tradukoj: fr nl ru

kontempl/i [1]

kontempli

(tr)
Rigardi longe, pripense, absorbite: mediteme kontemplante akvon, ŝaŭmantan laŭ ŝtonoj, la afrikano subite eksentis sur si ies rigardon [2]. VD:admiri, mediti

kontemplado

Observado kaj enpensiĝo, meditado: li pasigis plurajn jarojn de sola vivo, sindonanta al kontemplado kaj verkado [3].

tradukoj

francaj

~i: contempler; ~ado: contemplation.

nederlandaj

~i: mediteren, contempleren; ~ado: meditatie, contemplatie.

rusaj

~i: созерцать; ~ado: созерцание.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. I. Efremov, trad. J. Finkel: La nebulozo de Andromedo, ĉapitro 11a. - 2006
3. C. Marvin, trad. rB: ...Al Ghazali, Hilelisto, 2003-04-15, numero 32a

[^Revo] [kontempl.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.3 2009/09/07 16:31:43 ]