tradukoj: be cs de el en es fr ru sk vo

* -an/

I.
Sufikso signifanta membron de grupo, kiun la antaŭmetita radikalo indikas rekte (la radikalo indikas grupon): akademiano, komitatano, ŝtatano, familiano, partiano, policano, samklasano, estrarano; aŭ nerekte (la radikalo indikas arigan principon): amerikano, parizanino, kaŭkazano, stepano, montarano, urbano (iu el la loĝantaro de loko); kristanino, luterano, kalvinano (membro de konfesio iniciatita de la koncerna aŭtoro); movadano, samideanino (iu el la grupo difinita per komuna celo, konvinko); samtempano, samsortano (iu el la grupo difinita per komuna cirkonstanco); ŝipano (kp ŝipestro), lernejano, kursano, baptanino (iu el la grupo difinita per kuna agado en tio aŭ per tio kion indikas la radikalo).
Rim. 1: Ofte, sed ne ĉiam kaj ne tute, la sufiksoj -an kaj -ist sinonimas (vd rim.2 sub -ist).
Rim. 2: Kelkajn vortojn, pruntitajn kun neesperanta radikfino -an la vortaroj tradicie listigas kiel esperantajn derivaĵojn: kapelano, sakristiano ktp. Tio estas pia memtrompo. [Sergio Pokrovskij]
II.
Samsignifa radiko:

anoTEZ

ano de la Berlina grupo. SIN:membro

anaro

Grupo, societo.

aniĝiTEZ

Eniri en grupon: aniĝi al la kongreso. SUP:aliĝi

tradukoj

anglaj

~o: member; ~aro: membership; ~iĝi: join.

belorusaj

~o: член, чалец, удзельнік; ~aro: група, грамада, зьвяз; ~iĝi: уступіць (у грамаду, партыю і да г.п.).

ĉeĥaj

~o: člen.

francaj

~o: membre; ~aro: groupe, collectif; ~iĝi: adhérer.

germanaj

-an/ I: -aner, -er; ~o: Mitglied, Anhänger; ~aro: Gruppe, Verein; ~iĝi: Mitglied werden, eintreten.

grekaj

~o: μέλος.

hispanaj

~o: partidario, miembro (de un grupo); ~aro: grupo, sociedad; ~iĝi: adherirse, ir en grupo.

rusaj

~o: член; ~iĝi: вступить (в общество, партию), влиться (в коллектив).

slovakaj

~o: člen.

volapukaj

-an/ I: -an.

[^Revo] [an.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2012/03/01 10:10:09 ]