tradukoj: de en es fr hu nl pt ru

2indikativ/o

indikativo

LIN
1.
Modalo, prezentanta informon kiel realan fakton, sendepende de kondiĉo aŭ volo.
2.
Verba modalo, kiun havas la verboformoj en ĉefpropozicioj de la indikativaj frazoj: „mi vidas“, kaj „aŭdante“ estas ekzemploj pri verba indikativo.
Rim.: En Esperanto la saman eksteran formon (moduson) havas ankaŭ verboj el demandaj kaj negaj propozicioj, kies senca modalo ne estas indikativo1; en aliaj lingvoj verboj de tiuj nerealaj modaloj ofte havas apartan formon gramatikan. La tradicia terminaro de Esperanto sekvas la formon, kaj klasas demandajn kaj negajn verbouzojn kiel indikativon. [Sergio Pokrovskij]

indikativa frazo

LIN
Frazo esprimita kiel konstato, fakto, aserto: „Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de februaro de la jaro mil sepcent tridek dua“ estas indikativa frazo.

tradukoj

anglaj

~o 2.: fact mood, indicative; ~a frazo: narrative sentence, clause of statement.

francaj

~o 2.: indicatif.

germanaj

~o: Wirklichkeitsform, Indikativ.

hispanaj

~o: indicativo.

hungaraj

~o: kijelentő mód, indicativus; ~a frazo: kijelentő mondat.

nederlandaj

~o: indicatief, aantonende wijs.

portugalaj

~o: indicativo (lingüística; subst.).

rusaj

~o 1.: реальная модальность; ~o 2.: изъявительное наклонение; ~a frazo: изъявительное предложение, повествовательное предложение.

[^Revo] [indika.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2005/11/01 17:31:53 ]