tradukoj:
be br cs de en es fr hu nl pl pt ro ru tp vo
*okaz/i [1]
*okazi
(ntr)
-
Estiĝi, fariĝi en iu loko aŭ momento:
la malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion,
kio okazis al ŝi
[2];
la edziĝo okazis antaŭ tri tagoj;
se okazos, ke li mortos...;
povus okazi, ke iu rekonus mian skribon.
aperi,
fali,
fari,
veni
*okazo
- 1.
-
Tio, kio okazas, precipe tio, kies estiĝon oni ne povis
atendi kun certeco:
stranga okazo trafis minZ;
vi tremas pro okazo la teruraZ;
la okazo konfirmis la suspekton;
la interligo de la okazoj.
akcidento,
epizodo,
fariĝo,
incidento,
spertaĵo,
travivaĵo
- 2.
-
Difinita aparta cirkonstanco, speciale atentinda situacio:
en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon „n“
[3];
forlasi iun sufikson ni povas nur en tiaj okazoj, se la
neceseco de la sufikso estas iom dubaZ;
en plej bona okazo ni povos alveni nur post noktomezo;
en okazo de bezono ni scias, kie vin trovi
[4];
en la okazo, se vi bezonos vortaron, vi trovos ĝin
sur la breto;
en la okazo se vi restos fidelaj, mi revokos vin
[5];
‐ Vi do vidas, nobla sinjoro, ‐ diris Hiram ‐
ke nur
en unu okazo la pastroj povus, eĉ devus akcepti plej
malhonoran traktaton kun Asirio: se ili celus mallevi kaj
nuligi la povon de l' faraono...
[6];
en okazo de efektiva milito la malamiko povus ataki vin de
tiu flanko
[7];
ĝia (de karambolo) sola escepta uzebleco
ekzistas en tiuj okazoj, kiam oni intence volas fari
abruptan efekton, kaj kvazaŭ devigi la deklamanton je
paŭzo inter la du vortoj
[8];
se la sukceso de libro mezuriĝus per volumeno kaj diverso
de resonoj, kiujn tiu estigas ĉe leganto, mi devus
konstati ke, almenaŭ en unu (mia) konkreta okazo, la
verko de Eŭgeno de Zilah plene atingis sian celon
[9];
en la okazo de Esperanto, kies plej elstaraj poemoj estas,
el diversaj kaŭzoj, preskaŭ nekonataj eĉ
de kleraj
amatoroj, tio estis ne aplikebla
[10];
tiuj klarigoj povas esti aplikataj al speciala
okazo
de akuzativo: la indiko de ia jen prenota, jen prenita pozo,
kiun
manifestas propozicio
[11];
en la speciala okazo de lingvo postgramatikeca en tiu senco,
ke ĝi estas aktive uzata ne de ordinara
lingvokomunumo, sed nur
de homoj, kiuj ĝin speciale lernis, oni povas
definitive fiksi
la uzotan formon
[12];
„Pri la infinitivo en kelkaj specialaj
okazoj“
[13].
- a)
-
‐ Sed, via markiza Moŝto, mi troviĝis en
okazo
de rajta defendo
[14];
en okazo de nombro-egaleco de voĉoj la Prezidanto
havas decidan voĉon
[15].
- b)
-
la lasta okazo de endemia variolo en la mondo estis
registrita en oktobro 1977, en Somalio, kaj en aŭgusto
1978, en Anglio, okazis du pliaj okazoj pro infekto
en laboratorio
[16];
‐ Tio estas kurioza okazo de la malsano nomata: la
monomanio de la
memmortigo, diris la sanoficiro patose
[17];
tio estis bela okazo de hemiplegioB.
limokazokazo 2 - 3.
-
Konvena, favora cirkonstanco aŭ situacio, ebliganta
fari ion:
uziZ,
kaptiZ,
profiti la okazon;
kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas
[18];
okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita
[19];
fordormi la okazon
[20];
li atendas, ke la okazo venu al lia nazo
[21];
okazo kreas ŝteliston
(ion oni faras sen antaŭa intenco, nur ĉar
okazo
aperas)
[22];
tio donis al mi la okazon turni la atenton de niaj
amikoj sur tiun malfacilaĵonZ;
mi jam havis la okazon vidi, keZ.
- 4.
- [23]
(kadre de iu probablospaco
(Ω,A,P))
Ĉiu el la elementoj de A:
neebla okazo (la malplena aro);
certa okazo (la aro
Ω);
mala okazo [24]
(komplementa).
nedependa
Rim.:
Jam ekzistas „okazo“ kaj „okazaro“ en
[25], sed por determini
iliajn sencojn necesus pli bone koni la terminologion de la tiama
probablokalkulo.
okaza
-
Hazarde renkontata aŭ okazanta:
okaza komplimento ne iras al testamento
(ne indas heredaĵon)
[26];
tio dependas de pure okazaj cirkonstancojZ;
kvankam li silentas, tamen okazaj vortoj al mi
montris, ke...Z.
okaze
- 1.
-
En tia okazo, ĉe la okazo:
mi okaze uzos vian afablan permeson.
- 2.
-
Hazarde:
okaze mi iris sur la stratoB;
la naturaj lingvoj konstruiĝis okaze kaj
senkonscieZ.
okaze de
(prepoziciaĵo)
-
Dum parto de, hazarde
aŭ laŭcele ĉe la okazo de:
okaze de tio, mi deklaros, ke...;
oni iluminaciis okaze de la nacia festo.
okazaĵo
-
Hazarda okazo:
tiu regulo ne estas ia misteraĵo, kaj estas simpla
okazaĵoZ.
okazigi
(tr)
-
Igi okazi:
la societo okazigis kongreson en la pasinta monato;
tiu katastrofo okazigis la morton de tridek pasaĝeroj.
kaŭzi
elementa okazo
-
Unuelementa okazo 4:
la probablo de okazo
egalas al la sumo de la probabloj de la elementaj okazoj
ĝin konsistigantaj.
Rim.:
Oni foje nomas „elementa okazo“ la elementon mem.
ĝustokaze
-
Sekve al la antaŭa diro, iel rilate al la temo...:
ĉu tio estas la sekvo de via konatiĝo kun la belulinoj graf...
Ĝustokaze diru al mi, kian impreson vi ricevis de la
konatiĝo?
[27].
interokazaĵo, flankokazaĵo
-
Aparta malgrava okazo, plejofte malhelpa, kiu neatendite
intervenas en cirkonstancaro.
incidento,
interveni,
peripetio
kunokazeco
- koincido
limokazo PIV2
-
kunskriboj de O-vortoj kaj A-vortoj estas limokazoj
inter apartaj kaj kunmetitaj vortoj
[28];
estas malfacile fari definitivan liston de la Esperantaj
romanoj pro la relative multaj limokazoj
[29].
tradukoj
anglaj
~i:
occur, happen;
~o 4.:
event;
~a:
accidental, chance;
~e 1.:
in that case;
~e:
by chance;
~e de:
in case of;
~aĵo:
happening, occurence, incident;
~igi:
arrange, bring about, give rise to;
elementa ~o:
simple event;
ĝust~e:
in that case;
inter~aĵo, :
incident;
kun~eco:
coincidence;
lim~o :
borderline case.
speciala
~o:
particular case, special case;
neebla ~o:
impossible event;
certa ~o:
certain event;
mala ~o:
complementary event.
belorusaj
~i:
адбывацца, здарацца;
~o 4.:
падзея;
~o:
здарэньне, падзея, выпадак;
~a:
выпадковы;
~e 1.:
у гэтым
выпадку, у такім
выпадку;
~e 2.:
выпадкова;
~e de:
у выпадку
(чагосьці);
~aĵo:
выпадковасьць;
~igi:
выклікаць, спрычыніцца, арганізаваць, зладзіць;
elementa ~o:
элемэнтарная падзея.
neebla ~o:
немагчымая
падзея;
certa ~o:
верагодная
падзея.
bretonaj
~i:
c'hoarvezout, degouezhout;
~o 4.:
darvoud;
~o:
darvoud, degouezh;
~a:
degouezhel;
~e 1.:
diwar zegouezh;
~e 2.:
dre zarvoud, dre zegouezh;
~e de:
da geñver;
~aĵo:
degouezhadenn;
~igi:
degas, aozañ;
elementa ~o:
darvoud elfennel;
kun~eco:
kendegouezh.
neebla ~o:
darvoud dibosupl;
certa ~o:
darvoud asur;
mala ~o:
darvoud kontrol.
ĉeĥaj
~i:
stát se, přihodit se;
~o:
případ, příležitost, náhoda.
francaj
~i:
arriver, se passer, survenir, se tenir;
~o 2.:
cas, circonstance, événement, situation;
~o 4.:
événement;
~o:
aventure, cas, événement, occasion, occurrence;
~a:
accidentel, occasionnel, sporadique;
~e:
occasionnellement, à l'occasion;
~e de:
à l'occasion de, en cas de;
~aĵo:
événement;
~igi:
causer, donner lieu (à), occasionner, organiser;
elementa ~o:
événement élémentaire;
ĝust~e:
à propos, justement (à propos);
inter~aĵo, :
incident;
kun~eco:
coïncidence;
lim~o :
cas extrême, cas limite.
~o kreas ŝteliston:
l'occasion fait le larron;
neebla ~o:
événement impossible;
certa ~o:
événement certain;
mala ~o:
événement contraire.
germanaj
~i:
passieren, geschehen, sich ereignen, sich begeben, stattfinden;
~o 1.:
Ereignis, Geschehnis, Geschehen;
~o 2.:
Fall, Umstand;
~o 3.:
Gelegenheit, Möglichkeit, Versuchung;
~o 4.:
Ereignis;
~a:
gelegentlich, zufällig;
~e 1.:
bei dieser Gelegenheit, angelegentlich, während;
~e 2.:
zufällig;
~e de:
anlässlich;
~aĵo:
Zufallsereignis;
~igi:
veranlassen, verursachen, herbeiführen, stattfinden lassen;
elementa ~o:
Elementarereignis, elementares Ereignis.
neebla ~o:
unmögliches Ereignis;
certa ~o:
sicheres Ereignis;
mala ~o:
Gegenereignis, komplementäres Ereignis.
hispanaj
~i:
ocurrir, suceder;
~o 1.:
suceso;
~o 2.:
caso;
~o 3.:
ocasión;
~o 4.:
evento;
~a:
ocasional;
~igi:
ocasionar, provocar, organizar;
elementa ~o:
evento simple, suceso elemental;
ĝust~e:
a propósito, por cierto;
inter~aĵo, :
incidente;
kun~eco:
coincidencia.
speciala
~o:
caso concreto, caso específico;
neebla ~o:
evento imposible;
certa ~o:
evento seguro;
mala ~o:
evento complementario.
hungaraj
~i:
történik, megesik, előfordul, lefolyik , végbemegy;
~o 1.:
eset, esemény;
~o 2.:
eset, körülmény;
~o 3.:
alkalom;
~o 4.:
esemény;
~a:
eseti, alkalmi, alkalomszerű, véletlen;
~e 1.:
alkalom adtán, adott esetben;
~e 2.:
véletlenül;
~e de:
alkalmából;
~aĵo:
esemény, történés;
~igi:
megrendez, okoz, előidéz;
elementa ~o:
elemi esemény;
inter~aĵo, :
közbejött esemény;
kun~eco:
egybeesés.
~o kreas ŝteliston:
Alkalom szüli a tolvajt;
neebla ~o:
üres esemény;
certa ~o:
biztos esemény;
mala ~o:
komlementer
esemény.
nederlandaj
~i:
plaatshebben, gebeuren, plaatsgrijpen;
~o:
geval, gebeurtenis, gelegenheid;
~a:
toevallig, incidenteel;
~e:
toevallig, bij gelegenheid van, tijdens;
~aĵo:
gebeurtenis, toevalligheid;
~igi:
doen plaatshebben, teweeg brengen, doen plaatsgrijpen.
polaj
~i:
mieć miejsce, odbywać się, zdarzać się;
~o 4.:
zdarzenie losowe;
~o:
traf, zdarzenie;
~a:
okazyjny, okolicznościowy, przygodny;
~e:
okazyjnie, przypadkowo;
~e de:
z okazji;
~aĵo:
wydarzenie;
~igi:
powodować, urządzić, zorganizować;
elementa ~o:
zdarzenie elementarne;
inter~aĵo, :
incydent;
kun~eco:
zbieg okoliczności;
lim~o :
przypadek skrajny.
neebla ~o:
zdarzenie niemożliwe;
certa ~o:
zdarzenie pewne;
mala ~o:
zdarzenie przeciwne.
portugalaj
~i:
acontecer, suceder (acontecer), ter lugar, haver, ocorrer, realizar-se, advir, incidir;
~o 1.:
acontecimento;
~o 2.:
caso, circunstânscias;
~o 3.:
ocasião;
~a:
ocasional.
rumanaj
~i:
a se întâmpla;
~aĵo:
eveniment;
~igi:
a sorta;
inter~aĵo, :
incident.
rusaj
~i:
случиться, произойти;
~o 4.:
событие;
~o:
случай;
~a:
случайный;
~e 1.:
в этом случае, в таком случае;
~e 2.:
случайно;
~e de:
в случае (предлог), по случаю;
~aĵo:
случайность;
~igi:
произвести, организовать, устроить, вызвать;
elementa ~o:
элементарное событие;
lim~o :
граничный случай, пограничный случай, крайний случай.
speciala
~o:
особый
случай, частный
случай;
neebla ~o:
невозможное
событие;
certa ~o:
достоверное
событие;
mala ~o:
дополнительное
событие.
tokiponaj
~i:
kama.
volapukaj
~i:
jenön.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 173.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 284.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro
16a5.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro
6a6.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 5a7.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a.8.
K. Kalocsay: Kiel verki kaj traduki
poemojn?, Budapest: HEA, 19799.
Alen Kris: Scenaj obscenoj... drastaj kontrastoj, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)10.
Gaston Waringhien: Recenzo: Esperanta
antologio, Nica Literatura Revuo, 4:311.
Geraldo Mattos: Okazo de kazo12.
Francisko Simonnet: Ĉu la lingvoj devas evolui?13.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 20a, La Revuo, 1907, junio14.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Inko Tyresö, 200215.
Christer Kiselman: 15 akademianoj (re)elektotaj, La Ondo de Esperanto, 2004:1 (111)16.
Vladimir LEMELEV: Homo, kiu savis
milionojnMonato17.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Inko Tyresö, 200218.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta19.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta20.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta21.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta22.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta23.
R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §30624.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana25.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 2826.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta27.
Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 26a28.
Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Kunskriboj29.
Edmund GRIMLEY EVANS: Originalaj romanoj en Esperanto
[^Revo]
[okaz.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.39 2011/12/23 13:10:10 ]