tradukoj: be bg de en fr he hu nl pl pt ru sv

*kas/o [1]

*kasoTEZ

1.TEZ
=monkesto dum tiu incidento el la kaso iel mistere malaperis la tuta taga enspezo [2]; la unua [desegnaĵo] estis trovita en la malplena kaso de aŭtomata alkoholvendejo [3]; plena kaso ŝteliston altiras [4].
2.TEZ
[5] Ĉambro, destinita por enspezado kaj elspezado de mono, kaj en kiu oni konservas la kason: kiam ŝi estis paganta ĉe la kaso, ŝiaj ŝuoj malaperis [6]; jam mi estis antaŭsaltinta, kubute forŝovante maljunulinon de la kasofenestro [7]. SIN:kasejo
3.TEZ
(figure) Monaj rimedoj: por kio rompi seĝojn? ĝi estas malprofito por la regna kaso; [8]; la reĝa kaso havos malprofiton [9]; mi jam multe ŝuldas al nia kaso de reciproka helpo [10]; al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso [11]; vivi de ŝparita kaso (mono) [12]; kiu rompis la glason, tiu ordigu la kason Z (pagante la perdon, ĉar ĉiu devas prirespondi pri siaj faroj). VD:poŝo, sako.

kasejoTEZ

[13]
=kaso2

kasistoTEZ

Tiu, kiu mastrumas kason.
a)
Oficisto, kiu en- kaj elspezas monon en kaso 2.
b)
Societano, kies tasko estas kolekti la kotizojn kaj prizorgi la monon.

enkasigi

(tr)
Ricevi monon, enspezi, enpoŝigi.

kasmaŝino

Maŝino entenanta tirkeston por kasa funkcio, kaj plenumanta rilatajn monkalkulojn, ofte uzata en vendejo: restis sur la prezentilo antikva pesilo kaj klasika kasmaŝino [14].

tradukoj

anglaj

~o 1.: cash box, money box, till; ~o 2.: cashier's office, cashpoint, cashdesk; ~ejo: cashier's office, cashpoint, cashdesk; ~isto : treasurer, paymaster; en~igi : pay in.

belorusaj

~o 1.: каса; ~o 2.: каса; ~ejo: каса; ~isto : касір; en~igi : інкасаваць.

bulgaraj

~o 1.: каса.

francaj

~o 1.: caisse; ~o 2.: caisse ; ~o 3.: caisse, argent; ~ejo: caisse ; ~isto: caissier, trésorier; en~igi : encaisser ; ~maŝino: caisse enregistreuse. regna ~o: trésor public; ~o de reciproka helpo: caisse d'entraide, caisse de solidarité; ŝparita ~o: économies; kiu rompis la glason, tiu ordigu la ~on: il faut payer pour ses erreurs.

germanaj

~o 1.: Kasse, Geldkassette, Geldkasten; ~o 2.: Kasse, Kassenraum; ~o 3.: Kasse; ~ejo: Kasse, Kassenraum; ~isto : Kassierer, Kassenführer, Kassenverwalter; en~igi : einnehmen, einziehen, einkassieren.

hebreaj

~o 1.: קופה, אוצר; ~o 2.: קופה; ~ejo: קופה; ~isto: גזבר; en~igi : להכניס. ŝparita ~o: חסכונות.

hungaraj

~o 1.: pénzesláda, kassza, kézipénztár, pénzkazetta; ~o 2.: pénztár, pénztárhelyiség, pénztárterem; ~ejo: pénztár, pénztárhelyiség, pénztárterem; ~isto: pénztáros; en~igi : bevételez, behajt, pénzt beszed, inkasszál. ŝparita ~o: megtakaríás.

nederlandaj

~o 1.: kas; ~o 2.: kassa; ~o 3.: kas; ~ejo: kassa; ~isto: kassier, penningmeester; en~igi : incasseren. ~o de reciproka helpo: solidariteitskas; ŝparita ~o: spaargeld; kiu rompis la glason, tiu ordigu la ~on: wie het potje breekt, moet het betalen.

polaj

~o: kasa; ~ejo: kasa; ~isto: kasjer; en~igi : inkasować.

portugalaj

~o 1.: caixa (de dinheiro), cofre, caixa-forte, burra; ~o 2.: caixa (local), tesouraria; ~o 3.: caixa (recursos), recursos financeiros; ~ejo: caixa (local), tesouraria; ~isto: caixa (funcionário), tesoureiro; en~igi : recolher (dinheiro), arrecadar dinheiro.

rusaj

~o 1.: касса; ~o 2.: касса; ~ejo: касса; ~isto: кассир.

svedaj

~o 1.: kassa; ~o 2.: kassa; ~ejo: kassa; ~isto: kassör.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 27
3. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 6
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 19
7. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 1
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:1
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 4:13
10. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 1
11. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
12. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
13. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
14. I. Ertl: Buckeye Road, 2011

[^Revo] [kas.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2011/09/07 11:10:11 ]