tradukoj: be de en fr he hu nl ru tr vo

*kiel

*kiel

1.
Ekkria kaj demanda adverbo, signifanta „kiamaniere? kiagrade?“: ha, kiel bele! [1]; kiel bela ŝi estas!; kiel vi fartas?; kiel la virino estas nomata? [2].
2.
Konjunkcio signifanta „sammaniere al, sammaniere ol, samgrade ol, en tia maniero kia, kompare al, same je“ kaj enkondukanta komparon: barakti kiel fiŝo ekster la akvo [3]; la popoloj interproksimiĝos kiel unu familioZ; kiel ponardo en mi penetras ĉiu vortoZ; la estro estas por siaj soldatoj kiel bona patroZ; ni staras unu apud alia ne kiel fremduloj, sed kiel fratojZ; li estas kiel ekzilitaZ; ili fariĝos kiel tute ne ekzistintajZ; ŝi kuris kiel rabiaZ; ni sentas nin kiel samgentanojZ; la estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvinoZ; kiel esperantistojn tiu ĉi batalado ne povas vin tuŝiZ; elekti la lingvon francan aŭ anglan, kiel pli vastigitajn en la mondoZ; senti sin tute kiel hejme; li komprenas predikon kiel bovo muzikon [4].
3.
Identiga konjunkcio signifanta „este“, „estante“, „en sia funkcio de“ ktp: „Mi elektis lin kiel prezidanto“ signifas: „mi elektis lin, ĉar mi estas prezidanto“, aŭ „mi elektis lin, kvazaŭ mi estus prezidanto“ aŭ „mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas“ [5]; „Ŝi estus bona por mi kiel edzino!“ li pensis [6]; kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj kaj al ĉiuj noblaj homoj estu nenia premado [7]; proponi sin kiel servistinonZ; li propagandis kiel unua tiujn ideojnZ; kiel rekompencon li petis nur glason da vino; tiu ĉi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo; ni rigardis tion kiel nian devon.
4.
Nerekte ekkria, demanda aŭ duba konjunkcio kun signifo de maniero aŭ grado: terure, kiel mi volas manĝiZ; ŝi faris tion por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu knabinoZ; antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la problemonZ; kiel ajn (kvankam tre) malfacila estas nia tasko, ni persistos; kiel ajn (eĉ se tre) malmulte vi pagos, mi estos kontenta; kiel ajn ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatas al tiu aŭ alia formo de lingvo internacia, ni dubas, ĉu troviĝos inter ili eĉ unu, kiu dubus la utilecon mem de tia lingvoZ; kiel ajn la afero estos, en ĉiu okazo li devos ja ...iZ; kiel ajn eksterordinare teruraj ŝajnis iaj epizodoj, ili ne povis egali la abomenecon de tio ĉi; venu kiel eble plej baldaŭ (tiel baldaŭ kiel estos eble); mi deziras ĉapelon kiel eble plej malpezan.
5.
Korelativa konjunkcio respondanta al tiel, tia, tiom: mi estas tiel forta (aŭ: same forta) kiel vi; mi obeos tiel, kiel mi promesis; ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personojZ; li kuris (tiel), kiel rapide li povis; tiel baldaŭ, kiel ili nur povasZ; tio estas ja pli profita, tiel por ilia gloro, kiel por ilia poŝoZ; neniam oni vidis tian malfeliĉan sorton, kiel miaZ; mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel miZ; la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvojZ; li meritas havi tiajn filojn, kiel vi estasZ; li havas tiom same da talento kaj kapablo, kiel miZ.

Rim. 1: Ĉar post kiel la verbo estas ofte subkomprenata, oni iam hezitas pri la kazo de la sekvanta substantivo. Por forigi ĉiun dubon, oni nur restarigu la subkomprenatan ideon: mi elektis lin kiel prezidanto (ĉar mi estas prezidanto; la prezidanto estas la sama persono kiel la subjekto); mi elektis lin kiel prezidanton (por fari el li prezidanton; la prezidanto estas la sama persono kiel la komplemento); mi faros vian idaron kiel polvo de la teroZ (tiel multenombra kiel estas).
Rim. 2: Se oni volas akcenti, ke la eco montrita de la komparo estas neefektiva, oni uzu prefere kvazaŭ: ni akceptis lin kiel reĝon (ĉar li estas efektive reĝo); ni akceptis lin kvazaŭ reĝon (kvankam li ne estis efektive reĝo).

kiela

(malofte) (emfaze)
=kia antaŭ ĉio demandu, kielaj Danoj loĝas en Parizo, de kia specoZ.

kiele

(emfaze)
=kiel 1 kiele vi pereis, vi, loĝata de maristoj, glora urbo [8].

kielo

Metodo aŭ maniero, per kiu oni faras ion.

malkiel

En alia maniero ol: la ... opinio, ke viroj sentas kaj kondutas malkiel virinoj [9].

samkiel

En sama maniero kiel: samkiel la provincaj dialektoj estas neniigitaj ..., same okazos pri la naciaj lingvoj [10].

kiel se

Simile al la okazo ke: estis al ŝi kiel se ŝi paŝus sur akrajn tranĉilojnZ; li eksaltis, kiel se oni lin pikus. SIN:kvazaŭ1

estkiel

=kiel3 li faris ĉi tion estkiel patro (en sia funkcio de la patro); ŝi respektis lin estkiel sian patron (ĉar li estis tiu); ni rigardis tion estkiel nian devon (t.e. „ni rigardis tion nia devo“, ne „ni rigardis tion kvazaŭ nian devon“).

Rim.: PIV kaj PAG proponas por tiu senco strangan vorton estiel, kiun tamen ne eblas rigardi kunmetaĵo aŭ derivaĵo (ĉar ĝia senco ne estas regule derivebla el EST kaj IEL ― „iel“ ja neniam rolas estkiel konjunkcio, kaj la adverbo „este“ egale malkonvenas pro la sama kaŭzo). Malfacilas kompreni, kial PIV kaj PAG ne konsideris tute regulan kunmeton „estkiel“, tute regulan kaj analogian al la bone atestita samkiel. [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

anglaj

mal~: unlike.

belorusaj

~: як; ~a: які, які ж; ~e: як, як жа.

francaj

~: comment, comme, de quelle façon, de la façon que, de quelle manière, de la manière que, que; ~a: quel, quelle sorte de; ~e: comment, de quelle façon, de quelle manière; ~o: façon, truc (procédé); mal~: à la différence de, au rebours de; sam~: à l'instar de, de même que, tout comme; ~ se: comme si. ~ ajn: de quelque façon que, de quelque manière que, aussi... que.

germanaj

~: wie.

hebreaj

~: איך, כיצד, כמה, כ-, כמו, כפי ש-, ככל ש-.

hungaraj

~ 1.: hogyan; ~ 2.: mint; ~ 4.: hogyan, mennyire; ~ 5.: mint; ~a: milyen, mifajta, miféle; ~e: mi módon.

nederlandaj

~: hoe.

rusaj

~: как; ~a: какой, какой же; ~e: как, как же; mal~: в отличие от, в противоположность; sam~: так же, как; ~ se: как если бы.

turkaj

~: neden, niçin, nasıl; ~o: biçim, hal, tarz, tavır, görünüş; sam~: aynı, tıpkı; ~ se: sanki.

volapukaj

~ 1.: kibid; ~ 2.: äslik; ~: äs.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, sambuka virineto
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 7a, La Revuo, 1907, februaro
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
7. N.V. Gogol, tr. Zamenhof: La revizoro, 2:8
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 26:17
9. Christian Declerck: Aŭdace honesta romano (Eli Urbanová, Hetajro dancas), Monato, jaro 1996a, numero 4a, p. 24a
10. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Neŭtralismo ― Neŭtraluloj

[^Revo] [kiel.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2009/08/25 16:33:11 ]