tradukoj:
be cs de en fr nl ru
*koleg/o
*kolego
- 1.
-
Ĉiu el tiuj, kiuj plenumas saman oficon, profesion aŭ metion,
konsiderata rilate al la aliaj:
kuracisto tre ŝatata de siaj kolegoj;
viaj estroj estas perfiduloj kaj kolegoj
de ŝtelistojZ.
- 2.
-
Ĉiu el la anoj de sama societo aŭ asocio, konsiderata rilate
al la aliaj anoj:
li estas mia kolego en la Akademio;
kiaj kolegoj, tiaj kutimoj
[1];
ne estas piediranto kolego al rajdanto
[2].
- 3.
-
Tiu, kiu studas aŭ laboras kune kun aliaj; kunlernanto,
kunpenanto:
kolego de vojoZ,
de universitato;
nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝosZ;
li estis la kolego de mia tuta vivo.
kamarado,
kunulo.
kolegamo, kolegemo
-
Pensmaniero komuna al la diversaj membroj de kolegaro,
kontraste kaj kontraŭe al tiu de alia kolegaro.
korporaciemo.
kolegeco
-
Rilato inter kolegoj:
rajtoj de kolegecoZ.
tradukoj
anglaj
~o 2.:
associate;
~o 3.:
classmate, schoolmate, comrade, coworker, co-worker;
~o:
colleague.
belorusaj
~o:
калега.
ĉeĥaj
~o:
kolega, druh.
francaj
~o:
collègue;
~amo, ~emo:
collégialité, esprit de corps.
germanaj
~o 3.:
Kommilitone, Studienkollege;
~o:
Kollege.
nederlandaj
~o 1.:
collega;
~o 2.:
collega;
~o 3.:
medeleerling, medestudent, klasgenoot;
~amo, ~emo:
collegialiteit.
rusaj
~o:
коллега;
~amo, ~emo:
коллегиальность, корпоративный дух.
[^Revo]
[koleg.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2009/08/26 16:31:46 ]