tradukoj: de fr hu nl

kataliz/i [1]

katalizi

(tr)
1.
(pri substanco)KEM Faciligi ĥemian ŝanĝon, ne estante mem ŝanĝita: fruan kernosintezon helpis ― katalizis ― la ĉeesto de ŝarĝoportaj pezaj partikloj [2].
2.
(figure) Vigligi, instigi: la Manifesto de Prago katalizis senteblan pliaktiviĝon en UEA [3].

katalizo, katalizado

KEM Reakcio pelata de katalizilo: La vivo estas ... ĥemia fenomeno, kies fundamentaj meĥanismoj estas polimerizado kaj katalizo [4].

katalizanto

=katalizilo enzimoj kaj aliaj katalizantoj [5].

katalizilo

KEM Substanco kiu katalizas, vigligante reakcion: la plimulto de la solidaj kataliziloj estas metalo aŭ oksido, sulfido aŭ halogenido de metalo aŭ duonmetaloj [6].

tradukoj

francaj

~i: catalyser; ~o, : catalyse; ~anto: catalyseur; ~ilo: catalyseur.

germanaj

~i: katalysieren; ~o, : Katalyse; ~anto: Katalysator; ~ilo: Katalysator.

hungaraj

~i: katalizál; ~o, : katalízis; ~anto: katalizátor; ~ilo: katalizátor.

nederlandaj

~i: katalyseren; ~o, : katalyse; ~anto: katalysator; ~ilo: katalysator.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Don Harlow: Astronomio, 2007-05-26
3. UEA: Lee Chong-yeong ne plu inter ni, Gazetaraj Komunikoj, 2008-07-04
4. G. Lagrange: La Vivo, Sennacieca Revuo, 1965
5. Vikipedio, artikolo „katalo“, 2008-10-22
6. Vikipedio, artikolo „katalizilo“, 2008-07-08

[^Revo] [kataliz.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.4 2010/01/21 17:30:57 ]