tradukoj: be ca cs de en fi fr he hu nl ru sv vo

*ke

*ke

Dependiga konjunkcio, enkondukanta:
A.
Kompletigajn propoziciojn, kun rolo:
1.
de subjekto: estas al mi tre agrable, ke mi havas la okazon nun saluti vinZ; ne bone estas, ke la malsanuloj fumas tian fortan tabakonZ;
2.
de apozicio: tiun supozon, ke li estas trompisto, mi tuj pruvos al vi; mi faras al vi donacon, ke el via buŝo eliros perlojZ; malgraŭ tio, ke
3.
de predikato: lia penso estas, ke ni devas akcepti la inviton;
4.
de objekta komplemento: mi sentas, ke la morto baldaŭ min vokosZ.
Rim. 1: Post verboj signifantaj „diri, kredi, pensi“ kaj la analogaj, Z kelkfoje subkomprenas la konjunkcion: vi scios ja, vi ilin al mi donis; kredu, mi dediĉas la tutan mian animon nur al mia reĝo; mi diras al vi, ŝi ricevos enterigon kristanan.
Rim. 2: Post la konj. ke oni povas trovi ĉiujn modojn laŭ la senco: zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojnZ; ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus esp-onZ.
B.
Cirkonstancajn propoziciojn, kun rolo de komplemento:
5.
de kaŭzo: mi estas furioza, ke mi staras kiel malpravulo, dum mi estas pravaZ; mi ĝojas, ke vi bone fartas; mi dankas, ke vi venis.
Rim.: En tiu senco ke estas ordinare precizigita per tial, pro tio, pretekste: ĉiuj ŝatis esp-on tial, ke ĝi alproksimigas la homajn korojnZ;
6.
de celo: ekzistas ezoko, ke fiŝo ne dormuZ; trapiku lin, ke li momente faluZ; kiu mi estas, ke mi iru al faraonoZ?
Rim.: En tiu senco ke estas ordinare precizigita per por: al ĉiuj anoncu, por ke ĉiuj sciuZ;
7.
de rezulto: la muroj estis ornamitaj per grandaj pentraĵoj, ke estis plezuro ĉion tion vidiZ; paca silento, ke ne blovas eĉ vento[1]; kio estos al la popolo, ke ĝi plorasZ?
Rim.: En tiu senco ke estas ordinare precizigita per tiel, tiamaniere, tia, tiom: mi tiel kuris, ke mi ne povas retrovi la spiron;
8.
de kondiĉo: supoze ke estas dioj, tiuj dioj estas bonaj; mi morgaŭ foriros, kondiĉe ke vi min akompanos.
Rim.: Oni neniam uzu ke en la tempaj cirkonstancaj frazoj (kiam, ĝis, dum, ol), nek antaŭ u-modo en ordona aŭ dezira ĉefpropozicio: Dio voluZ.

tradukoj

anglaj

~: that.

belorusaj

~: што (злучнік), каб.

ĉeĥaj

~: že.

finnaj

~: että.

francaj

~: que.

germanaj

~ 7.: damit; ~: dass.

hebreaj

~: ש-, אשר.

hungaraj

~: hogy.

katalunaj

~: que.

nederlandaj

~: dat.

rusaj

~: что (союз), чтобы (союз перед повелительным наклонением).

svedaj

~: att.

volapukaj

~: das.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [ke.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2012/01/02 19:10:19 ]