tradukoj: be de en fr hu it nl pl pt ru
Religia societo el pastroj aŭ monaĥoj ligitaj per
promesoj (votoj), kies rompo estas grava peko, sed, laŭ la
kanona juro, ne nuligas la rezultojn de la malpermesita faro.
Aparta komisiono el kardinaloj aŭ ekleziuloj, starigita de
Papo en Romo, por prizorgi specialajn aferojn:
la kongregacio pri Ritoj, pri la Indekso.
Societo da laikoj celanta piajn celojn.
Eklezia organizo de iuj
protestantaj
eklezioj, en kiu ĉiu loka komunumo autoritatas pri sia
organizo kaj certagrade ankaŭ pri doktrino;
kontrasta al la
episkopa aŭ
presbitera organizoj.
Subtenanto de kongregaciismo;
ano de kongregaciisma komunumo:
unu parto sekvis la instruojn de Johano Kalvino ...
alia grupo, nomataj kongregaciistoj, defendis la ekziston de
kongregacioj sendependaj inter si
[2];
ankaŭ la metodistoj, kongregacianoj kaj framasonoj
havis pompajn domojn
[3].