tradukoj:
bg cs de en fr hu it kek lat nl pl pt ru sv
*kun[1]
- I.
*kun
Prepozicio signifanta akompanon, kaj montranta:
- 1.
-
La personon aŭ aferon, kiu estas en sama loko kiel iu aŭ
io:
esti, resti, vivi,
renkontiĝi, manĝi kun iu;
la reĝo mem venis kun siaj korteganojZ;
kun kiu vi festas, tia vi estas
[2];
mi prenas kun mi mian kamaradonZ;
kuntreni kun si ian pekonZ;
Marta renkontiĝis kun tio, kun kio
renkontiĝas milionoj da homojZ.
- 2.
-
La personon, kies ago fariĝis en sama momento kiel alia
(= samtempe kiel):
ili apartenas al vi sola, sed ne al aliaj kun
viZ;
li deiris kun mi sed alvenis post mi;
la mortiginto mortis kun sia viktimo.
Rim.:
En tiu senco oni uzas prefere kune kun:
la kuraĝo
kreskas kune kun la danĝeroZ.
- 3.
-
La personon, kiu konkuras al sama celo kiel iu aŭ
partoprenas
al komuna ago, aŭ la objekton, kiu similas alian per ia
karaktero (= samcele kiel):
edziĝi, amikiĝi, paciĝi, diskuti,
batali, komunikiĝi, paroli, ludi, interkonsenti kun
iuZ;
havi juĝan aferon kun iuZ;
dividi ion kun iuZ;
kiu ne estas kontraŭ vi, kun vi estasZ;
kompari, rilati, miksi, kontrasti kun ioZ;
tio estas ligita kun tiom da malbonaj cirkonstancoj, ke
estas tre bone lasi ĝin flankeZ.
- 4.
-
Konstantan detalon aŭ karakteron, kiun oni provizore
konsideras
aparte de la tuto:
vorto dirita en ĝusta tempo estas kiel oraj
pomoj kun arĝentaj ŝelojZ;
cervo kun bonaj lumbojZ;
vazoj el kristalo kun arĝenta garnituro;
kun sia karaktero la sincera, li ne esploros la
rapirojnZ;
ĉiu sezono kun sia bono
[3].
- 5.
-
Cirkonstancan detalon, kiu karakterizas agon aŭ aganton:
agi
kun koleroZ;
paroli kun saĝoZ;
fermi pordon kun bruo;
ŝi demandis kun batanta koroZ;
ŝi kisis lin kun senhonta vizaĝoZ;
la nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en
la manojn kun malkonfidoZ;
ili marŝadis kun flanko ĉe flankoZ;
subite venas la reĝido kun disŝirita
vestoZ;
li foriras kun longa nazoZ
(= elrevigita);
kun (ĉe) la lastaj vortoj ŝi eliris el la
salonoZ;
kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la
formon malnovanZ;
ilia nombro kreskas kun ĉiu horo.
Rim.:
Anstataŭ kun5 oni
povas uzi akuzativon:
pendigi kanajlon la kapon malsuprenZ.
Tamen, en duopaj esprimoj (jaro post jaro, punkto post
punkto,
vizaĝo kontraŭ vizaĝo, okulo pro okulo,
ŝultro ĉe ŝultro) oni inklinas uzi nominativon sen
prepozicio:
ŝi renkontiĝis, vizaĝo kontraŭ vizaĝo,
kun liZ;
li ripetis ĉion, vorto post vortoZ.
- 6.
- (evitinde)
Personon aŭ objekton, kiun koncernas la ago (= pri,
kontraŭ, al):
kiel vi estas unu kun (kontraŭ) la
dua?Z
se io okazos kun (al) miZ...;
tiel estos kun (pri) tiu, kiu ektuŝos la
edzinon
de
sia proksimulo;
penu agi pli bone kun (kontraŭ) fraŭlino
altdevenaZ;
liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonisZ;
vidante, ke li havas kontraŭ si du voĉojn, li
devis cedi kun (pri) sia postulo pri (al,
je)
plendoB;
oni devas esti tre singarda kun (pri) ĉiu
superflua decidoZ;
ŝi rekomendis al la infano esti tre singarda kun (pri)
la fajroZ;
esti humila kun (kontraŭ) iuZ;
ŝi hezitis kun (pri) la finado de la
demandoZ;
avaru pli kun via afablecoZ
(= vian afablecon);
kun konfido (= konfidi) neniam rapidu
[4];
la singardemo postulas ankoraŭ iom atendi kun
(pri) la realigo de tiu planoZ.
Rim. 1:
Tiu uzo de kun6 estas
efektiva germanismo, kaj pli bone estas uzi pli precizajn
prepoziciojn, kiel ni faris interkrampe.
Rim. 2:
Oni trovas ankaŭ kelkfoje la prepozicion kun
uzata
por montri rimedon aŭ ilon (= per). Tiun uzon oni devas plej
severe eviti, ĉar ĝi estas nepre malaprobinda francismo kaj
germanismo:
mi ne indulgos lin pro tio, ke li persekutis kun glavo
sian
fratonZ;
knabineto enkuris tiranta kun si longan laĉon, kun
(per) kiu ŝi antaŭ momento faris gimnastikajn
ekzercojnZ;
la konsternita ambasadoro ne sciis, kion fari kun sia
personoB;
ĉiu mezuras aliajn kun (per) sia mezuriloZ.
- II.
-
Vortero havanta la sencojn de kun
1, kun
2,
kun 3:
*kune
Adverbo signifanta „samloke, samtempe, samcele kiel“;
- 1.
-
Ili foriris kuneZ;
vi ne devas puŝi ĉiuj
kuneZ;
kune vojaĝi, laboriZ;
vendi ĉion kune;
kuneestado
(kunsido).
- 2.
-
La du armeoj atakos kune;
patro kaj patrino kune estas nomitaj
gepatrojZ;
se vi parolas ambaŭ kune, oni vin ne
aŭdos.
- 3.
-
Al ĉiuj kune ni esprimas koran dankonZ;
ni bataladu, kune tenataj per unu bela esperoZ
op
kune kun
(prepoziciaĵo)
-
Kun,
precize je la sama loko, tempo, celo:
oni povas ankaŭ preni la tutan
vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika
finiĝoZ;
la Fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ
kune kun siaj erarojZ;
oni devas havi certan praktikan konsideradon, kiun oni
kompreneble ne akiras kune kun la ĉiutaga
manĝoZ;
la junulo kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ
niaj malamikojZ..
kuna
-
Kune rilata; komuna; havanta saman lokon aŭ celon.
kunaĵo
- 1.
-
Aro da kunigitaj objektoj
aro,
fasko,
garbo,
tutaĵo.
- 2.
- [5]
(de du aroj
E
kaj F)
Aro, kies elementoj apartenas al E aŭ
al F:
la kunaĵon de E kaj
F
oni signas per E∪F
(legu: e aŭ fo, aŭ: e kun fo);
la kunaĵo de aro el subaroj (la kunaĵo
de ĉiuj subaroj en la aro).
Rim.:
Vd rimarkon sub komunaĵo.
kuneco
-
Stato de du aŭ pluraj personoj aŭ objektoj, kiuj estas
kune:
mi petegas vin per la kuneco de nia junecoZ.
kunigi
-
Fari, ke pluraj personoj aŭ objektoj estu kune:
kunigi
amikojn, la du ekstremaĵojn de ŝnuro, la brovojn;
kunigi utilon kun agrablo;
lingvo tutmonda devas esti pretigata per la kunigita
laboro
de la tuta civilizita mondoZ
cementi,
kunligi,
unigi
kunigaĵo
- [6]kunaĵo
2
kuniĝi
-
Esti kunigita kun; iĝi kun:
ĉiuvespere ili kuniĝis en mia ĉambro;
kun kiu vi kuniĝas, tia vi
fariĝas
[7];
vi trovos en li la kuniĝon de ĉiuj
talentojZ;
malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojnZ;
la sociaj ligiloj malkuniĝas.
kunulo
-
Homo, kiu ordinare estas kun alia:
tiu [...], kiu [...] ne faras
malbonon
al sia
kunulo, kaj ne ĵetas malhonoron sur sian
proksimulon
[8].
asociano,
kamarado,
kolego,
societano,
vivkunulo
ĉi-kuna
-
Kun la nunaĵo, kune enpakita,
kunsendata:
per la ĉi-kuna bilo vi ricevos de mia banko
dudek kvin luidorojn
[9].
kunsendaĵo
sekskuniĝi
-
Havi seksan rilaton:
se virino alproksimiĝis al ia bruto, por sekskuniĝi
kun ĝi, tiam mortigu la virinon kaj la bruton
[10].
amori,
fiki,
koiti,
kopulacii
sekskuniĝo, seksa kuniĝo
-
Ago sekskuniĝi:
kiom da sekskuniĝoj [tage]
plenumas tiu bovo?
[11].
amoro,
fiko,
koito,
kopulacio
ŝnurkunulo
ItEsp
-
Ulo kiu estas kunligita al aliaj per sekurŝnuro
dum montogrimpado.
vivkunulo, vivkunulino
-
Homo, kiu dividas la ĉiutagan vivon de alia, inkluzive
de la seksa vivo, kiel faras edzo kaj edzino:
ŝi konvinkiĝis, ke nur mi estas ŝia sola
konvena vivkunulo
[12];
li sincere amegis sian vivkunulinon [kaj]
por
nenio
en la mondo li volus ĉagreni ŝin
[13].
amanto,
amoranto,
konkubino,
koramiko
- III.
-
Prefikso havanta la sencojn de kun
1, kun
2,
kun 3, kaj
montranta:
- 1.
-
Samlokecon:
kunveni (veni kun aliaj),
kunsidi (sidi kun aliaj),
kunpreni (preni kun si),
kunporti
(porti kun si),
kunpuŝi (puŝi unu alian),
kunligi (ligi ion kun alia),
kunmeti (meti ion kun alia),
kunsufiksa vorto, kunfolia arbo, kunŝtona vojo.
- 2.
-
Samtempecon:
kundisĉiplo
(kiu lernas samtempe),
kunokazi.
- 3.
-
Samcelecon:
kunmiliti, kunbatali, kunverki,
kunlabori.
tradukoj
anglaj
~:
with;
~e:
together;
~e ~:
together with;
~aĵo 2.:
union.
bulgaraj
~:
с.
ĉeĥaj
~e:
spolu.
francaj
~:
avec;
~e:
ensemble;
~e ~:
en même temps que;
~a:
commun;
~aĵo 2.:
union;
~eco:
intimité;
~igi:
rapprocher, réunir, unir;
~iĝi:
s'unir;
~ulo:
compagne, compagnon;
ĉi-~a:
ci-joint;
seks~iĝi:
s'accoupler, faire l'amour, baiser, coïter, copuler, coucher;
seks~iĝo, seksa ~iĝo:
accouplement, amour, baise, coït, copulation, relation sexuelle;
seks~iĝo, seksa ~iĝo:
accoppiamento (sessuale), copula (sessuale);
viv~ulo, :
compagne, compagnon, concubin(e), conjoint(e)
, copain, copine.
germanaj
~:
mit;
~e:
zusammen;
~e ~:
zusammen mit;
~a:
beisammen, zusammen;
~aĵo 2.:
Vereinigungsmenge;
~eco:
Zusammensein, Beisammensein;
~igi:
vereinigen, vereinen, zusammentun, zusammenfügen;
~iĝi:
zusammenkommen.
hungaraj
~:
-val, -vel;
~e:
együtt;
~e ~:
-val együtt, -vel együtt;
~a:
együttes, közös;
~aĵo 1.:
köteg, csomó, együttes;
~aĵo 2.:
unó;
~eco:
közösség, együttesség, együttlét;
~igi:
összesít, összehoz, egyesít;
~igaĵo :
unió;
~iĝi:
összejön, társul, egyesül;
~ulo:
társ;
kun III:
össze-, -társ, együtt-.
~veni:
összejön;
~sidi:
összeül;
~preni:
magához vesz;
~porti:
magával visz;
~puŝi:
meglökik egymást;
~ligi:
összeköt;
~meti:
összetesz, összeállít;
~labori:
együttműködik.
italaj
~:
con;
~e:
assieme;
~e ~:
assieme a;
~a:
comune (di o tra due o più), unito (in relazione con), congiunto (in relazione con);
~aĵo:
complesso (sost.);
~eco:
concomitanza, comunanza;
~igi:
unire, riunire, congiungere, accoppiare, agglomerare;
~iĝi:
riunirsi, radunarsi, accoppiarsi, conglomerarsi;
~ulo:
compagno;
seks~iĝi:
accoppiarsi, fare l'amore, copulare, coprire;
ŝnur~ulo:
compagno di cordata;
viv~ulo, :
covivente.
kekĉiaj
seks~iĝi:
aatinank.
malnovlatinaj
~e ~:
una cum.
nederlandaj
~:
met;
~e:
samen;
~e ~:
samen met;
~aĵo 2.:
unie;
~igi:
samenvoegen;
~iĝi:
samenkomen;
~ulo:
metgezel.
~veni:
samenkomen, vergaderen;
~sidi:
vergaderen;
~preni:
meenemen;
~porti:
meenemen;
~meti:
samenstellen;
~labori:
samenwerken, meewerken.
polaj
~aĵo 2.:
suma, połączenie .
portugalaj
~ 1.:
com (em companhia de), em companhia de;
viv~ulo, :
companheiro, companheira.
rusaj
~:
с;
~e:
вместе;
~e ~:
вместе с;
~a:
совместный;
~aĵo 2.:
объединение;
~aĵo:
объединение;
~eco:
совместность, близость;
~igi:
объединить, совместить;
~igaĵo :
объединение;
~iĝi:
объединиться;
~ulo:
товарищ, приятель;
seks~iĝi:
совокупляться;
seks~iĝo, seksa ~iĝo:
совокупления;
viv~ulo, :
спутник жизни;
kun III:
с-, со-.
~veni:
сойтись, собраться;
~sidi:
заседать;
~preni:
взять с собой;
~porti:
нести с собой;
~puŝi:
столкнуть (что-то с
чем-то);
~ligi:
связать (что-то с
чем-то);
~disĉiplo:
соученик;
~labori:
сотрудничать.
svedaj
~:
med;
~e:
tillsammans;
~e ~:
tillsammans med;
~igi:
sammanföra, förena.
[^Revo]
[kun.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.36 2011/11/07 01:10:13 ]