tradukoj: be de en es fr hu it nl pl ru

kanon/o

kanono

1.
KRI Grava eklezia regulo, koncernanta la kredon, kulton kaj disciplinon.
2.
REL Norma listo:
a)
BIB Norma listo da libroj kiujn koncerna konfesio rigardas kiel sanktajn: malnovtestamenta kanono, novtestamenta kanono, masora kanono.
b)
KRI Eklezia katalogo de la sanktuloj.
HOM:kanono

kanona

1.
KRI Rilata al kanono 1, konforma al ĝi: la kanona juro, la kanonaj horoj.
2.
BIB Rilata al kanono 2.a: la kvar kanonaj evangelioj.
3.
MAT(fakula ĵargono)[1] Plej natura. VD:kanona bazo, kanona projekcio.
Rim.: La vorto ne havas precizan sencon. Ĝi nur servas por kvalifiki iujn objektojn, kiujn oni povas ial konsideri plej „naturaj“, „evidentaj“, „regulaj“, ktp.

enkanonigi

KRI
Solene enskribi iun en la kanonon de la sanktuloj aŭ beatuloj.

duakanona

BIBKAT
Apartenanta al iu el la Bibliaj libroj (aŭ ties partoj) kies aŭtento estas kontestata kaj kiujn la eklezio rigardas malpli aŭtoritataj.
Rim. 1: La termino estas romkatolika. Ĝi ŝajnas implici ekziston de iu „dua kanono“, pri kio fakte ne temas.
Rim. 2: Simila nocio ekzistas en ortodoksismo; tamen tie temas pri „libroj bibliaj“, el kiuj unuj estas kanonaj, kaj iuj estas „bibliaj eksterkanonaj“ (la eklezio ankaŭ ilin rigardas instruaj kaj rekomendindaj, presigas ilin en siaj biblioj, sed ne plene agnoskas ilin „Die inspiritaj“). La ortodoksa Biblio entenas je 4 libroj pli da ili ol la romkatolika Vulgato.
Rim. 3: Protestantoj, polemike, rifuzas distingi tiajn librojn disde la apokrifoj.
Rim. 3: Precipe temas pri la malnovtestamentaj libroj kiuj ne eniris la masoran kanonon; tamen ankaŭ iujn librojn novtestamentajn iuj (i.a. la romkatolikoj) rigardas duakanonaj: Hebreoj, Jakobo, Judas, 2Petro, 1Johano, 2Johano, Apokalipso.

tradukoj

anglaj

~o: canon; ~a 3.: canonical; en~igi: canonize; dua~a: deuterocanonical. kanona juro: canon law; kanonaj horoj: canonical hours.

belorusaj

~o: канон; ~a: кананічны; en~igi: кананізаваць.

francaj

~o: canon; ~a: canonique; en~igi: canoniser; dua~a: deutérocanonique.

germanaj

~a 3.: kanonisch.

hispanaj

~o: canon; ~a: canónico; en~igi: canonizar.

hungaraj

~o: kánon; ~a 2.: kánoni, kanonikus; ~a 3.: kanonikus; en~igi: felvesz a szentek sorába, kanonizál; dua~a: deuterokanonikus. malnovtestamenta ~o: ótestamentumi kánon ; novtestamenta ~o: újtestamentumi kánon ; masora ~o: maszórikus kánon; kanona juro: kánonjog; kanonaj horoj: kánoni órák.

italaj

~o 1.: regola canonica; ~o: canone; ~a: canonico; en~igi: canonizzare; dua~a: deuterocanonico.

nederlandaj

~o: canon; ~a 1.: canoniek; ~a 2.: canoniek; ~a 3.: natuurlijk; en~igi: canoniseren, heilig verklaren, zalig verklaren; dua~a: deuterocanoniek. malnovtestamenta ~o: canon van het Oude Testament; novtestamenta ~o: canon van het Nieuwe Testament; kanona juro: canoniek recht; kanonaj horoj: canonieke uren, daggetijden.

polaj

~o: kanon; ~a: kanoniczny; en~igi: kanonizować.

rusaj

~o b: лик святых; ~o: канон; ~a: канонический; en~igi: причислить к лику святых , канонизировать; dua~a: второканонический, неканонический. malnovtestamenta ~o: ветхозаветный канон; novtestamenta ~o: новозаветный канон; masora ~o: масоретский канон; kanona juro: каноническое право ; kanonaj horoj: уставные часы молитв.

fontoj

1. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana

[^Revo] [kanon.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2010/10/25 16:30:35 ]