tradukoj: be bg br cs de en es fr hu it nl ru sv

*kest/o [1]

*kestoTEZ

Ujo ligna, metala, plasta aŭ el alia materialo, ofte en formo de orta paralelepipedo: ili faru keston el akacia ligno ... kaj tegu ĝin per pura oro [2]; ŝi prenis por li keston el kanoj kaj ĉirkaŭŝmiris ĝin per asfalto kaj peĉo [3]; formeti la aferon en la keston de forgeso [4]; ofta festo ― malplena kesto (monkesto) [5].

leterkestoTEZ

POSX Kesto por enmeti ricevatajn leterojn, pakaĵojn, mesaĝojn. VD:poŝtkesto

monkestoTEZ

Kesto por teni monon: la avarulo staris, forgesinte la ŝlosilon de sia monkesto, kaj la ŝlosilo, kiel li bone sciis, sidis en tiu kesto [6]; sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn [7]. SIN:kaso 1

nigra kesto

1.TEZ
TEK Parto de aparato, programo, sistemo, de kiu oni rigardas nur la enigojn kaj eligojn, nenion supozante pri interna funkciado. SIN:nigra skatolo
2.TEZ
AVI(evitinde) Flugregistrilo, kiu restas en flugaparato, kaj kies enhavon oni povas analizi post paneo aŭ akcidento.
Rim.: „Nigra kesto“ aŭ „nigra skatolo“ en la senco de flugregistrilo aperas en gazetaj tekstoj. Ĝi ne evidentigas la funkcion de la aparato, kiu cetere estas ordinare oranĝkolora.

poŝtkestoTEZ

POSX Publika kesto por enmeti sendotajn leterojn aŭ paperaĵojn. VD:leterkesto

sonkestoTEZ

MUZ Kesto kun buŝo apud la kordoj de kordinstrumento aŭ sub tegaĵo de frapinstrumento por laŭtigi ties sonojn.

*tirkestoTEZ

Fako, ingigita en ŝranko, tablo, komodo aŭ simila meblo, kaj laŭvole elŝovebla: en mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj [8].

tradukoj

anglaj

~o: case, chest; leter~o: mail box, letter box.

belorusaj

~o: скрыня, скрынка; leter~o: паштовая скрынка; poŝt~o: паштовая скрынка; tir~o: шуфляда.

bretonaj

~o: kased, arc'hig; leter~o: boest-lizheroù; mon~o: kef; poŝt~o: boest-lizheroù; son~o: kef-dasson; tir~o: tiretenn.

bulgaraj

~o: сандък; leter~o: пощенска кутия; poŝt~o: пощенска кутия; tir~o: чекмедже.

ĉeĥaj

~o: skříňka.

francaj

~o: caisse, arche, boite, carton, coffre, corbeille; leter~o: boite à lettres; mon~o: caisse, tronc; nigra ~o: boite noire; poŝt~o: boite à lettres; son~o: caisse de résonance; tir~o: tiroir. formeti la aferon en la ~on de forgeso: jeter l'affaire aux oubliettes, mettre l'affaire à la corbeille.

germanaj

~o: Kiste, Kasten, Lade; leter~o: Briefkasten; nigra ~o 2.: Flugschreiber; nigra ~o: Black Box; poŝt~o: Briefkasten; son~o: Klangkörper; tir~o: Schublade.

hispanaj

~o: caja, arca; leter~o: buzón (particular para recepción de cartas); poŝt~o: buzón (público para envío de cartas); tir~o: cajón.

hungaraj

~o: láda; leter~o: levélszekrény; poŝt~o: postafiók; son~o: hangszekrény; tir~o: fiók.

italaj

~o: cassa, cassetta; leter~o: cassetta delle lettere; mon~o: cassa (del denaro); nigra ~o 1.: scatola nera (black box); nigra ~o 2.: scatola nera; poŝt~o: cassetta postale; son~o: cassa armonica; tir~o: cassetto.

nederlandaj

~o: kist, bak, krat; leter~o: brievenbus; mon~o: kas; nigra ~o: zwarte doos; poŝt~o: postbus; son~o: klankkast; tir~o: lade, la.

rusaj

~o: ящик; leter~o: почтовый ящик; mon~o: касса, денежный ящик; poŝt~o: почтовый ящик; son~o: резонатор (у музыкального инструмента); tir~o: выдвижной ящик (стола, шкафа и т.п.).

svedaj

leter~o: postlåda; poŝt~o: brevlåda.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 25:10
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:3
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, knabino kiu paŝis sur panon
7. La Nova Testamento, S. Marko 12:41
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31

[^Revo] [kest.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.31 2011/01/17 10:10:09 ]