundoj; simb. h: unu horo egalas al dudekkvarono de diurno; kioma horo estas [3]?; duonhoro (aŭ: horduono); kvaronhoro (aŭ: horkvarono); la hormontra ombro de la sunhorloĝoZ.
3.
Difinita momento de la tago: estis la horo, kiam la leonoj iras por trinki; oni donas por manĝi je ĉiu ajn horo; je lia lasta horo (la momento de morto); lasthora sciiĝo de gazeto (ricevita je lasta momento, ĵus antaŭ la presado).

hore

En unu horo: oni pagos minimume 8 eŭrojn hore; [4]; veturdistanco estis inter 10 kaj 90 km, meza rapideco po 10 km hore [5]; luado de boatoj: 5 rub/hore [6].

horaro, horlibro

Libreto, en kiu oni sciigas la horojn, kiam okazas diversaj faktoj: fervoja, tajda horaro.

hormontrilo

KAL Turniĝanta vergeto por indiki la horon ĉe horloĝo.

ĉiuhore

Je ĉiu horo: vi devas trinki ĉiuhore po du kulerojn de ĉi tiu medikamento.

pohore

(arkaismo) (evitinde)
=hore la seruristo postulas dek frankojn pohore.

Rim.: Ĉi tiu formo, aperanta en PV, estas misgramatika, kaj la PIV-oj ĝin ne transprenis. [Sergio Pokrovskij]

premhoro

TRA Horo de intensa aktivado de homoj, ekzemple kiam multaj samtempe veturas al laborejoj, samtempe vizitas manĝejojn aŭ simile...: en elektrouzadaj premhoroj de somero de la kuranta jaro, mankis preskaŭ 2 milionoj da kilovattoj de elektro en Tokio [7].

tradukoj

anglaj

~o: hour; ~e: hourly, per hour; ~aro, : schedule, timetable; ~montrilo: hour hand; ĉiu~e: every hour, hourly.

belorusaj

~o: гадзіна; ~e: пагадзінна, кожную гадзіну; ĉiu~e: штогадзінна.

bretonaj

~o: eur; ~e: dre eur; ~aro, : euriadur; ~montrilo: biz an eurioù; ĉiu~e: bep eurvezh. duon~o: hantereur; kvaron~o: kardeur.

bulgaraj

~o: час.

ĉeĥaj

~o: hodina.

francaj

~o: heure; ~e: par heure; ~aro, : horaire; ~montrilo: aiguille des heures, petite aiguille; ĉiu~e: par heure; prem~o: heure de pointe. duon~o: demi-heure; kvaron~o: quart d'heure.

germanaj

~o: Stunde, Uhrzeit, Zeit; ~e: pro Stunde, stündlich; ~aro, : Zeitplan, Fahrplan (trajnhoraro); ~montrilo: Stundenzeiger; ĉiu~e: stündlich.

grekaj

~o: ώρα.

hispanaj

~o: hora; ~e: por hora; ~aro, : horario; ~montrilo: manecilla. duon~o: media hora; kvaron~o: cuarto de hora.

hungaraj

~o: óra; ~e: óránként; ~aro, : menetrend; ~montrilo: óramutató; ĉiu~e: minden órában, óránként. duon~o: félóra; kvaron~o: negyedóra.

italaj

~o: ora (sost.); ~e: all'ora, per ora; ~aro, : orario (libretto); ~montrilo: datario; ĉiu~e: ogni ora; po~e: all'ora, per ora; prem~o: ora di punta. duon~o: mezz'ora; kvaron~o: quarto d'ora.

katalunaj

~aro, : horari.

nederlandaj

~o: uur; ~e: per uur; ~aro, : dienstregeling, spoorboekje; ~montrilo: grote wijzer; ĉiu~e: ieder uur, om 't uur. kvaron~o: kwartier.

osetaj

~o: сахат; ĉiu~e: алы сахат дæр.

polaj

~o: godzina; ~e: na/za godzinę; ~aro, : plan zajęć, rozkład jazdy; ~montrilo: wskazówka (zegara); ĉiu~e: co godzinę. duon~o: pół godziny; kvaron~o: kwadrans.

portugalaj

~o: hora; ~e: por hora; ~aro, : horário; ~montrilo: ponteiro; ĉiu~e: a toda hora.

rumanaj

~o: oră; ~aro, : mersul trenurilor. kvaron~o: un sfert.

rusaj

~o: час; ~e: в час; ~aro, : расписание; ~montrilo: часовая стрелка; ĉiu~e: ежечасно.

slovakaj

~o: hodina; ĉiu~e: každú hodinu.

svedaj

~o 2.: timma; ~aro, : tidtabell; ~montrilo: timvisare; ĉiu~e: varje timma.

volapukaj

~o: hol.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. La karaj braceletoj, Fundamenta Krestomatio
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
4. LAST: Sklaveco en fungejoMonato
5. Vakeroj de AlpojMonato
6. La 32a Orienta Somera Esperantista Junulara Tendaro, La Ondo de Esperanto, 2000. numero 5 (67)
7. Ĉina Radio Internacia: Elektroŝpara stato de Japanio, 2004-07-23

[^Revo] [hor.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.37 2010/06/06 16:31:19 ]