tradukoj: be cs de en es fr nl pt ru

*mov/i [1]

*movi

( tr )
1.
Transloki ion: ni ne povis movi tiun pezan ŝtonon; movu nenion en la ĉambro; la lokomotivo movas la vagonaron; barko movata de fortaj brakoj; la ŝipo sin movas per vaporoZ; la luno sin movas sur la ĉielo; (figure) malrapida konversacio faletante sin movas inter la kuŝantaj homoj; (figure) la nova societo sendube potence ekmovos nian aferon.
2.
Ŝanĝi la pozicion de io aŭ de partoj de io rilate al fiksa punkto: movi la lipojn, la okulojn; la vento movis la branĉojnZ; la saliko movis siajn branĉojn en la ventoZ; vigle movadi siajn piedojnZ. VD:moveti
3.
Ripete kaj regule irigi kaj reirigi difinitajn pecojn de aparato; funkciigi: akvoforto movas la muelilon.
4.
(figure) Instigi, decidigi al io: eble tio plaĉus al li kaj movus lin ion fari por nia aferoZ; la plimulto el la homoj estas movata de sentoj kaj antaŭjuĝoj.

movo

Ĉiu aparta ŝanĝo de loko, pozicio aŭ stato: la movoj de la korpo, de la brakoj; movoplena stratoZ; (figure) la movoj de la animo (= ŝanĝiĝoj en la sentoj).

mova

Movanta: mova fortoZ

movado

1.
Ago movi 2: reŭmatismo malfaciligas al mi la movadon de la brako.
2.
Serio da movoj per kiuj okazas ŝanĝo de loko aŭ stato: akuzativo montras movadon al ia loko; la strata movadoB; en la urbo ili trovis ne malpli grandan movadonZ; la movado de la ŝipo estis tre malrapida.
3.
(figure) Tuto de la agado de iu organizo por atingi difinitan celon: politika, esperantista movado.

movebla

Ne fiksita, kiu povas esti movata: vi havas ĉi tie dormoĉambron kun movebla tegmento [2].

moveti

Movi nur iom, nur parteton: li movetis en la dormado la kapon [3].

movigi

Funkciigi: ekmovigi maŝinon.

moviĝi

1.
Ne resti sur sia loko aŭ en la antaŭa pozicio, ŝanĝi sian lokon aŭ sian pozicion: mi ne kuraĝis moviĝiB; ne moviĝi de la seĝoB; nenia venteto moviĝisZ; la boato balanciĝas, ĝi tamen ne moviĝas de sia lokoZ; la Izraelidoj elmoviĝis el la dezertoZ; neregula moviĝado de la kandela flamoZ; la folioj de la arbojZ, la plumoj de lia bireto moviĝadisZ; en la strato komercaĉante moviĝas amasoZ; la vagonaro ekmoviĝis.
2.
(figure) Ne resti en la antaŭa stato: en lia koro moviĝis poetaj pensojZ.

moveblaĵo

JUR
Ĉio, kio povas esti translokata, ekzemple meblo, valorpaperoj: domo, bieno estas nemoveblaĵoj.

moviĝema

Volonte aŭ facile moviĝanta: pintoj moviĝemaj de l' arbaretoZ; moviĝemo de karakteroB.

moviloZ

Aparato aŭ rimedo por movi ion: remilo, helico, rado estas moviloj, sed ili ne estas motoroj; raketa movilo; rad-moviloj kiuj povas orienti la radojn en alia direkto ol tiu ordonita de la stirilo [4]; agrablo kaj malagrablo estas solaj moviloj por moraleco, kaj sinamo estas sola fundamento, sur kiu oni vere povus bazigi moralecon [5].

almovi

(tr)
Movi al iu celo: Erich almovas al mi kruĉon da biero [6]. VD:proksimigi

elmoviĝi

(ntr)
Eliĝi kaj foriri de: la popolo elmoviĝis el siaj tendoj, por transiri Jordanon [7].

multemova

Kun multaj iroj, venoj, gestoj; vigla, agitata: li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman kaj multemovan straton [8].

propramove

Per propra forto, interna impulso: ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj ĝi malfermiĝis al ili propramove [9].

senmova

Nemoviĝanta: li restis senmove; akvon senmovan kovras putraĵo [10]; senmova kiel ŝtonego.

senmovigi

Igi senmova. VD:haltigi, paralizi

tradukoj

anglaj

~i: move; ~o: move; ~a: moving; ~ado: movement; ~ebla: movable, moveable; ~eti: move slightly, nudge; ~iĝi: move; ~ilo: movement mechanism; el~iĝi: exit, leave, move out; multe~a: animated, busy, full of traffic; propra~e: of one's own accord, spontaneously; sen~a: immobile, motionless, stationary; sen~igi: immobilize, paralize.

belorusaj

~i 4.: кіраваць; ~i: рухаць, сунуць, соўгаць, штурхаць; ~o: рух; ~a: рухаючы; ~ado: рух; ~igi: рухаць, накіроўваць; ~iĝi: рухацца; ~eblaĵo: рухомая маёмасьць, рухомасьць; ~iĝema: рухомы, рухавы, жвавы; ~ilo: рухач, рухавік; sen~a: нерухомы, стаячы, ляжачы; sen~igi: спыніць. ne~eblaĵo: нерухомасьць.

ĉeĥaj

~i: hnout.

francaj

~i: bouger (tr.), déplacer, mouvoir; ~o: déplacement, mouvement; ~a: moteur (adj.); ~ado: déplacement, mouvement; ~ebla: mobile (adj.); ~eti: bouger (tr.); ~igi: lancer, mettre en mouvement; ~iĝi: bouger (intr.), se déplacer; ~eblaĵo: meuble (objet déplaçable); ~iĝema: fluctuant, mobile; al~i: apporter (déplacer), approcher (déplacer); el~iĝi: abandonner (un lieu), quitter (un lieu); multe~a: agité, animé, passager (animé); propra~e: de soi-même, de son propre mouvement, tout seul (de son propre mouvement); sen~a: immobile; sen~igi: immobiliser.

germanaj

~i 2.: bewegen; ~i: antreiben; ~i: bewegen; ~o: Bewegung; ~a: antreibend, Antriebs...; ~ebla: beweglich, mobil; ~igi: bewegen, antreiben, in Gang bringen, in Gang setzen.

hispanaj

~i: mover; ~o: movimiento.

nederlandaj

~i 1.: verplaatsen; ~i 2.: bewegen; ~i: doen bewegen; ~i 4.: bewegen; ~o: beweging; ~a: bewegend; ~ado: beweging; ~igi: in gang zetten; ~iĝi: bewegen; ~eblaĵo: roerend goed; ~iĝema: beweeglijk; sen~a: roerloos; sen~igi: paralyseren, verlammen.

portugalaj

~i: mover, mexer (mover), deslocar, movimentar.

rusaj

~i 2.: шевелить; ~i: двигать, приводить в движение; ~o: движение, ход; ~a: движущий; ~ado: движение; ~ebla: подвижной, передвижной, перемещаемый, мобильный; ~eti: шевелить; ~igi: пустить в ход, запустить, заставить двигаться; ~iĝi: двигаться, передвигаться; ~eblaĵo: движимая собственность, движимость; ~iĝema: подвижной, подвижный; ~ilo: двигатель, движитель, движущая сила; al~i: придвинуть; el~iĝi: выйти, выдвинуться; multe~a: подвижный, оживлённый; sen~a: неподвижный, недвижимый; sen~igi: обездвижить. ne~eblaĵo: недвижимость; raketa ~ilo: ракетный двигатель.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 9a
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, dano Holger
4. Denis Duclos: Kiu timas la Egan Fraton?, „Le Monde diplomatique“ en Esperanto
5. Helvecio: Elektitaj pensoj
6. V. Varankin: Metropoliteno
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 3:14
8. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
9. La Nova Testamento, La agoj 12:10
10. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [mov.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2010/08/19 16:30:17 ]