tradukoj: cs de fr it pt ru sv tp

*je

*je

Komuna prepozicio, kies senco estas nedifinita kaj kiun oni povas uzi, kiam la senco ne montras klare, kia prepozicio konvenas. Oni tamen uzu ĝin kiel eble plej malofte, kaj preskaŭ nur en la sekvantaj okazoj:
1.
Antaŭ la komplemento de adjektivo: mia vivo estas plena je zorgoj; malsana je la brustoZ; kapabla je ĉioZ; mi esperas, ke nia trupo estas sufiĉe libera je tiuj mankojZ; mi ne estas inda je tiu honoro; riĉa je brutojZ; avida je gloro; graveda je filo.
2.
Antaŭ la nerekta komplemento de verbo, precipe kiam tiu verbo havas jam rektan komplementon: li kulpigis sian kamaradon je tiu friponaĵo; bone estas se vi tenos vin je unu afero; la ŝiprompiĝulo tenas sin je tabuloZ; la reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj Z; estas bone konsenti je tiu ĉi provoZ; ĉu vi ne kompatas je maljuna servisto? mi ne kalkulis je tiu malhelpo; ili troviĝas senigitaj je ĉio kara al si; kredi je Dio; jen je kio mi persistas; malpacinte kun sia edzino, li eksedziĝis je ŝiZ; koniĝinte je tiu nobla homo, mi tuj amikiĝis je liZ; la avo mortis je ia nekomprenebla malsano; la libristo estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj en grandan libronZ; malsaniĝi je la lepro; konsisti je, ludi je, atenti je, kompari je kontentiĝi jeZ, sininteresi jeZ; partopreni jeZ; mi ridas je lia naivecoZ; la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sidaZ.
3.
Antaŭ la objekta komplemento de substantivo el verba deveno: havi rajton je ioZ; la akcepto je la kongresanoj okazis en la universitatejo; dum atendo je la pramo ili promenis. VD:al 3, de 4, akuzativo.
4.
Antaŭ cirkonstanca komplemento de tempo, mezuro kc: je la tria (horo); je l' mateno; je la lasta fojo; je kioma horo foriras la vagonaro? la abono finiĝas je la fino de julio; muro alta je kvin metroj; vi estas certe je duono da kapo pli alta ol miZ; mi estas je unu jaro pli juna ol viZ; la kanalo havas longon je 10 kilometroj; preni iun per la mano, je la kolo; je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkonoZ; ŝi retiriĝis je kelke da paŝojZ; je kiu prezo vi havas ĉambron? ili ne volis aĉeti je kredito; la unuaj neĝflokoj dense falas teren je (kun) grandega ĝojo de la junularo; junuloj ofte suferas je (pro) absoluta manko de singardoZ; Ezopo vestiĝis je (per) sako; li disŝiris la vestojn je pecoj (en pecojn); li ekdormis je eterneZ.

tradukoj

ĉeĥaj

~: o, v, na, za (předložka neurčitých vztahů) .

francaj

~: de, à.

germanaj

~: je, an, von.

italaj

~: a (prep.), di.

portugalaj

~: a (prep.), em (prep.).

rusaj

~: в, на, (предлог с неопределённым значением) .

svedaj

~: av, på, till.

tokiponaj

~: lon.

[^Revo] [je.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2009/03/18 17:31:22 ]