tradukoj: be de hu pt ru vo

* -ist

* -ist

Sufikso esprimanta:
1.
Personon, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la afero difinita de la radiko: dentisto (kuracisto pri dentoj); artisto (homo okupata pri arto); ĝardenisto, leteristo, poŝtisto, tranĉilisto, falsistoZ, kudristino, hejtisto, servisto, makleristo, maristo, ŝtelisto; komercistaro; pafista societo; verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas paperon [1]; li estas mensogisto kaj malnoblulo [2]; granda parolisto estas duba faristo [3]
2.
Adepton aŭ subtenanton de iu teorio, skolo, doktrino (ismano): budaisto, esperantisto, utopiisto.
Rim. 1: Laŭ tiu lasta senco „ist“ estas samsenca kiel „an“ kaj al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas ne sufikso sed finparto de radiko: turismo, turisto; monoteismo, monoteisto; ŝovinismo, ŝovinisto..
Rim. 2: Tamen kiam ambaŭ formoj ekzistas, la ist-formo povas esprimi pli aktivan, militantan nuancon; kp islamanoislamisto; nacianonaciisto; respublikanorespublkisto.

tradukoj

belorusaj

-~: -іст.

germanaj

-~: -ist.

hungaraj

-~ 1.: -ász , -ész , -ás , -és , -ó , -ő , -ár ; -~: -ánus , -ista .

portugalaj

-~: -ista.

rusaj

-~: -ист.

volapukaj

-~: -an.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [ist.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2007/04/20 16:31:38 ]