tradukoj: be de fr hu pt ru

2 -ism[1]

-ism

(sufikso)
1.
Doktrino aŭ kutima agmaniero.
a)
FIL Doktrino religia, filozofia... de iu persono kaj de ties sekvantoj: platonismo (doktrino de Platono); kristanismo (doktrino de la kristanoj); karteziismo (doktrino de la Kartezianoj); marksismo.
b)
Doktrino aŭ sistemo rilata al iu temo: spiritismo (doktrino pri la spiritoj de mortintoj); utilismoZ (doktrino pri la utilo rigardata kiel gvidilo de homa konduto); militismo (doktrino pri la neceso de militadoj); imperiismo; carismo; kastismo; esperantismo; liberpensismo; helenismo.
c)
Maniero, kiel iuj kutime agas: diletantismo; prozelitismo; paroĥismo; kanibalismoZ; vandalismo (detruemo); alkoholismo (stato karakterizata per kutima trinkado de alkoholo).
d)
LIN Maniero, kiel iuj kutime parolas: anglismo (dirmaniero speciala al Angloj); germanismo; francismo; latinismo; italismo.
2.
SCI Tuto de aperaĵoj kun sama kaŭzo, en sama medio: artritismo (simptomoj kaj sekvoj de artrito); vulkanismo (grundaj kaj aliaj fenomenoj ĉirkaŭ vulkano).

Rim.: Ne konfuzu la vortojn kunmetitajn per la sufikso ism kun aliaj memstaraj internaciaj vortoj, ĉe kiuj la finaĵo ism apartenas al la radiko: turismo, grafismo, kateĥismo, barbarismo, solecismo.

ismo

(malofte)
Doktrinoidearo havanta anojn, subtenantojn: modernismo ... ankaŭ en la E-komunumo ... sukcesis kaj daŭre sukcesas mobilizi, kvankam evidente je tute alia skalo ol la grandaj ismoj de nia epoko [2]. VD:movado

tradukoj

belorusaj

-~: -ізм.

francaj

-~: -isme; ~o: mode intellectuelle, mouvement d'opinion.

germanaj

-~: -ismus.

hungaraj

-~: -izmus.

portugalaj

-~: -ismo.

rusaj

-~: -изм.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. M. Fettes: Raŭmi transmoderne, en: Dudek jarojn post Raŭmo. - Heksinko, 2000-07-22

[^Revo] [ism.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2010/01/07 17:30:38 ]