tradukoj:
ar be bg cs de en es fa fr hu it nl pl pt ru sk sv tp tr
*ĉambr/o [1]
*ĉambro
- 1.
Ĉiu el la apartaj ejoj de
domo, disigitaj per muroj aŭ vandoj, kaj
komunikiĝantaj per pordoj.
- a)
-
Ĉambro en loĝejo.
ĉelo1,
kabineto1,
kamero1 - b)
-
Ĉambro ofica.
aŭlo,
salono,
solenejo
- 2.
Ŝtata aŭ publika institucio, precipe asembleo,
kaj ties oficejo aŭ kunvenejo:
ĉambro de deputitoj;
ĉambristo
-
Servisto, kiu servas
en loĝoĉambroj:
li venis en tiu tempo, kiam la generalo nur ellitiĝis kaj
kiam lia ĉambristo eble portis al li arĝentan ujon por
lavado
[2].
ĉambristino
-
Servistino, kies
laboro estas purigi kai ordigi loĝoĉambrojn:
ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon,
infanistinon kaj veturigiston
[3];
ĉu vi vidis la ĉambristinon aŭ la kuiristinon?
[4];
de dek du jaroj ŝi kudras por la bona sinjorino elegantajn
vestojn dum tutaj noktoj, akre admonas ŝiajn
ĉambristinojn kaj lakeojn, ĉiumatene metas sur
ŝiajn piedojn ŝtrumpojn kaj ŝuojn
[5].
antaŭĉambro
- 1.
-
Parto de loĝejo, ĉe la enirejo,
kie oni demetas la mantelojn, ĉapelojn, pluvombrelojn, ktp.
koridoro,
vestiblo - 2.
-
Salono, en kiu la vizitantoj de oficialulo aŭ
eminentulo atendas la akcepton.
atendoĉambro
Atendejo,
ĉambro, ĝenerale kun seĝoj, por atendado:
mi atendis la kuraciston en atendoĉambro dum duonhoro.
banĉambro
Ĉambro por bano, duŝo, korpa purigado kaj
flegado.
dormoĉambro
Ĉambro ordinare kvieta kaj taŭge ekipita por
dormado.
je la deka vespere ĉiuj estis en la dormoĉambroj, je la
deka kaj duono la domo dormadis
[6].
klasĉambro

Ĉambro en lernejo, kie klaso lernas:
la klasĉambroj havis multajn fenestrojn por havigi sufiĉe
da lumo
[7].
komerca ĉambro

Komuna asocio de komercaj kompanioj,
kiu servas ilin per reprezentado, informado,
perado; ties oficejo:
mian glason mi levas pro la bona stato, la gloro kaj la honoro
de la urbo Bulonjo, la sano de la urbestraro, kaj de la
reprezentanto de la komerca ĉambro
[8].
lavĉambro
Ĉambro en kiu oni lavas sin aŭ
tolaĵon.
Adamo estas en lavĉambro kaj lavas sin.
[9];
lavejo
banĉambro
manĝoĉambro
Ĉambro por manĝado:
koridoro, kiu kondukis de la vizitĉambro al la
manĝoĉambro
[10].
maŝinĉambro
Ĉambro en ŝipo kie estas la maŝinoj:
oni enhejmiĝas, por tiel diri, en la maŝinĉambro
[11].
skriboĉambro
Ĉambro por skriba, pensa laborado:
kabineto1,
skribejo
vivoĉambro
[12]
Familia ĉambro, ĉefa parto de la loĝejo,
kie la familio kunvenas.
vizitĉambro
Ĉambro, kie oni ricevas vizitantojn:
koridoro, kiu kondukis de la vizitĉambro al la
manĝoĉambro
[13].
salono
tradukoj
anglaj
~o 1.:
room;
~o 2.:
chamber;
antaŭ~o:
antechamber.
arabaj
~o a:
حُجْرَةٌ
ج حُجَرٌ.
belorusaj
~o a:
пакой;
~o b:
заляпаседжаньняў;
~o 2.:
палата ;
~isto:
пакаёвы, пакаёўка;
antaŭ~o 1.:
пярэдні пакой;
antaŭ~o 2.:
прыёмны пакой.
bulgaraj
~o:
стая;
ban~o:
баня;
dormo~o:
спалня.
ĉeĥaj
~o:
pokoj, místnost.
francaj
~o a:
pièce
;
~o b:
salle;
~o 2.:
chambre ;
~isto:
camériste;
~istino:
femme de chambre;
antaŭ~o 1.:
entrée;
antaŭ~o 2.:
antichambre;
atendo~o:
salle d'attente;
ban~o:
salle de bain;
dormo~o:
chambre à coucher;
klas~o:
salle de classe;
komerca ~o:
chambre de commerce;
lav~o:
buanderie;
manĝo~o:
salle à manger;
maŝin~o:
salle des machines;
skribo~o:
bureau (pièce pour travailler), cabinet d'étude;
vivo~o:
salle de séjour, vivoir;
vizit~o:
salon.
~o de deputitoj:
Chambre des Représentants(Belgique)
.
germanaj
~o a:
Raum, Zimmer, Kammer;
~o b:
Kammer;
~o 2.:
Kammer;
~o:
Kammer, Zimmer;
~istino:
Zimmermädchen;
antaŭ~o 1.:
Diele;
antaŭ~o 2.:
Vorzimmer;
atendo~o:
Wartezimmer;
ban~o:
Badezimmer;
dormo~o:
Schlafzimmer;
klas~o:
Klassenzimmer;
lav~o:
Waschzimmer, Waschraum;
manĝo~o:
Esszimmer;
maŝin~o:
Maschinenraum;
skribo~o:
Schreibzimmer, Schreibstube;
vivo~o:
Wohnzimmer.
hispanaj
~o a:
habitación, cuarto;
~o b:
cámara;
~o 2.:
cámara;
~isto:
camarista;
vivo~o:
sala.
hungaraj
~o a:
szoba;
~o b:
helyiség;
~o 2.:
ház (pl. felsőház), kamara;
~isto:
szobainas, komornyik;
~istino:
szobalány;
antaŭ~o 1.:
előszoba;
antaŭ~o 2.:
fogadószoba, fogadóhelyiség;
antaŭ~o:
előszoba;
atendo~o:
várószoba;
ban~o:
fürdőszoba;
dormo~o:
hálószoba;
klas~o:
osztályterem;
komerca ~o:
kereskedelmi kamara;
manĝo~o:
ebédlő;
maŝin~o:
gépterem;
skribo~o:
iroda, írószoba;
vivo~o:
nappali (szoba);
vizit~o:
szalon.
~o de deputitoj:
képviselőház.
italaj
~o 1.:
stanza, camera, sala;
~o 2.:
camera;
~isto:
cameriere (domestico), domestico (uomo di servizio);
~istino:
cameriera (domestica), domestica (donna di servizio), donna di servizio;
antaŭ~o 1.:
vestibolo, ingresso (stanza), anticamera;
antaŭ~o 2.:
anticamera;
atendo~o:
sala d'attesa;
ban~o:
bagno (stanza), stanza da bagno;
dormo~o:
camera (stanza da letto), camera da letto;
klas~o:
aula (scuola);
komerca ~o:
camera di commercio;
lav~o:
bagno (stanza);
manĝo~o:
sala da pranzo;
maŝin~o:
sala macchine;
skribo~o:
studio (stanza);
vivo~o:
soggiorno (stanza), sala (soggiorno);
vizit~o:
salotto, parlatoio (stanza).
~o de deputitoj:
Camera dei Deputati.
nederlandaj
~o:
kamer;
~isto:
kamenier;
~istino:
kamermeisje;
antaŭ~o 1.:
vestibule;
antaŭ~o 2.:
voorvertrek, voorkamer, wachtkamer;
ban~o:
badkamer;
dormo~o:
slaapkamer;
komerca ~o:
kamer van koophandel;
skribo~o:
kabinet;
vivo~o:
woonkamer.
~o de deputitoj:
Kamer van volksvertegenwoordigers (België)
, Tweede Kamer (Nederland).
persaj
~o:
اتاق;
~isto:
پیشخدمت، خدمتکار;
~istino:
خدمتکار (زن);
antaŭ~o 1.:
اتاقک ورودی، راهروی ورودی، دهلیز;
antaŭ~o 2.:
اتاق انتظار، پیشتالار;
atendo~o:
اتاق انتظار;
ban~o:
حمام;
dormo~o:
اتاق خواب;
klas~o:
اتاق درس، کلاس درس;
lav~o:
اتاق شستشو;
manĝo~o:
اتاق غذاخوری، ناهارخوری;
maŝin~o:
ماشینخانه;
skribo~o:
دفتر کار، اتاق مطالعه;
vivo~o:
اتاق نشیمن;
vizit~o:
اتاق پذیرایی.
~o de deputitoj:
مجلس نمایندگان.
polaj
~o a:
pokój, izba, pomieszczenie, sala;
~o b:
pokój, pomieszczenie;
~o 2.:
izba;
~isto:
kamerdyner;
~istino:
pokojówka;
antaŭ~o 1.:
przedpokój, sień;
atendo~o:
poczekalnia;
ban~o:
łazienka;
dormo~o:
sypialnia;
klas~o:
klasa;
lav~o:
łazienka, pralnia;
manĝo~o:
jadalnia;
maŝin~o:
maszynownia;
skribo~o:
gabinet;
vivo~o:
pokój dzienny;
vizit~o:
salon.
portugalaj
~o a:
cômodo;
~o b:
câmara;
~o 2.:
câmara;
~isto:
camareiro;
~istino:
camareira;
antaŭ~o 1.:
vestíbulo;
antaŭ~o 2.:
antecâmera;
atendo~o:
sala de espera;
ban~o:
banheiro;
dormo~o:
quarto;
klas~o:
sala de aula;
manĝo~o:
refeitório, sala de jantar;
maŝin~o:
casa de máquina;
vivo~o:
sala de estar;
vizit~o:
sala de visita.
rusaj
~o 1.:
комната;
~o 2.:
палата;
~isto:
камердинер
;
~istino:
горничная;
antaŭ~o 1.:
прихожая;
ban~o:
ванная;
dormo~o:
спальня;
komerca ~o:
торговая палата;
skribo~o:
рабочий
кабинет;
vivo~o:
гостиная.
~o de deputitoj:
палата депутатов.
slovakaj
~o a:
izba;
~o b:
miestnosť;
~o 2.:
komora;
antaŭ~o:
predsieň;
vivo~o:
obývačka.
svedaj
~o a:
rum.
tokiponaj
~o 1.:
tomo.
turkaj
~o:
oda;
ban~o:
banyo;
dormo~o:
yatak odası;
vivo~o:
oturma odası;
vizit~o:
salon.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
N. Gogol, trad. V. Vyĉegĵanin: Malvivaj animoj, Novelo pri kapitano Kopekin3.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §37.4.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 29, La Revuo, 1908, Februaro
5.
E. Orzeszko, trad. Kabe: La bona sinjorino6.
M. de Assis, trad. P. Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 27a7.
D. Drown: Elektoj, Monato, jaro 2003a, numero 10a, p. 23a8.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Unua Kongreso Esperantista, 19059.
Lekcje Esperanto
1-15
, Leciono dekdua10.
M. de Assis, trad. P. Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 29a11.
H. Harrison, trad. R. Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, Sezonoj, 199612.
Rüdiger Eichholz: Esperanta Bildvortaro13.
M. de Assis, trad. P. Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 29a
[^Revo]
[cxambr.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.49 2010/10/18 16:30:27 ]