tradukoj: be de en es fr hu it nl pl ru

*kamer/o [1]

*kamero

1.TEZ
Izolita ĉambro specialcela, eble senfenestra kaj nehejtata: radio de la subiranta suno enfalas en la nudan kameron (en malliberejo) [2]; en la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kamero por kuirado [3]; trinkinte teon ŝi iris en la malluman kameron, kie oni tenis valizojn kaj kie, en du ŝrankoj, estis diversaj malnovaĵoj [4]; li respondas per absurdaĵoj aŭ rifuzas respondi, kaj nur petas pri tio, ke oni lin kaŝu en blenditan kameron sub armitan gardon [5]. VD:ĉelo1
2.TEZ
FOTkamerao kamero de fotilo; senluma kamero [6].
3.
ANATEK Parto de aparato, maŝino, vivula organo, prezentanta fermitan spacon: kameretoj de la koro (aŭrikloj kaj ventrikloj); kamero de revolvero, de reakcia motoro.

gaskamero

Fermita ĉambro por mortigo per venena gaso, kiajn uzis nazioj por ekstermado de judoj kaj aliaj grupoj dum la dua mondmilito: ŝi pereis la 9-an de aŭgusto, mortigita per la gaso Ziklon-B en gaskamero [7].

tradukoj

anglaj

~o 1.: dark room; ~o 3.: chamber.

belorusaj

~o 1.: камора, камэра; ~o 2.: камэра; ~o 3.: камэра.

francaj

~o: pièce, réduit, chambre; gas~o: chambre à gaz.

germanaj

~o: Kammer.

hispanaj

~o: cámara (habitación, cuarto), recámara; gas~o: cámara de gas.

hungaraj

~o 1.: kamra; ~o 2.: kamera; ~o 3.: kamra.

italaj

~o: camera (anat., tec., mil.). senluma ~o: camera oscura.

nederlandaj

~o 1.: kamer ; ~o 2.: kamer ; ~o 3.: kamer .

polaj

~o 1.: komora; ~o 3.: komora.

rusaj

~o 1.: камера, коморка, чулан; ~o 2.: камера; ~o 3.: камера.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
3. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 19a
5. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 27a
6. Zamenhof: citite laŭ PIV2, p. 519
7. S. Śmigielski: Edith Stein - fratulino Tereza Benedikta de la Kruco, Dia Regno, 2009:2 (74)

[^Revo] [kamer.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2011/12/31 04:10:09 ]