tradukoj:
be de en fr hu nl pt ru
modal/o
modalo
- 1.
- [1]
(Logiko) Speciala kondiĉo, al kiu estas subordigita la
aserto de opinio:
la modaloj de ebleco, de eventualeco;
laŭ I. Kant la kategorioj de modalo estas ebleco,
realeco kaj neceseco.
- 2.
-
Gramatika kategorio indikanta rilaton de diro al la
realo (konstato, eventualo, probablo, deziro, ordono ktp) kaj
esprimata per verbaj formoj
(verba modalo) aŭ per
aliaj rimedoj (intonacio, modalaj vortoj ktp):
la indikativa, ordona, demanda modaloj de frazo.
Rim.:
PAG kaj PIV nomas tion
modo2,
sen zorgi pri la komunlingva homonimo aŭ pri neverbaj
modalaj vortoj.
- 3.
- moduso
Rim.:
Tiel uzas la vorton „modalo“ PAG kaj PIV.
modala
-
Rilata al modalo2:
„ĉu“, „kvazaŭ“,
„eble“, „certe“, „nepre“ estas
modalaj vortoj;
„devi“, „povi“, „necesas“ estas
modalaj verboj.
modala logiko
-
Propozicia logiko etendita per esprimiloj de
modalo1
(„nepre“, „eble“, „probable“ ktp).
verba modalo
-
Modalo2
esprimita per speciala gramatika formo:
en Esperanto la realan modalon esprimas
indikativo
(„mi vidas“, „vidate“ ktp);
la hipotezan modalon esprimas
kondicionalo
(„mi vidus“);
ordonan modalon esprimas
volitivo
(„li vidu“, „farenda“).
Rim.:
La nombro de verbaj modaloj gramatikaj konsiderinde varias,
de 3–5 el la lingvoj hindeŭropaj ĝis
10–14 en la lingvoj
tjurkaj.
Rim. 1:
PV kaj PIV markas ĉi tiun radikon kiel Zamenhofan, sed Zamenhofa
ekzemplo mankas, kaj estas neklare, en kiu senco (kaj en kiu
formo) Zamenhof uzis tiun vorton.
Rim. 2:
La vortoj modalo, modo,
moduso estas etimologie parencaj,
devenante el Latina radiko kies sencoj estis „mezuro“,
„maniero“, „regulo“; la plej gravaj nocioj
devenas el la senco „maniero“ tamen ili estas tre
malproksimaj kaj diversaj lingvoj malsame distribuas inter ili.
La moderna internacia tendenco (aŭ modo) ŝajnas preferi
la vorton
„modalo“ por la subjektiva senco
„maniero pensi“ (konforme al
modalo1). Tiu ĝenerala koncepto
nature kovras ankaŭ la sencon de verbaj modaloj, kiujn la
esperanta gramatika tradicio bedaŭrinde preferas misnomi
„modoj“.
La tradicio filozofia uzas formon similan al
„moduso“ por la objektiva senco
„maniero esti, aperi“
(moduso1). La lingvoj
latinidaj uzas por la abstraktaj sencoj (kaj la objektivaj,
kaj la subjektivaj) virgenran mode, modo. Esperanto
ne uzas gramatikan genron por sencodistingo, sed la uzo de
„moduso“ ebligas lasi al la komunuza „modo“
nur la kutiman sencon de socia-personaj preferoj vestadaj kaj
kondutaj.
[Sergio Pokrovskij]
[^Revo]
[modal.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.12 2006/08/07 16:32:05 ]