tradukoj: be bg ca de en es fa fi fr hu it nl no pl pt ru sk sv vo

*ĥemi/o [1]

*ĥemioTEZ

KEMSCI Scienco studanta per analizo kaj sintezo la konsiston de la materiaj substancoj kaj la fenomenojn ĉe kiuj ŝanĝiĝas la interna strukturo de la korpoj.

ĥemia

Rilata al ĥemio: ĥemia armilo, bombo; multajn sanproblemojn ili povus solvi sen ĥemiaj kuraciloj [2].

ĥemiaĵo

1.
Ĥemia substanco, precipe ia uzata en ĥemiaj eksperimentoj aŭ analizoj: Milk elportis rakon de analizaj ĥemiaĵoj kaj la pulvorigilon [3]
2.
Ĥemia produkto, varo produktita per ĥemiaj metodoj: pro agrokulturaj ĥemiaĵoj lampiroj malaperis, sed nun multaj vilagxoj ilin kultivas por allogi turistojn [4].

*ĥemiistoTEZ

KEMSCI Scienculo aŭ teĥnikisto pri ĥemio.

elektroĥemioTEZ

KEMSCI Branĉo de ĥemio, kiu pritraktas sistemojn kaj interfazajn limojn dum fluo de elektro tra ili.

elektroĥemia

Rilata al ĥemia transformado de substancoj per elektra fluo.

imunoĥemio

BAKSCI Scienco pri la ĥemiaj strukturo kaj ecoj de la antikorpoj kaj antigenoj, kaj pri ilia interagado: li interesiĝis pri imunologio, kiam ankoraŭ junis tiu ĉi fako, kaj li akiris sciojn pri ĥemio kaj imunoĥemio [5].

neorganika ĥemio9

KEM Parto de ĥemio kiu studas neorganikaĵojn. ĉi tiuj estaĵoj ... konsistas ... el fero, oro kaj ankaŭ el multspecaj metaloj kaj mineraloj, inter ili ankaŭ el tiaj, kiujn ne konas nia neorganika ĥemio [6].

organika ĥemio9

KEM Parto de ĥemio kiu studas organikaĵojn, tio estas plejparte substancojn kun karbona aŭ hidrogena bazo: organika ĥemio enhavas ege pli multe da kombinaĵoj ol neorganika ĥemio [7].

petrolĥemioTEZ

KEMSCI Branĉo de ĥemio studanta konsiston kaj ĥemiajn ecojn de nafto, petroloj kaj natura gaso (gasaj hidrokarbonaĵoj).

tradukoj

anglaj

~o: chemistry; ~a: chemical; ~aĵo: chemical; ~isto: chemist; elektro~o: electrochemistry; elektro~a: electrochemical; imuno~o: immunochemistry; petrol~o: petrochemistry.

belorusaj

~o: хімія; ~aĵo: хімікат, хімікаліі, хімічнае рэчыва; elektro~o: электрахімія; elektro~a: электрахімічны.

bulgaraj

~o: химия.

finnaj

~o: kemia; ~a: kemiallinen; ~aĵo: kemikaali; elektro~o: sähkökemia; elektro~a: sähkökemiallinen; imuno~o: immunokemia; petrol~o: petrokemia.

francaj

~o: chimie; ~a: chimique; ~aĵo: produit chimique, substance chimique; ~isto: chimiste; elektro~o: électrochimie; elektro~a: électrochimique; imuno~o: immunochimie; neorganika ~o: chimie inorganique; organika ~o: chimie organique; petrol~o: pétrochimie.

germanaj

~o: Chemie, Scheidekunst [ark]; ~a: chemisch; ~aĵo: Chemikalie; elektro~o: Elektrochemie; elektro~a: elektrochemisch; imuno~o: Immunchemie; petrol~o: Petrochemie.

hispanaj

~o: química; ~aĵo: producto químico; elektro~o: electroquímica.

hungaraj

~o: kémia, vegytan; ~a: kémiai; ~aĵo: vegyszer; elektro~o: elektrokémia; elektro~a: elektrokémiai.

italaj

~o: chimica; ~a: chimico (agg.); ~aĵo: prodotto chimico, sostanza chimica; ~isto: chimico (sost.); elektro~o: elettrochimica; elektro~a: elettrochimico (agg.); imuno~o: immunologia; petrol~o: petrolchimica.

katalunaj

~o: química; ~aĵo: producte químic.

nederlandaj

~o: chemie, scheikunde; ~a: chemisch, scheikundig; ~aĵo: chemieproduct, chemicaliën (= ĥemiaĵoj); elektro~o: elektrochemie; elektro~a: elektrochemisch; imuno~o: immunochemie; petrol~o: petrochemie.

norvegaj

~o: kjemi; ~a: kjemisk; ~aĵo: kjemikalie; elektro~o: elektrokjemi; elektro~a: elektrokjemisk; imuno~o: immunokjemi; petrol~o: petrokjemi.

persaj

~o: شیمی; ~a: شیمیایی; ~aĵo: مادهٔ شیمیایی; ~isto: شیمی‌دان; elektro~o: برقاشیمی، الکتروشیمی; petrol~o: پتروشیمی.

polaj

~o: chemia; ~a: chemiczny; ~aĵo 1.: substancja chemiczna, środek chemiczny, chemikalia (l.mn.); ~aĵo: środek chemiczny; ~isto: chemik; elektro~o: elektrochemia; elektro~a: elektrochemiczny; imuno~o: immunolgia.

portugalaj

~o: química (ciência); ~a: químico; ~aĵo: produto químico; elektro~o: eletroquímica.

rusaj

~o: химия; ~a: химический; ~aĵo 1.: химикалий, реактив, химическое вещество; ~aĵo 2.: химикат, химическое изделие, химический препарат; elektro~o: электрохимия; elektro~a: электрохимический; imuno~o: иммунохимия; petrol~o: нефтехимия.

slovakaj

~o: chémia; ~aĵo: chemikália.

svedaj

~o: kemi; ~a: kemisk; ~aĵo: kemikalie.

volapukaj

~o: kiem; ~a: kiemik.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. Stražnickas: Verdaj kuracilojMonato
3. Ĝ. Vans: Trigamba Joĉjo
4. Hori Y.: JapanioMonato
5. S. Norvell: Profeto sen honoroMonato
6. F. Karinthy, trad. L. Totsche: Vojaĝo al Faremido, 1933
7. Z. Pluhař: Sistema Ĥemia Nomenklaturo en Esperanto, 2011

[^Revo] [hxemi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.42 2011/03/04 10:10:09 ]