tradukoj: be bg de en fr hu it nl pl pt ru sk vo

*al[1]

I.

*al

Prepozicio, kies sencoj kaj funkcioj estas:
1.
a)
Esprimi direkton per orientilo, nome tiun direkton en kiu situas la koncerna objekto: iri renkonte al la suno; veturu al Nordo; la suno kliniĝis al la okcidento [2]; rigardi al la strato; sin turni al la fenestro (fizike); (figure) sin turni al iuZ (alparoli iun); sin klini al la infano; etendi la piedojn al la fajro; jen la vojo al Parizo; levi la okulojn al la ĉielo [3]; eliri renkonte al iu [4].
b)
La celo de movo, ago, sento, penso, volo: frapi al la pordo (sur la pordon); kuri al iu (ĉe iun, apud iun); iri al la urbo (en la urbon, se la celo estas ene); iri al la lernejo (en la lernejon, se la celo estas la lernejo); al la onkloZ (ĉe la onklon); venos al vi mizero [5]; mi apogos min al ili [6]; ĝi apogis sin al la muro [7]; via koro sin tiru ne al pekuloj [8]; riveretoj fluas al riveroj [9]; tiu pordo kondukas al la parko; enirejo al ĝardeno; (figure) la kongreso estas en bona vojo al efektiviĝo; (figure) direktos vian voĉon al la saĝo [10]; intencoj al bono kaj ne al malbono [11].
Rim. 1: Se temas pri atinga movo, tiam la koncernan sencon pli precize esprimus aliaj prepozicioj: veni en teatron, veturi ĝis la urbocentro, venu ĉe min, ĉar „al“ ne neprigas atingon de la celo, kvankam ja estas tradicie (mis)uzata anstataŭ ĉe + akuzativo laŭ kutimo de diversaj lingvoj: „Al ordinare montras nur la celadon, la vojon al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en si ankaŭ la ideon de atingo de la celo; sekve la frazo la muso kuris al sub la lito montrus, ke la muso kuris en la direkto al sub la lito, sed pro ia kaŭzo ĝi ne atingis la lokon sub la lito, aŭ almenaŭ ni ne vidis tiun atingon“ [12]. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: Estas senca diferenco inter fizika celo en la spaco: iri en la preĝejon, kongresejon, restoracion kaj aranĝo: iri al la meso, al la Kongreso, al la tagmanĝo. Rezulte de la unua movo oni estas en la koncerna loko (en la preĝejo, en la kongresejo); rezulte de la dua oni ĉeestas la koncernan aranĝon (la meson, la kongreson). Kiam temas pri la aranĝo, la prepozicio al ĉiam estas atinga, ĉar ne sencas paroli pri spaca direkto en la mondo de sociaj aranĝoj; oni eĉ povas demandi: kien vi iras al meso? (t.e. en kiun preĝejon). [Sergio Pokrovskij]
Rim. 3: Al montras kelkfoje la rezulton de movo: disrompi vazon al pecoj (pli bone „en pecojn“).
VD: Prepoziciaj kunaĵoj: al antaŭ, al malantaŭ, al apud, al ĉe, al ĉirkaŭ, al ekster, al en, al inter, al post, al sub, al super, al sur, al trans; ANT:de1
2.
Formi analizan dativon: doni, cedi, diri, skribi, ordoni, servi, malutili, respondi ion al iu; knabino etendis al Johano la manon [13]; deziri bonon al iu; ĵeti, prezenti ion al iu; minaci, flati, kontraŭstari, pardoni, pagi al iu; doni, proponi, komisii, sendi ion al iu; bati al si tuberonZ; akiri al si gloronZ; li faris al li mikskoloran veston [14]; mi aranĝis al mi ĝardenojn [15]; mi kolektis al mi arĝenton [16]; pretigi al si manĝaĵon; ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo [17]; tranĉi al si la piedon; mulo, al kiu oni devas kateni la buŝon [18]; la brutojn ili rabis al si [19]; ursino al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj [20]; ŝteli, forpreni ion al iuZ; prezentu al vi mian embarason; plaĉi al iuZ; tio ŝajnas al mi bona; bone estas al tiu, kiu observas la leĝojn [21]; al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo [22].
Rim. 1: La parolantoj de la lingvoj perdintaj dativon, ĉe la verboj netransitivaj ofte anstataŭigas ĝin per akuzativo; kaj tiun anstataŭigon oni ofte vidas ankaŭ en Esperanto, precipe ĉe la verboj danki, helpi, kompati, obei iunal iu.
Rim. 2: PV rimarkigas: „Post kelkaj verboj oni trovas, eĉ ĉe Zamenhof, uzon de al tute kontraŭen al la vera senco: demandi, peti ion al iu. Tia uzo, influata de naciismoj, estas evitinda.“ Mi ne opinias tiun uzon „kontraŭa al la vera senco“: ĝi estas konforma al la senco de dativo (kvankam ja nekutima en Esperanto; ĉe la indikitaj verboj pli bonstilaj estus de1, disde). [Sergio Pokrovskij]
3.
Indiki atributon, destinon, apartenecon: apliki teorion al la praktiko; konveni alZ; kutimigi iun al io; evitigi ion al iu; trinkigu al li akvon [23]; kondamnitaj al morto [24]; sankta al la EternuloZ; [25]; preta al ĉio; preni al si la liberecon, la rajton fari ion; al mi apartenas forto [26]; ĉio bona estas al via dispono [27]; knabo lasita al si mem [28]; vi prenos ŝin al viZ. [29];
4.
Rilateco: rilati al iuZ; la malamo, kiun li eksentis al ŝi [30]; sopiri al (prefere: pri) sia hejmo; fidi al iu; amo, abomeno, inklino al iu; mi konas mian devon al mia patro; favora al io; ni estis sklavoj al faraono [31]; la luno estis kaŝata al ni de densaj nuboj; estus dezirinde, ke ni estu amikoj al ĉiuj nacioj; li estas malbona al ĉiuj; ne estu tro severa al li; fremda, supera al iu; venis fino al mia latino [32]; (frazaĵo) ne estas piediranto kolego al rajdanto [33]. SIN:por, pri, kun, kontraŭ.
5.
Adicio, kompletigo: alligu ilin al via kolo [34]; aldoni du al kvar; aldoniĝos al vi jaroj da vivo [35]. SIN:plus.
6.
(malofte) Gramatikan rilaton inter substantivo el verba deveno aŭ kun verba signifo kaj ties objekta komplemento: estimo al ies virtoj; la bombardado al la haveno devigis la Turkojn cedi; antaŭparolo al la verko; la akcepto al la kongresanoj; post longa observado al ŝi; flegado al iu; provo al koloniigado; tiu letero estas tre grava por la trovo al la kulpulo; temas pri la mortigo al la edzino de la maristo (al la maristedzino. Ne konfuzu kun: la mortigo al la edzino fare de la maristo); sistema agitado al la publika opinio; kontentigo al spiritaj bezonoj; subteno al iu; la maldungado al laboristoj ĉesis; la defendo al patrujo; malpermeso de la registaro al la pola lingvo; kiel gravan taskon ili konsideras la klerigadon al la membraro.
Rim.: Laŭ PV, „Tiu uzo de al por anstataŭi post substantivo la akuzativon, kiu estus normala post la responda verbo, estas tre utila por eviti la dubasencecon de la prepozicio de.“ Nu, tiu uzo ne enradikiĝis, kaj restis nur eksperimenta; fakte ĝi ne estas bona solvo, ĉar forigante konfuzon kun akuzativo ĝi enkondukas konfuzon kun dativo. [Sergio Pokrovskij] SIN:akuzativo, je3, de5.
7.
Post adjektivo aŭ adverbo, pli malpli precizan rilaton pri metafora proksimeco aŭ malproksimeco: konforma, egala, malegala, simila, parenca, najbara al; konforme al; spite al; danke al.
II.
Vortero kun la sencoj al1.a, al1.b, al6:

alaĵo

[36]
Aldonaĵo, dependaĵo, flankaĵo.

aligi

Fari ion parto aŭ akompananto de io alia: ĉiun bonan esprimon, kiu ekzistas en iu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi (proprigi, apartenigi) al si [37]; ili discipline aligos siajn fortojn al nia granda armeoZ; nur tiam ni povas esperi pli aŭ malpli frue aligi al nia afero la grandegan indiferentan amason de la publiko [38]; Omar rapidpaŝe eliris, por aligi sin al la amikaro [39].

aliĝi

Iĝi parto, membro (aniĝi), akompananto (adheri) aŭ partoprenanto de io: aliĝi al la kongreso. se gut' al guto aliĝas (kuniĝas), maro fariĝas [40]; aliĝi al esperantista grupo; al tio ĉi aliĝas multego da deklinacioj neregulajZ; al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzoZ; al la koreco aliĝadis videbla nuanco de silenta kompatoZ.

aliĝilo

Formularo por aliĝi (plenigita aŭ neplenigita).
III.
Prefikso kun la sencoj al1.a, al1.b, al4, al6:
1.
alveni, alkuri alporti, alesti.
2.
alkonduki, alsekvi, alrigardi.
3.
alproprigi; almezuri veston al iuZ; alfari; alĝustigi.
4.
aldoni (doni plie, adicii); aldiri (diri plie); almeti; la neesprimita subjekto esfas facile alpensebla.

tradukoj

anglaj

~ a: toward(s), to; ~: to; ~igi: join; ~iĝi: join; ~iĝilo: registration form.

belorusaj

~igi: дадаць, далучыць, прылучыць; ~iĝi: дадацца, далучыцца, прылучыцца.

bulgaraj

~ a: на; ~ 2.: на.

francaj

~aĵo: ajout, adjonction, annexe, appendice, complément, supplément; ~aĵo: függelék, kiegészítés, adalék; ~iĝi: s'inscrire, adhérer; ~iĝilo: bulletin d'inscription, bulletin d'adhésion.

germanaj

~: an, zu, nach; ~iĝilo: Anmeldeformular.

hungaraj

~ b: -hoz, -hez, -höz, felé, irányában; ~ 2.: -nak, -nek, számára, részére; ~ 3.: -nak, -nek, -ra, -re, -hoz, -hez, -höz; ~ 4.: iránt; ~ 5.: -hoz, -hez, -höz; ~ 6.: -nek a, -nak a; ~ 7.: -nak, -nek, -val, -vel; ~igi: hozzáad, csatol, csatlakoztat; ~iĝi: csatlakozik, hozzáadódik, jelentkezik ; ~iĝilo: jelentkezési lap; al: hozzá-, oda-. ~ malriĉulo ovo kiel ~ riĉulo bovo : a szegénynek a kevés is sok; preta ~ ĉio: mindenre kész; lasita ~ si mem: elhagyatott; venis fino ~ mia latino: itt megáll a tudományom; ne estas piediranto kolego ~ rajdanto: gyalogos utasnak nem társa a lovas; konforme ~: vminek megfelelően; spite ~: vmi dacára; danke ~: vminek hála; se gut' ~ guto ~iĝas (kuniĝas), maro fariĝas: cseppből lesz a tenger; ~veni: megérkezik; ~rigardi: odanéz; ~proprigi: elsajátít; ~mezuri: felpróbál; ~ĝustigi: hozzáigazít.

italaj

~: a, verso; ~igi: iscrivere, aggregare, aggiungere; ~iĝi: iscriversi (ad un gruppo/partito..), aderire; ~iĝilo: modulo d'iscrizione.

nederlandaj

~: aan, tegen, naar; ~iĝi: zich inschrijven; ~iĝilo: inschrijvingsformulier, toetredingsformulier. ~veni: aankomen; ~rigardi: aankijken; ~proprigi: toe-eigenen.

polaj

~aĵo: dodatek, załącznik; ~igi: dodać, dołączyć, załączyć; ~iĝi: połączyć się z , przyłączyć się do , przystąpić, wstąpić do (organizacji); ~iĝilo: zgłoszenie, formularz zgłoszeniowy, deklaracja przystąpienia.

portugalaj

~: a, para; ~iĝi: aderir, afiliar-se, inscrever-se, incorporar-se; ~iĝilo: formulário de adesão, formulário de afilição, formulário de inscrição.

rusaj

~ a: к, на; ~ b: в (+ вин. пад.) , на; ~ 2.: (переводится дательным падежом) ; ~: к, ( переводится дательным падежом) ; ~igi: прибавить, присоединить ; ~iĝi: пристать, присоединить ся ; ~iĝilo: приглашение , бланк приглашения. ne estas piediranto kolego ~ rajdanto: гусь свинье не товарищ.

slovakaj

~ a: k, ku; ~igi: pridať; ~iĝi: pridať sa; ~iĝilo: prihláška.

volapukaj

~ 3.: -e; ~ 4.: -e; ~: äl.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 5
3. La Nova Testamento, S. Luko 18:13
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 8:22
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:27
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:26
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:17
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:3
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 29:11
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 36, La Revuo, 1908, Majo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:3
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 2:5
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 2:8
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 31:20
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 32:9
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 8:27
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:12
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:18
22. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 25:21
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 102:19
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 14:2
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:14
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 45:20
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:15
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 21:11
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Samuel 13:15
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 6:21
32. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
33. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:3
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:11
36. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
37. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, Ĉap. 5.
38. Zamenhof: OV, p. 93
39. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉap. 5
40. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

administraj notoj

pri ~aĵo:
      La "difino" venas de PV kaj estas nesuficxe klara. 
      "Aldonajxo" kaj "flankajxo" havas suficxe malsamajn 
      sencojn kaj ne estas klare, kial la ideo "flanka", 
      "akcesora" ks povas aperi en "alajxo".
      [MB]
    
pri al:
  Indus unuecigi la redakton de cxi tiu artikolo kiun tiuj
  de aliaj prepozicioj.
  [MB]

[^Revo] [al.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.54 2008/02/12 17:30:35 ]